Blovas la vento

el okcidento,

portas nubon kun pluvo.

Blovas vent' norda,

elfjorda,

portas neĝan kovrilon.

Blovas la vento

el oriento,

kaj kunportas incenson.

Blovas vent' suda,

dezerta

kun lamento infana,

ĉar mortis patrino

...kaj infano senpana...

Blovas la vento el okcidento.

Blovas vent' norda, elfjorda.

Blovas la vento el oriento.

Blovas la suda kun lamento.

Helena