Jakvo's articles

  • Timo

    - 10 Sep 2008 - 2 comments
    Mi timas ĉion kaj ĉiun eĉ timas propran ombron dum suna tago kiu rifuzas speguli mian korpon sen mensogoj Mi timas vortojn, frazaranĝojn kiuj estas manipuleblaj laŭ nova vero Mi timas min, mi timas vin mi timas ĉion kaj ĉiun Mi timas mensogojn kiujn mi ne havas sed kiuj estas nur blankaj vortoj kiuj fontas el mia timo sama. Mi timas korpon kaj vizaĝon en spegulo kiu rakontas nur pri bildo malvera…

  • Spleno

    - 05 Sep 2008 - 3 comments
    Ĉu mi jam rakontis al vi pri mia amiko Jo ? Eble ne, nu ja estas iom trista afero. Jo kaj mi havas saman kurasistinon, Christine. Bela virino kiu ŝategas ridi. Ĉiam kiam mi vizitas ŝin ni multe ridegas, evidente, mi neniam suferas veran malsanon krom tiuj malagrablaĵojn kiel malvarmumon, aŭ rompitan fingron ktp. Antaŭ nelonge Jo iris al Christine, ŝi rakontis al mi tiun tagon en decembro. Jo venis kiel kutime bonhumore ĉe Christine en buroo. Kiel vi fartas demandis C…

  • Bob

    - 04 Sep 2008
    Mi translokiĝas post du semajnoj, diris filinon. Mi revenis jus revenis el feriloko kiam ŝi diris tion, eble por surprizi min? Kial do, mi demandis, ĉu ĉambroj supre ne plu plaĉas? Vaŭ, jes ĉambroj plaĉas sed vidu, nu ja, mi volas vivi kun Bob. Bob? Vi ja konas Bob ĉu, li ja loĝas ĉi tie plenan jaron. Mi konas Bob, evidente. Li okupiĝas banĉambron kiam mi ĝin bezonas. Jam pli ol 50 jaroj mi fekis je ekzakte la sama horo, ĝis alvenis Bob. Li lukse sidas sur…

  • el propra vivo for

    - 03 Sep 2008 - 1 comment
    Lastan fojon mi rigardis al kutimaj floroj sur tablo, akvario kun fiŝoj stulte gapante, al kio diable. Forigas ĉiun polvon de la vestaĵo kaj samtempe ĉiujn pekojn kaj mensoĝojn. Malfermas stratpordon, viŝas antaŭ eliri ŝuojn al pordo-mato, Salutis najbarinon, kiu ĵetis mienon riproĉan, pro kio diable. Mezuris por plej lasta fojo longecon de la strato Kaj komencis promeni, For el propra vivo.

  • Aviadilo senesper'

    - 03 Sep 2008
    Super nuboj ciele suno brilas aermaŝino. Rapidas, perfortante veteron de la lando sube. Monotona bruado de motoro maŝina Enuigas orelojn de pasaĝero duonadorme. Servistino aera vendas preskaŭ putine ĉion Krom propra korpo, (bedaŭrinde eble? Ne) La profesia rideto kaj voĉo paciga memoras al tempo de putinejo LUX Kiun ni neniam vizitis evident' Sed memoras el rakontoj de amiko maldec' Je alteco 9.000 metroj, komenciĝas pensado pri malriĉo,…

  • Faro, lumigu min.

    - 19 Aug 2008
    Estas tempo elŝalti la lumon en la kapo, malfunkciigi la cerbon. Eksplodo de cerbo proksimiĝas, mi ne plu komprenas ion, mi apenaŭ plu ekzistas. De tempo oni eraras en vivo, eta, vere et-eta, erareto pri kiu vi mem ne konscias, sed kiu kiel bombo povas eksplodi en propra vizaĝo. Neatendite oni konfrontiĝas per propraj stultaĵoj. Antaŭ tribunalo mia pledparolado finiĝis per vorto, senkulpa! TAMEN! Pensi necesas, profunde pensi. Ne pri solvo ĉar solvo ne ekzistas, sed pri "kulpo kaj pe…

  • vortoj sur vico

    - 15 Aug 2008
    Kiel multe mi vin amas Kaj nur per ofendoj vi al mi repagis Neniujn konsolajn vortojn apenaŭ amo kaj jes vortojn primokajn vi ĵetis en mian vizaĝon. Inciativo al vi mankas por mildigi sentojn frakasitajn. Mi amas vin mi cent foje diris kaj vi rigardas al mi kiel al estaĵo de fremda planeto. Mi amas vin mi diris Kaj daŭrigis miajn suferojn

  • Hazardo (kio hazarde ja ekzistas)

    - 05 Aug 2008 - 2 comments
    En tramo mi staris antaŭ fenestreto malferma. La griza hararo moviĝis laŭ propra prefero kaj pro kulpo de vento. Ĝi iom tro libera hirtiĝis sur mia kapo kaj mi iom volis bridi ĝin. Levis la manon kaj vere pro hazardo tuŝis la mamon de najbarino kunvojaĝanto. Kolere ŝi protestis kaj bruis tro laŭte ke mi profitis de tramo plenplena por palpeti la mamojn al ŝi tiel kara. Tion mi almenaŭ komprenis. Pardonu, mi diris sed estis pro hazardo kaj hararo kiu sovaĝiĝis momenteton.…

  • Jef

    - 17 Jul 2008 - 1 comment
    "Kiel vi fartas?" mi demandis al Jef. Jef jam mil jarojn kaj plurajn tagojn estas amiko de mi, bona amiko, amiko bonkora. Li samaĝas kiel mi kaj ni suferis kaj ĝojis la vivon kiel ĝi sin anoncis, sen plendoj, sen ĉagrenoj. Antaŭ nelonge mi demandis denove, "Kiel vi, Jef?" kaj surprize li respondis, "Malbone." Mi ne rimarkis ke li donis malsaman respondon ol kutime, ĉar anstataŭ aŭskulti Jef, mi rigardis al du muŝoj, kaj en kapo mi ekzercis iom mian limigitan konon de Esperanto. Frapi du…

  • Miaj du lingvoj internaciaj

    - 17 Jun 2008 - 1 comment
     Antverpenanoj ili ĉiuj pensas ke la sola monda lingvo estas la antverpena dialekto. Mi estas antverpenano, mi estas antverpenano ĝis oste kaj pli. Flandraj Esperantistoj divenas de kie mi venas, ili aŭdas al la sonoj kaj mi ne kaŝas ke antverpenano mi estas. Ni miksas la vortojn laŭ ordo libera. Ne plu kalkuleble multaj  "vizitantoj" okupis Antverpenon kaj en la 16-a jarcento la Hispanoj kun la kruela grafo Alva lasis en la urbo sikatron plej provundan. Tamen ili donis la la enloĝantoj la honoran nomon 'Sinjoroj'. Titolo kiun la antverpenanoj daŭre fiere portas, kiel medalo honora.   Mi scias, doloretas eĉ al la koro, ekster la urbo, malmultaj plu komprenas nian (antverpenan) mondan lingvon kaj la saĝaj lernas Esperanton, aldonante tamen tiun akran A por iom montri la deveno. Junuloj ne plu kapablas la 'dialekton' (ah kiel malfacilas skribi ke mi parolas nur dialekton). Nur tiuj knaboj kaj knabinoj pli aĝa ol 50 parolas ĝin, la aŭtentika lingvo tiel kara. Mi havas du mondojn, Antverpeno-n kaj la cetero de la mondo. En tiu mirinda urbo mi multege agadas kontraŭ rasismo kiu kreskas kiel herbaĉo, kontraŭ maltoleremo. Estu bonveno vizitanto por ĉiam, el Polando, Bulgario kaj aliaj lokoj malproksimaj. Vi ciganoj kaj akrigistoj, el landoj ĉie, el regionoj diversaj. Estu bonveno diable, kaj fartu bone. Donu novan vivon al infanojn, novan venton en la kor'. La lingvon vi ne devas lerni, se nur bonkoron vi montras. Momente mi laboregas por sukcesigi grandan feston por fama antverpena kantisto kiun ni honoras per statuo antaŭ socio kultura centro kie mi laboras, kiel volontulo. Mi dividas la vivon nunan inter miaj du grandaj amoj, mia Antverpeno kaj mia SAT. Esperanto vi povas legi dise sur mia paĝaro sur ttt-ejoj kiuj aperigas vortojn de mi. Estas tempo nun ke mi elŝrankigas. La pensoj estas ĉe vi Esperanto kaj SAT, la koro mi perdis dum naskiĝo al mia Antverpeno. Tial mi sentas devigon aperigi ĉi tie tekston, teksto pri amo evidente, ĉar amo ne fremdas al antverpenanoj. La tekston mi ne mem verkis, sed amiko kantisto. Mi prunteprenas liajn vortojn kaj donacas ĝin al vi kaj precipe al ŝi.

  • Gusto amara

    - 02 Jun 2008 - 1 comment
      Amare ŝi diris. Ĉu gusto de tiu cigaredo ne estas amara? Kio signifas vorton amaro. rapide mi foliumis en malgranda biblioteko de cerbaro. Amare mi respondis. Mi ne scias, ne konas guston amaran, fakte ne konas la vorton. Amare ŝi diris. Ĉu vere vi ne scias kio estas gusto amara, idioto ŝi postflustris. Kio signifas vorton amaro. Mi demandis al PIV kiu donas iom da koloro al hejma biblioteko. Amare…

  • Burleskulo

    - 30 May 2008
    En baza-lernejo mi neniam perdis poentojn kiam ni devis verki verkaĵon. Plaĉis al mi verki ankaŭ kostis neniun penon. Temo ne gravas pri ĉio mi same facile verkis rakonton. 14 jaraĝe mi iris al fabriko kiel juna laboristo. Tempo por verki sur papero mankis, ĉar estis multaj aliaj aferoj kiuj vekis mian intereson. Filmoj, knabinoj, libroj, knabinoj, teatroj, knabinoj, ŝportoj, knabinoj, mi eĉ tiel saĝis ke mi elektis ŝporton en kiu knaboj kaj knabinoj kune ludis. Tamen, sidante sur tramo…

  • amo perdita

    - 26 May 2008 - 4 comments
    En pluvo mi staras por kaŝi larmojn por vi. Koro rompita, plena de ĉagren' Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgranda pro vorto malplaĉa. Ĉu vere nur silento povas esti la frazo ĝusta. Ĉu neniun senton mia povas esti esprimata kaj ĉu kolero via estas nura solvo al sento ama? Kiu el fundo de koro estis elteriĝinta. Mi amas, mi diris kaj neniu sento tion plu donas al koro via malmoliga? Kial vi lasas m…

  • dubo, duboj, dubegoj

    - 16 May 2008 - 1 comment
      Nokto sola en domo, kaj pensoj vagas liberaj tra kapo. Vortoj estas metitaj sur ekrano de Mac, ĉu poemoj… certe ne, sed nur vortoj en vico, kiel soldatoj kiuj devas obei la serĝanton kiu dum verkado estas mi. Ĉu rajto ekzistas dolorigi okulojn de amikoj, ĉu neniu ĝeno plu restas en korpo mia. Feliĉe vanteco ne tiel grandas ke mi pensas esti poeto, sed nur homo kun lingvo stranga universala kaj internacia, kiun mi volas gustumi por ekzerci, por provi atingi nivelon de propra gepatr…

  • kvadrato

    - 16 May 2008 - 1 comment
    La anguloj de kvadrato  kiu ĉirkaŭas mian koron ne povas esti akraj  kiel viaj vortoj doloraj. La tranciloj akregaj  kiujn vi puŝis en mian koron lasas cikratojn kiel pikdrato  el miaj junaj jaroj. Ĉiu vorto via trancis la karnon zorgas pri vundoj eternaj kripligas vizaĝon ĝis monstra aspekto Nur amas mi vin, neniu pli. ĉu vere tio doloras aŭ ĉu estas aspekto de mi? Noktaj inkubo…

  • telefono

    - 15 May 2008 - 1 comment
      Ola, vi diras en lingvo Katalun' halo mi respondis laŭ flandra kutim'. Silentoj kaj nur spiroj de amo. kiel vi? kiel vi estas respondo hezita. Ĉu amo daŭras jes evident. Distanco doloras kaj  korpo malproksima kiu ne povas esti dorloto laŭ sent. Tuj venos kongreso Roterdam' kaj lito kune. tagoj de plezur kaj noktoj ebriaj de am'. Jes diris voĉo via.  halo, ola…

  • Se mi

    - 05 May 2008 - 4 comments
    Se mi povus porti vin trans profundaj fosaĵoj for de viaj cerbumadoj kaj timoj mi portus vin, horojn, tagojn. Se mi konus la vortojn kiuj donas respondon al miloj da demandoj el vivo, pri vi, amo kaj esti feliĉa mi parolus kun vi, horojn, tagojn. Se mi povus meti pacon en via koro atendante pacience esperante ke semo de paco kreskus  profunde en vi mi atendis, horojn, tagojn Se mi povus aŭdi kio tu…

  • Solidareco

    - 03 May 2008
        - Estintaj tempoj multe pli favoris al solidareco ol nun, diris al mi maljuna viro. Ni staris en vico en la lokalo, kie senlaboruloj devas prezenti sin du fojojn monate. Kvankam mi ne emis paroli, mi tamen respondis pro solidareco kun la parolanto;  - "Ĉu"?  - Estintaj tempoj ĝenerale estis multe pli bonaj li daŭrigis. Ni ne havis la makakojn ĉi tie, la brunajn simiojn, kiuj ĉiam pretas forŝteli niajn posedojn.  - Strange mi respondis, de mi ili neniam forŝtelis ion. …

170 articles in total