Wisława Szymborska
Granda poeto pola, Premio Nobel por Literaturo en 1996, "Pro la poezia kapablo, kiu kun ironia precizo permesas videbliĝon de la kadro historia kaj media pere de eroj de la homa realo"
La maten' prognozitas friska kaj nebula.
El okcident'
komencos alflui la nubar' pluva.
Videbleco malcertas.
Ŝoseoj glitaj.
Pograde, dumtage,
sub influo de l'altpremo el la nordo
estas eblaj lokaj resereniĝoj.
Tamen kun vento forta kaj impetŝanĝema
povas veni la ŝtormoj.
Dumnokte
pliboniĝo preskaŭ en tuta lando,
nur en sudorienta parto
ne eskludeblas pluvado.
La temperaturo sufiĉe malaltiĝos,
sed la premo kreskos.
La sekvan tagon
sin preanoncas sunpleno,
sed al pluvivantoj
ankoraŭ utilos l'ombrel'.
Nazajutrz - bez nas
Poranek spodziewany jest chłodny i mglisty.
Od zachodu
zaczną przemieszczać się deszczowe chmury.
Widoczność będzie słaba.
Szosy śliskie.
Stopniowo, w ciągu dnia,
pod wpływem klina wyżowego od północy
możliwe już lokalne przejaśnienia.
Jednak przy wietrze silnym i zmiennym w porywach
mogą wystąpić burze.
W nocy
rozpogodzenie prawie w calym kraju,
tylko na połudnowym wschodzie
niewykluczone opady.
Temperatura znacznie się obniży,
za to cisnienie wzrosnie.
Kolejny dzień
zapowiada się słonecznie,
choć tym, co ciągle żyją
przyda sie jeszcze parasol.
Send a message
Search for members
Hanna Libera says:
Mi ne konas bone esperanto .
Helena Tylipska says:
Helena Tylipska edited this comment 16 months ago.
Helena Tylipska says:
Saluton al ĉiuj pluvivantoj :-) Helena
Dorota says:
Helena Tylipska says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
pardonu min pro la antaŭ nomkonfuzo!
Unuaimprese la poeziaĵo estas bona, tre efekta, kaj ankaŭ la traduko estas bona.
*Poetistino* lau mi devus esti *poetino*, au *poeto*, se vi abstraktus de sekso.
Vi skribis interalie:
preanunciĝas sunpleno,
Vi ŝajne konfuzas du au plurajn radikojn (anunciacio/anonci). Malgrau vcerŝajne komuna
etimologio, en Esperanto oni havas deNUNCi, aNONCi, proNONCi, aNUNCiacio.
Do: estas anoncata sunpleno, estas prognozata sunpleno, oni inklinas prognozi sunplenon.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 15 months ago.
Helena Tylipska says:
verŝajne ekestis iom da miskompreno,. la poezio "Morgaŭo sen ni" estis tradukita far de mi (Helena) do Dorota tute ne kulpas pri eventualaj eraroj.
Vi pravas, "poeto" plaĉas al mi pli kaj proksiman fojon mi pri tio memoros, pri "preanunciĝas" ankaŭ kulpas mi, devas esti "preanonciĝas"aŭ eble pli bonus "preanuncas sin"?
estime kaj amike Helena
ps mi jam korektis :-)) Dankon Blazio
Helena Tylipska edited this comment 15 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio
Helena Tylipska says: