Mi sonĝis min kun steloj falanta.

La steloj falis kaj mi vekiĝis

unu momenton antaŭ ol neiĝi.



Min nigraj ombroj postkuris.

Flugante pene super la ter'

mi de ili forkuris

kaj mi ankoraŭ vekiĝis.



Aŭskultis mi muzikon de la tagoj oriĝantaj

kaj de la noktoj arĝentaj.

La tagoj kaj noktoj nigriĝis.



Infano gaja, serena

falis en nokton nigran:

Senfortas li, junulo

grimpi la altan muron

dornan kaj glitan

- Li timigita

...angor senfina... la mia.

H.

dediĉita al malsana junulo, proksima kaj tre kara al mi