Helena Tylipska Published on June 2nd, 2009
by Helena Tylipska

Helena Tylipska's blog

Browse posts
FILOJ DE LA EPOKO ( Wisława Szymborska)
Posted on November 21, 2009
9 comments (latest 7 days ago)
La tero -Neruda (Poesie e scritti in Italia - Lato Side Editori s.r.l.)
Posted on November 9, 2009
8 comments (latest 2 weeks ago)
Soldato - G.Ungaretti (Vita d'un uomo) Eld. Oscar Mondadori
Posted on August 31, 2009
6 comments (latest 10 days ago)
Finalo -de G. Ungaretti. el vol. "Vita d'un uomo" (Oscar Mondadori)
Posted on June 28, 2009
Tero
11 comments (latest 4 months ago)
GREKA STATUO - Wisława Szymborska (eld. Wydawnictwo a5)
Posted on May 14, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Sankta Martino en Karso - Giuseppe Ungaretti
Posted on May 10, 2009
Herbejo (Prato) de Giuseppe Ungaretti- Villa di Garda aprile 1918
Posted on April 1st, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
La Sereno (Giuseppe Ungaretti)
Posted on March 30, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 327 times

Tero

Tuesday June 2nd, 2009 at 05:06PM

Normal 0 14

Tero

Antaŭ ne multa tempo, en vilaĝo de lando apudapuda, panjo Gorana verŝis bovinan lakton ĵus melkitan, ankoraŭ varman, en tasojn de siaj kvin gefiloj. La paĉjo estis leganta leteron jus alvenintan: milito jam atingis la landlimon kaj ĉiuj viroj estis alvokitaj al fronto por defendi ĝin. Ankaŭ li devis foriri lasante solan la familion.

Silento en la domo, timo, neniu sciis, kio estos okazinta, neniu povis imagi postan tagon… tiel oni statas dum milito.

Silento; okulojn ene de taso, la infanoj trinkis la lakton.

…La voĉo de panjo rompis tiun eternan momenton: “Infanoj miaj, mi ne scias, se morgaŭ kaj en estontaj tagoj ni povos resti en nia hejmo, sur nia tero; eble bezonatos lasi ĉion kaj serĉi novan vivlokon. Sed hodiaŭ ni prisemos la kampojn; eĉ se ni forestos de tie ĉi, kiuj alvenos, ne devos morti pro malsato ĉar nia tero nutros ilin.

Estis printempo, Gorana kaj ŝiaj gefiloj semis maizon kaj fazeolojn. Ili ne ĉesadis semi dum pasantaj monatoj kaj neniu diris, ke ili lasu tiun teron.

En junio Gorana rakoltis unuajn legomojn kaj dum tuta milita tempo sukcesis nutri la familion, ĉar la tero malgraŭ milito donadis siajn fruktojn.

Tamen, eĉ se eventoj devigus Goranan, sian edzon kaj iliajn infanojn abandoni ĉion kaj serĉi ien novan teron por vivi, por rekonstrui sian etan domon, novvenintoj, la gento el tero postlandlima trovintus ion por manĝi en novgajnita tero.

Ĉi estas eta historiaĵo rakontanta alian militon, pri kiu neniu parolas. Mi konas ĝin, ĉar al mi rakontis Dragica,la kreskinta filino de Gorana.

Dragica, elmigrinta loĝas, kie loĝas mi, unu etaĝon pli supre.

Ĉiun someron Dragica revenas al sia panjo kaj portas al mi la legomojn de ties ĝardeno en Bosnio, tiel ankaŭ mi kuiras la supon kun terpomoj, karotoj, cepoj, brasiko de panjo Gorana.

Vintre, kelke da jaroj antaŭe, mi pasis Kristnaskon ortodoksan kun panjo Gorana; mi surtretis ŝian teron, klinante min al ĝi kun larmobrilaj okuloj.

…Kaj, kun ĉiufoje larmobrilaj okuloj mi rakontas ĉi etan eron de la granda historio.

“Amo mia, se sur la fronto oni ordonos al vi pafi, pafu alten, ĉielen, tiel neniun vi mortigos”

mama Gorana

Rakontis Anita, filino de Helena kaj mi Helena esperantigis.

Tiun rakonton mi dediĉas al amikino Bojana




11 Comments / add your comment?

xxx says:
Elkore dankegon Helena. Ĉi tiu rakonto estas tre interesa kaj bela. Jes, tia estas Balkanduoninsulo.
Konstate alternas milito kaj paco kaj ne mankas rakontojn. Iu diris iam: " Nenie mi vidis tiom multe da historio kiel sur Balkano". Bedaŭrinde la historio de Balkano estas sangsoifa.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Dankon al Vi kara Bojana. Ni ĉiuj estas ŝuldaj al vi kaj via popolo; vi estas priŝtelitaj je paco kaj la kulpuloj estas multaj, precipe for de via lando...
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Pripensiga rakonto. Daŭrigu verkadon!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Dankon sinjoro Laszlo, dankon sinceran!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Dankon Sinjoro Laszlo, dankon sinceran!
La rakonto ne estas elpensita de mi, ĉion ĉi spertis kaj skribis mia filino, mi nur esperantigis. Tamen junan Dragica ekkonis ankaŭ mi ĉi tie, en Vicenza. Nun ŝi estas patrino de du etaj infanoj kaj panjo Gorana plu zorgas pri sia ĝardeno kaj hejmo, mi deziras al ŝi iom da trankvilo,ne plu suferon pro ajna fimilito.
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Mi bone komprenis, ke la rakonto ne estas elpensita, sed rakonti veran historion same nomiĝas "verkado". Tiaj literaturaĵoj estas ekzemple raportoj, aŭ historiaj romanoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Maria Zarębska says:
Vera historio prenita el la vivo......dankon pro kortuŝo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Koran dankon al vi, kara Maria.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Kara Hdelena, mian opinion pri ĉi historio vi jam konas ĉar ni konas nin persone, sed mi ne povas kaŝi larmojn legante denove kordolorajn rakontonj kiuj bedaŭrinde neniam finiĝos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Danica kaj ni neniam devas ĉesi paroli pri tiuj doloraj periodoj; la memoro bezonas refreŝigon
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Nia tero tamen produktas ĉion por vivo malgraŭ la teruro en kiun ĝin metas kruela ekonomio.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...