About this blog

Jen mi.

translate into English
  • 82 posts
  • 23 857 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 1st, 2009

Flurk

Plej verŝajne vi jam aŭdis min? Sed ĉu fakte vi konas min? Nu mi nomiĝas Flurk, jes mi scias iom stranga nomo sed estas la estro kiu donis la nomon al mi kaj mem mi ne havas eblon ŝanĝi la nomon, mi devis akcepti kiel mi devas akcepti ĉion.


Jes bone rigardu, mi estas bela ĉu, la felo aspektas sana kaj ĉu vi jam vidis kiel rapide mi povas kuri. Estas grava en laboro kiun mi faras ke oni aspektas bona kaj jes vigleco kaj rapideco estas deviga afero por mi.


Mi venis al ĉi tiu bieno antaŭ 5 jaroj. Malgranda mi estis kaj tute ne taŭga por la tasko kiun oni antaŭvidis por mi. Estro venis kun mi al la hejmo. Li aĉetis min kaj mi povis eniri lian aŭton per kiu li veturis hejme. Survoje, nu mi neniam forgesas, mi malsaniĝis ĉar mi neniam estis en aŭto antaŭe. Mi vomis, vomegis, mi preskaŭ povis skribi mian nomon vomante. Jes mi ankaŭ devis pisi kaj ne sciis ke estis malpermesata en aŭto. Mi neniam forgesis ĉar la estro tiel forte draŝis min ke mi preskaŭ perdis konsciencon.


Nu ankaŭ estrino ne povis ridi ĉar, iom strange, ŝi devis purigi la aŭton. Estro faris neniujn de tiuj taskoj, li nur ordonas kaj multe bruas. Li estas malĝentila viro kaj ho dio, la maniero kiel li ekpsplikis al mi kiel mi devis gardi la bienon.

Estis ludo por mi ekzerci voĉon kiam mi estus juna kaj mi do ofte bojis, nur por la plezuro aŭdi propran voĉon. Estro ĉiam venis ektere kaj kiam li ne vidis vizitanton sur vojeto al domo li aŭ batis min kaj diris ke mi devis silenti aŭ li simple piedbatis min. Ho jes en la komenco mi ankaŭ havis ĉeno cirkaŭ kolo. Tion oni faras ĉe ĉenhundo.


Rapide mi lernis kiam mi devas boji kaj kiam mi devas silenti. Kiam mi vidas personon nekonatan, mi fortege kaj kolerege devas boji. Kiam estas konatulu, mi ankaŭ bojas sed iom pli ĝentila. Se estro ne rigardas mi eĉ svigas la voston, sed vere kaj kredu, nur kiam mi certas ke li ne rigardas.

Kiam mi estis unu jaro ĉi tie, la estros metis draton ĉirkaŭ la bieno kaj pordon kiun li povas malfermi kaj fermi el lia aŭto. Ek de tiam oni foriĝis de mi la ĉenon kaj mi iĝis libera hundo.

Nu libera ĝis la tago ke vulpo estas ĉe alia flanko de la drato. Estis malfrue en nokto kiam li pasis. Iom fiere sed ne tro laŭte grumblante mi iris al drato por montri ke mi ne estas ordinara ĉenhundo.

"Kiel vi - demandis la vulpo - ĉu ĉio bona en via karcero?" Rigidege mi staris tie, senspire pro la vortojn kiujn mi aŭdis. Mi en karcero, sed diable mi havis 3000 kvadratmetrojn nur por mi. Mi do protestis kaj diris ke mi tute ne sentis min en malliberejo. La vulpo moke ridis kaj petis ĉu mi volas kun li promenadi? Iri ekzemple al arbaro kiu troviĝis 10 kilometrojn for.

Mi turnis al li la dorson, jes pro honto. Imagu mi vivas en karcero. Jes estrino alportas al mi ĉiun tagon manĝon. Nu mi devas konfesi ke mi neniam bone scias kion fari? Ĉu ŝi estas bonhumora bone mi povas karesi al ŝi la krurojn per plej dolĉa parto de mia pelto. Sed jam okazis ke mi karesas ŝin kaj preskaŭ enamiĝas al ŝi - nu se eblas ke hundo enamigas kun virino, jes belega - kaj ek ŝi fortege piedbatas al mi. Diable mi malŝategas ke oni piedbatas. Ĉiam eblas resti gentila ĉu, ĉiam eblas peti, pardonu, sed hodiaŭ mi ne estas karesema ne faru.

Mi estas nekredeble fidela hundo faras ĉion por miaj estroj, submetigas min al ĉiuj kapricoj, ĝis antaŭ semajno.


Preskaŭ ĉiun vesperon pasis la vulpo. En komenco li nur mokis min sed post iom da tempo, ni iĝis amikoj kaj ni multe kaj longe babilis.

Antaŭ du semajnoj li diris al mi ke mi devas veni al arbustro malantaŭ la domo. Mi kuris ĉar mi ne volas esti malĝentila al mia nova amiko. Mi neniam volas esti malĝentila, mi naskiĝis tiel. Mi estas fidela ĝentila Flurk.

La vulpo havis jam preskaŭ tute pretan tunelon kiu ebliĝis min iri sub la drato al libereco.

Tuj mi estis ĉe alia flanko de la drato, sed jes, mi rigardis al domo de estroj kaj mi sentis malbonecon al koro. La fidela hundo kiu forlasas la estroj, ĉu tio eblas. Mi havis larmojn en okuloj kiam mi forkuris de mia malliberejo.


Eble unu horo mi ĝuegis liberecon, tiam mi preskaŭ kuris sub aŭto kiu el neniu alvenis. Je la sesa matene mia stomako komencis protesti kaj mi diris al vulpo ke mi malsatis. Nu ĉasu , li diris ĉar por manĝo vi nun mem devas zorgi. Mi neniam lernis ĉasi kaj tagmeze mi preskaŭ svenis pro malsato. En rubujo mi trovis postrestojn de manĝo, sed jam tuj alia hundo atakis min eĉ, kredu aŭ ne katon.

Tiam kiam mi vere, vere malsatis mi aŭdis mian estro kiu vokis, Flurk, Flurk, venu knabo. Venu Flurk, nun.

Mia koro hupegis en korpo de ĝojo kaj mi volis kuri al estro kiam mi aŭdis lin krii, Se vi ne tuj estas ĉi tie mi piedbatas vin ĝis morte.

Kion fari. Kia elekto. Mi estas libera nun, libera birdo kiu malsatas, kiu timas aliajn garhundojn kiuj ŝajne ĉiuj estas agresemaj.

Mi vidis virinon, preskaŭ same bela ol estrino kaj mi kuris al ŝi por ke mi karesu la krurojn. Ho dio, kiel ŝi kriegis. Viro venis el domo kun bastono kaj li severe batis min. Mi nur volis esti ĝentila. Mi estas malbonega gardhundo, mia karaktero ne taŭgas por la laboro.

Kvin tagoj mi profitis de mia libereco kaj tiam ne plu eltenis.

Mi ne estas birdo, birdoj estas liberaj, ili flugas kien ili volas. Mi komprenis ke mia loko estis en bieno. Mi estas nur simpla laboristo, simpla gardhundo.

Denove mi iris al tuneleto sub drato kaj reprenis mian lokon en karcero, ora karcero mi nun komprenis.

Mi metis min ne tro for de la domo kaj kiam estrino venis ekstere ŝi estis nekredeble kontenta revidi min. rapide mi kuris al ŝi kaj volis mortkaresi la krurojn de la belulino, sed ek ŝi fortege piedbatis min kaj kolere diris ke mi havos severan punon kiam estro venos hejme.

Tiam ŝi donis al mi akvon. Rapidege mi komencis trinki por ke neniu vidis ke mi larmis.

Mi pripensis. Kion fari. Severa puno ĉi vespero. Ne mi ne akceptas, mi denove foriras kaj preferas morti pro malsato ol lasi min trakti kiel ordinaran hundon.

Je tiu momento venis estrino kun manĝo por mi. Kaj tiam komencis kompari. Certe severa puno ne tiel doloras ol libereco al kiu mi ne kutimas.

Mi estas garhundo kaj mia nomo estas Flurk. Mi de tempo bojas sed, kvankam mi taŭgas al nenio mi estas nekredeble ĝentila.




Published at 18:03 ( 5 comments / 71 visits )
This post is public

October 19, 2009

La ponto

Mi vidis Bob, mia plej kara amiko.

"Kiel fartas Bo?", mi demandis. Nu, mi klopodas rakonti kion Bob diris al mi.


Ŝi estas en maljunulejo nun. Nu, bona loko, tre luksa, la gefiloj decidis tion. Mi iras al ŝi ĉiun semajnon, kutime ĵaŭde. Nu ja luksa; kio estas lukso? Estas granda konstruaĵo en mezo de malnova haveno. Iom cinike fakte, tuj apude al la Napoleona doko, la plej malnova de la tuta haveno. Jes, konstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Napoleono. Tute nova konstruaĵo fakte, inaŭgurita antaŭ 3 jaroj. Kiam vi eniras, bonvenigas vin juna virino, eble 22 jaraĝa mi pensas, tre afabla.

"Saluton, sinjoreto", ŝi diras, ĉiam laŭ antverpena kutimo. Estas tiel, antverpenanoj malgrandigas ĉion. Ili loĝas en dometo kaj veturas aŭtete kaj biciklete. Ankaŭ ofte nomas unu alian amo. Nu, eble devenas de la londonanoj kiuj dum militoj estis en Anverpeno. Mia amiko Rob ankaŭ diras al mi '"love''. "Saluton, love, kiel vi fartas, love." Nu love fartas bone kutime, krom dum nigraj tagoj. La virino alparolas min per sinjoreto. "Saluton sinjoreto, kiel vi fartas hodiaŭ?" Kion diri? Nu laŭ kutimo, de tempo sunas, de tempo pluvas, nenio speciala.

La enirhalo estas bela kaj granda kun multege da bona lumo; en ĝi kelkaj artaĵoj, vere belaj. Interesa estas la lifto. Granda enirpordo. Mi ne bone komprenis kialon ĝis mi vidis maljunan viron kiu klopodis forlasi lifton per rulseĝo. Mi esperas ke li estis pli lerta kiam li kondukveturis aŭton dum la junaj jaroj.

"Ĉu mi povas helpi, sinjoro?" La oldulo rigardis min kaj tre malĝentile respondis, "Ne metu vian nazon en alies vazon."

Do mi pensas ke li ne volis mian helpon kaj mi rapide eniris lifton. En la lifto staras seĝon, nu staras; ĝi estas fiksita al la muro de la lifto. Mi ne sciis kial mi faris tion sed mi tuj sidiĝis. Damna lifto haltis sur unua etaĝo.

"La lifto estas por enloĝantoj de La Ora Ankro", knaris la voĉo de virino 150 jaraĝa aŭ pli. Nu, tiom da jaroj ŝi aspektis. Mi petis pardonon kaj ŝi laute furzis.

"Damnaj faboj", ŝi diris. "Ili scias ke mi ne ŝatas fabojn, sed jam du semajnojn sinsekve ili donas fabojn ĉe tagmanĝo."

Mi klopodis teni spiron ĉar la lifto odoris iom kiel kloako antaŭ pluva tago.


Jen dua etaĝo jam, eble mi prenos ŝtuparon estonte?

La koridoroj estas tute blankaj kaj ankaŭ ĉi tie tiu mirinda lumo. Mi devos kunporti fotilon sekvan fojon. Inter la du ĉefaj konstruaĵoj troviĝas ponto kaj kiam vi estas meze de ĝi oni povas vidi je dekstra flanko la trinkejon por la gastoj kaj enloĝantoj. Neniu estas en ĝi. Oni ne trovas libervolontulojn kiuj senpage servas en trinkejo. Ho jes, jam dum unua vizito oni demandis al mi ĉu mi bonvolas. "Mi pensas", mi respondis.

Je maldekstra flanko de la ponto oni vidas la dokon en kiu ripozas la ŝipoj. Kelkaj estas loĝejoj sur akvo, kelkaj laborŝipoj kiuj atendas ŝarĝon aŭ malŝarĝon. Ŝarĝaŭtoj atendas ĉe la kajo. Ŝoforoj el foraj landoj babilas. Plej verŝajne pri heroaj travivaĵoj survoje al Pollando aŭ Rumanio kiam mi bone legas la indikilojn kaj la vortojn sur flanko de la ŝarĝaŭtoj.


"Kial mi ne iĝis ŝipisto", mi pensis, "malrapide preterpasi tra la kanaloj, rigardante al la naturo?"

Mi iam faris. Nu, ne kiel ŝipisto sed kiel gasto. Mi fiŝkaptis ĉe Wester Scheldo en Nederlando, kune kun amiko John. Iumomente ni bezonis ion por trinki kaj ni decidis iri al vilaĝeto Wemeldinge. Kiam ni pasis ĉe la kluzo eniris ŝipon kiu havis kiel celon Antverpeno.

"Ĉu ni povas iri kun vi al Antverpeno?" mi demandis al la posedanto. Kredu aŭ ne, sed li diris jes. Ni havis duonan horon por informi gepatrojn ke ni iris hejme per ŝipo. La gepatroj protestis sed mia onklo helpis nin konvinki ilin ke estas nemalhavebla aventuro kaj ni kuris al la kluzo, al nia aventuro.

Kia bela memoraĵo. La sono de la fortega motoro kiu helpis la ŝipon al Antverpeno. La suno jam komencis adiaŭi la tagon kiam ni vidis malproksime Antverpenon. La katedralon kaj la altkonstruaĵon. Ĉe kastelo de la giganto Druon Antigoon la ŝipo haltis kaj ni povis piede iri hejme. Mi memoras ke John kaj mi diris nenion dum la 2 kilometroj hejme. Ambaŭ ni estis envolvitaj en niaj pensoj. Akvo kaj ŝipoj ĉiam ravis min aŭ trajno. Jes mi ŝategas trajni.

Se vi iam venas en la francan urbon Chinon, vi nepre devas preni, dum somero, la vaportrajnon al Richelieu. Ne forgeseble por mi. Ne pli rapidas ol 30km-ojn hore, mi pensas.

Jes, mi memoras ke mi pensis al la vaportrajno kiam mi estis en Japanio en la Shinkansen, la kuglo-trajno kiun mi prenis kun amiko Tetu Makino, de Yamagushi al Hiroŝimo. Post la fino dee kiam finis la dutaga kongreso de SAT en Japanio, mi iris kun mia amikino Masakato al Oosaka ankaŭ kun tiu monstro de rapideco. 300km-ojn hore (180 mejlojn hore), imagu. Kiam oni trapasas tunelon ŝajnis ke oni forprenas la aeron el pulmoj.


Mi sentis bone sur la ponto. Ĝi ne estas ponto ekstera sed kovrita, kaj kiel mi diris, kun mirinda lumo. Estas unu el tiuj tagoj en kiuj la lumo estas favora. Grandaj blankaj nuboj kiuj lasas sufiĉe da spaco al la suno. La vento venas el la nordo, kiu kaŭzas, ke la temperaturo estas iom malpli alta ol devus esti.

Mi eĉ ne devis fermi okulojn por ke mi povu imagi min esti sur granda oceano-ŝipo. Survoje al fora lando.

Tute proksima al la maljunulejo estas la konstruaĵo de "Red Star Line". Plej fama itinero al Usono, al Liberty Island en NovJorko. Imagu en la 19-a kaj 20-a jarcentoj la migrantoj prenis ŝipojn al la nova mondo, kiuj portis ilin al Usono. Ŝajne pli ol 70 % de la eŭropanoj kiuj iris al Usono utiligis ŝipon de "Red Star Line" en Antverpeno. La malriĉuloj atendis dum tagoj sur la kajo, la riĉuloj en hoteloj. Multaj en hotelo Leopold, kiu nun estas restoracio, daŭre kun sama nomo.


"Kiel vi fartas, amo", demandis virino. Mi rigardis sed ne komprenis kialon ke ŝi nomu min amo.

Rapide mi lernis poste. La flegistinoj diris al ĉiu maljunulo, amo. Do ŝi ne alparolis min sed maljunan virinon kiu trenpiedire preterpasis la ponton. La maljunulino grumblis kaj daŭrigis la vojon.

"Ĉu mi serĉas ion?", la flegistino demandis al mi kaj mi diris ke mi venis viziti Bo.

Do mi daŭrigis vojon kaj aŭdis ke flegistino diris, "Certe ŝi kontentas ke ŝi havas viziton ĉar maloftas vizito".

Mi volis respondi ke ĉiun du tagojn iu venas viziti ŝin, sed komprenis la senvalorecon de tio kaj silentis.

Ne necesas serĉi la ĉambron ĉar jam tuj mi aŭdis grandegan bruon. Bo spektas televidon, mi komprenis kaj laŭ kutimo ne enmetis aŭdigilojn kiujn ŝi nepre bezonis pro perdo de aŭdkapablon.

Ne havis sencon frapi sur la pordo, do mi eniris.


"Ha, la kuracisto", bonvenigis min Bo. Kion diri?

" Saluton, Bo", mi klopodis, sed ŝi tuj komencis diri kie mankas al la sano. Kion fari? "Nu" - ŝi diris - "mi pensas ke la sano ne estas vere malbona sed mi suferas grandan ĉagrenon."

"Kial Bo, kio donas al vi ĉagrenon?"

"La infanoj", ŝi respondis., "La infanoj ne plu vizitas min."

Jam monatoj ŝi nun estas en hotelo, ŝi daŭrigis, kaj infanoj rifuzas viziti ŝin.

"Sed", mi stumblis, "estas mi, via bofilo."

" Ne parolu al mi pri tiu Mephisto!" preskaŭ kriis Bo, "Li estas el ĉiuj la plej diabla. Neniam li vizitas min. Tutan vivon li malamis min kaj nun eĉ ne telefonas, ne plu parolas kaj malpermesas al la kara filino viziti min."

Kion respondi?

"Diable, mi urĝe devas iri al necesejo. Pardonu min, Bo, mi tuj revenos."

5 minutojn poste mi revenis en ĉambro de Bo.

"Ha", ŝi diris, "mia kara bofilo. Ho, se mi ne havus vin mi estus kvazaŭ orfo, neniu vizitus min. Tutan tagon mi suferas solecon."

Kion diri?

"Vi devas helpi min", ŝi daŭrigis. "Ĉiun tagon pasas la kuracisto ĉi tie kaj mi devas pagi gigantan sumon kaj kredu aŭ ne, sed li apenaŭ rigardas al mi."

Mi promesis preni paŝojn por ke tio ne plu okazas kaj kontente ŝi donacis ĉokoladbombonon.

"Silentu nun", ŝi diris, "ĉar mi spektas interesan filmon."

La ĉokoladbombono estas bongusta. La unu kaj duonhora vizito al Bo povas komenciĝi. Mi promesis al mi mem fari tion. Bo ne povas helpi, ke de tempo al tempo konekto en kapo ne funkcias kaj jes plej grave, mi volas ke dum tiuj maloftaj momentoj kiam la kapo funkcias bone, ke ŝi sciu ke iu zorgas por ŝi. Ke ŝi ne estas forlasita.


90 longajn minutojn poste mi staras denove sur la ponto kaj rigardas al la doko, al la ŝipoj kaj ŝarĝaŭtoj el foraj landoj, kaj sentas min plene elĉerpita.


"Ĝis la revido, sinjoreto", diras la juna virino ĉe akceptejo. Mi puŝas la kodon kiu malfermas la pordon kaj iras ekstere.

La norda vento estas ege refreŝiga.






Published at 18:08 ( 7 comments / 119 visits )
This post is public

September 22, 2009

Li

Jes, mi estas en banĉambro, mi tuj venos, momenton.

Kion vi volas diri? Ĉu? Vi ne volas diri tion, ĉu? Ĉu denove vi volas?

Sed pasis nur du horoj ek de antaŭa fojo. Kiu vi estas, superviro eble?

Nu bone, mi iu ajn estas nuda, kion vi pensas, ĉu mi senvestigu vin? Ĉu ambaŭ nudaj?

Plaĉas al vi ke mi forigu vian vestaĵon, ĉu?

Jen lasta parteto de la vestaĵo. Diable, kiel bela vi estas, vi virviro de mi.


Kion mi faru, ĉu unue mi karesu vin iom? La ventro, eble kaj la brakoj?

Jen rigardu, suno metas siajn radiojn sur lito, ni duoble profitu.

Jes vi povas kuŝigu vin sur min, sed trankvile mi petas, mi jam sufiĉe bone konas viajn frenezaĵojn.

Arg, atentu. Estu singarde mi petas, vi sovaĝulo.

Jes tiel, bone, trankvile. Jes tiel plaĉas al mi.

Jes mi scias ke miaj mamoj estas malgrandaj, sed tio ne signifas ke vi devas engluti ilin entute.

Profitemulo! Ĉu unu mamo ne sufiĉas? Jes, lasu la rapidajn manojn preni ĉion.

Aj, atentu, vi preskaŭ forpinĉas la cicon. Mi ja petegis esti trankvile, ĉu?


Sentu kiel agrable brilas la suno sur via dorso, bona sento ĉu? Ĉu mi dorlotu dorson iom? Plaĉas al vi, ĉu ne?

Ho kara jes, sed atentu, mi nur antaŭ horo metis puran drapon. Detenu vin iom ĉar antaŭe vi ja donis al mi sufiĉe da laboro poste.


Atentu karulo, atentu la piedojn. Jes vi donis al mi doloron. Jes al ventro, vi vere piedbatis min kaj la ventro daŭre iom doloras pro tio.


Kia agrabla sento - tiu suno sur via dorso kaj karulo, viaj femuroj. Vi komplete frenezigas min, mi volas mordeti viajn femurojn nun. Kaj viaj okuloj, vi, vi belulo, vi tute posedas min. Mi amegas vin.


Jen bone tiel. He kio do, ĉu sinjoro estas dormema nun? Ne diru ke vi nun volas dormi, ĉu?

Antaŭ kelkaj minutoj vi estis la granda miraklo kaj nun vi volas dormi nun ke panjo ĵus nutris vin.


Bone, jen venu; mi aldonos al vi puran vindotukon, ĉar mi konas vin jam. Post manĝo he, nu kiel mi diris, mi metis puran drapon.


Jes dormu nun mia eta princo, baldaŭ estos paĉjo hejme.



Published at 20:04 ( 5 comments / 193 visits )
This post is public

September 7, 2009

Leo

Dum ferio mi aŭdacas kunporti librojn, kiujn mi ankaŭ legas, imagu. Ĉi jare mi feriis en belega reginono ĉe oceano de Francio en vilaĝeto St. Georges de Didonne.

La vetero estis agrabla kaj la luita dometo plene kongruis kun la deziroj de laboristo kiu tutan vivon sklavigis por havi kelkajn monerojn por la tempo dum pensio.

Ne eblas ferii sen ke mi kunportu libron verkitan de Hannah Arendt. Kial ? Nu ĉar ŝi laŭ mi estas unu el la plej grandaj politikaj pensantoj iam. Certe estas aliaj kiuj havis pli elokventajn kaj laŭdatajn teoriojn, kaj certe ricevis dum kaj post vivo pli da propagando, sed Hannah estas Hannah, pura kiel nigra ĉokolado. La maniero kiel ŝi faris analizojn, iris en debato kun la komunista edzo, klopodis konvinki lin pri la mankoj kaj fuŝoj en la komunisma penso.
Mem, mi ĉiam hezitis. Mi sentis ke en komunismo de Stalin kaj Maŭ estis aferoj kiuj ne povas ekzisti en humanista sistemo.

Mi ankaŭ estas tre singarde kiam homoj aŭ tro laŭdas aŭ tro mallaŭdas komunismon. Fakte la unua vera kritiko al komunismo kiun mi digestis estis la kritiko verkita de k-do Lanti, unu de la fondintoj de Sennacieca Asosio Tutmonda, laborista asocio kiu uzas la universalan lingvon Esperanton kiel laborlingvo.

Ĉi jare mi kunportis krom Hannah, alian libron. “The rise and fall of Communism” verkita de Archie Brown. Se vi nun iom atente legas, mi ne devas klarigi pri kio la libro rilatas ĉu?
Hejme, mi esploris, kiu estas tiu Archie ? Ĉu li estas fidinda ? Ĉu valoras ke mi prenas tempon por legi lian verkon ? Nu ŝajne Archie studis preskaŭ tutan vivon pri komunismo, sed plej versjane neniam aliĝis al komunista partio. Eble li pravas. Mi ĉiam faris al mi demandon ĉu valoras aliĝi al iu ajn politika partio ? Ĉu tiu paŝo ne limigas vian liberecon de pensi kaj esplori, serĉi aŭ trovi propran vojon. Politike mi estas anarkiisto, mi esperas, sed ne tro laŭte kuraĝas atribui al mi la honoran titolon anarkiisto. Mi faras ĉion por ke mi estu. Ne unu el la flanko de nigra bloko aŭ bomboĵetanto, sed intelekte. Klopodi dum tuta vivo klerigi, kuraĝi konfesi ke vi faris eraron kaj klopodi ripari eraron, almenaŭ konfesi ke mi faris erarojn kaj kredu ke mi faris, multegajn.

32 jaroj mi estis aktiva sindikatisto kaj eĉ en tiu strukturo mi havis multegajn problemojn. Mi ne kapablis sekvi la sindikatan gvidlinion. Nu ja, mi povis sed ne rigore kaj certe ne kiam mi konstatis ke sindikato nur agadis por havi la laŭdon kaj flaton de la membraro. Sindikato ne havas kiel tasko flati membrojn, sed devas pensi kiamaniere oni povus plibonigi la sorton de la laboristoj.Sindikato ne povas esti katolika aŭ komunista aŭ aparteni al alia politika grupo. Sindikato devas esti politike sendependa aŭ ne ekzisti.La nura strebo de sindikato devas esti unuigado de la mondaj fortoj, de monda solidareco.

Nu rilatas pri komunismo. Kun multe da intereso mi legis libron de Archie kaj iumomente venis al parto ke la soldatoj de Stalin eniris Berlinon.
Ho jes, USSR, la komunistoj de Stalin, suferegis multon dum milito. Neniu lando en la tuta mondo perdis tiom da vivoj ol la rusoj. Ŝjane pli ol 20 miliono da homoj, patroj, patrinoj, infanoj, avoj, avinoj milionoj mortis pro la kulpo de Adolf kaj lia sekvantaro.

Kiam Patro Stalin ‘Uncle Jo’ kiel la usonanoj nomis lin (?) haltigis la trupojn de Adolfo ĉe pordoj de Leningrad - mi bedaŭras ke oni iam ŝanĝis tiun nomon. honore al tiu kiuj perdis vivon tie, oni ne rajtas ŝanĝi la nomon de la urbo - kaj Moskvo, la Dua Mondmilito iris alian direkton.

La soldatoj de Uncle Jo forpelis la trupojn de Adolfo, sed kiam unue la enloĝantoj de Ruslando suferis kruelaĵojn, nun la germanoj estas traktataj cent foje pliu kruela ? Ĉu fakte eblas fari kalkulon aŭ komparon en krueleco ?

Ne, tion mi ne nur scias el libro de Archie, sed de Leo.

Leo estis juna viro 18 jaraĝo kiam Adolfo atakis Belgion. La registaro kaj reĝo de Belgio klopodis pensi kion fari, sed dum tiu tempo la germanaj soldatoj jam naĝis en la Norda Maro, jam ludis kun kajtoj sur strando kaj jam revis pri ataki Brition.

Ĉiuj junaj homoj kun aĝo de Leo devis prezenti sin en stacidomo kaj kolektive devis iri al Suda Francio.

Leo vivis iom pli ol 8 monatoj en regiono de Agen kie nun haltas la rapidtrajno kiam oni partoprenis SAT-Amikaran Kongreson en Pau. Leo laboris ĉe terkulturisto kiu laŭ lia rakonto, de Leo evidente, estis nekredeble riĉa kaj kiu estis produktanto de bongusta vino ?

Leo devis reiri al Belgio. Neniu scias kial, ĉar en Francio li almenaŭ utilis kaj en Belgio li nur povas esti senlaborulo kiel ĉiu diamantprilaboristo. Jes tion Leo faris antaŭ milito.

Nur kelkajn tagojn hejme, la germanoj de Adolfo vidis ke Leo faris nenion kaj ili metis lin sur trajno al Daxlande, vilaĝo tute proksima ĉe Karlsruhe. Mi dubas ĉu Leo forte protestis, eble li pensis; mi lasas min floti sur la fluo kaj vidos kio okazas? Nu mi nur pensas tion, mi neniam demandis al li. Se mi faris li eble draŝis al mi la kapon kaj diris ke mi utilas al nenion krom manĝi kaj feki.

Laŭ mi memoras Leo laboris dum pli ol 3 jaroj en fabriko en Germanio. Li lernis novan metion kaj amikiĝis kun Frau Kropp, la gastigantino en domo kie li devige loĝis.

Li vidis kiam Frau Kropp ploris ricevante leteron de la armeno de Adolfo. Estimata Frau Kropp, via kara filo mortis por furher kaj patrolando! Frau Kropp ne komprenis sed nur sciis ke ŝi perdis karan filon kiu matematike ne estas en ordo. Filoj kaj filinoj devas pli longe vivi ol gepatroj. Frau Kropp ricevis eĉ duan leteron de Adolfo, por anonci ke mortis ankaŭ por Fuhrer kaj patrolando la alia filo.

Restas nur vi Leo ŝi diris al fremdulo kiun ŝi flatis kaj prizorgis kiel propra filo. Estu singarde, ne kontraŭstaru la faŝistojn.

Milito progresis por la aliancaj trupoj kaj por la soldatoj de Uncle Jo. Malprogresis por la trupoj de Adolfo.
Leo devis iri al Berlino, ĉar oni bezonis elektrikistojn en Berlino. Leo iris, same kiel li iris kiam germanoj diris ke li devis iri al Daxlande.
Frau Kropp ploregis kaj petegis al Leo reveni kiam milito finiĝas baldaŭ. Leo kisi ŝin kaj diris jes. Kaj tiam prenis trajnon al Berlino.

Leo malŝategis la militon ankaŭ kiam la aliancaj trupoj komencis bombadi Berlinon dum la tago kaj la nokto. Anstataŭ ke Leo prizorgis elektrikajn kurentojn, li devis helpi ĉe Ruĝa Kruco. Tutan tagon li devis serĉi al vunditoj kaj lernis kiel fraĝile estas korpo kiu suferis bomban atakon. Eĉ dek jaroj post milito li foje kaptiĝis de la memoroj kaj rakontis pri Berlino, pri civitoj, patrinoj, avinoj, ĉar patroj, avoj kaj filoj jam kutimiĝis morti se ne jam en Leningrado aŭ Moskvo, certe ĉe la rivero Oder.
Tiam venis la tago ke ili eniris Berlinon, la Tartaroj, ĉevale, viroj kaj virinoj. Barbaroj, diris Leo poste. Kruela kiel sovaĝa besto ili estis. Evidente Leo ne sciis tiam ke ili multege suferis pri samaj kruelaĵoj kiam milito estis progresema kaj favora al Adolfo.


Ĉiam ili estis ebria diris Leo, la viroj kaj virinoj. Ili ne havis kompaton kun neniu krom kun tiuj uloj kun la ruĝa kruco, ĉar ili prizorgis ĉiujn ne nur la vunditaj germanoj sed ankaŭ tartaroj kiuj pro ebrieco falis de la ĉevalo aŭ estis en linio kie flugis unu de la lastaj kugloj el pafilo de germana soldato de 12 aŭ 60 jaraĝo, ĉar aliaj soldatoj Adolfo apenaŭ plu havis.

Malaperis el Berlino la flagoj kun svastiko kaj Leo iris al Rusa komandanto por peti permeson reiri hejme al Belgie kie atendis lin edzinon karan kaj filinon kiun li ĝis nun neniam vidis nek tenis en manoj.
Kvankam la antverpena de Leo kaj la germana de enloĝanto de Berlino sufiĉe malsamas; la komandanto malpermesis al Leo iri al Antverpeno. Li vidis sur jako de Leo flagon de Belgio kaj kvankam iom kompareble sed ne tute, la komandanto pensis ke Leo estis germano. Ni lernas nun kiel stulte flageto sur vestaĵo povas decidi pri via vivo.

En Antverpeno neniu sciis ion pri Leo. Neniu letero plu venis kaj edzino ja volis sendi leteron al frau Kropp por peti, ĉu eble ŝi sciis ion pri Leo, sed ŝi ne kapablis skribi nek paroli la germanan kaj frau Kropp ne komprenis la antverpenan.

Tute hazarde Leo vidis en strato de Berlino soldaton kiu apartenis al armeo de uncle Sam. Sur voje al Berlino la usona soldato pasis en Antverpeno; li ripozis tie dum kelkaj semajnoj. Li volis helpi Leo-n, sed avertis ke ne estis tute sen danĝero.

Intertempe aliaj rusoj jam okupis Berlino. La tartaroj jam malaperis kaj la nunaj soldatoj estis pli civilizitaj, eble ne konis la samajn kruelaĵojn kiujn la tartaroj spertis?

Leo povis, dank al helpo de usona soldato reiri al la kara Antverpeno. Estis jam meze de 1945.

Post la milito multaj aliaj homoj devis esti komunistoj, kelkdeko da procento el propra elekto, plejmulte el devigo.
Archie parolas pri tio en la verko de li. Mi multe lernis kaj ho jes, mi multege devis pensi al Leo.

Kiam mi estis infano kaj loĝis preskaŭ, kiel infanoj faras, sur strate kaj ludis soldaton, Leo ĉiam kriis ke mi ne povis teni en mano pafilon. Ne helpis ke mi diris ke estis nur ludilo. Ankaŭ vakero mi ne povis ludi de Leo, ĉar ili devis konstante mortpafi sovaĝajn indianojn. Jes kiam mi estis juna oni diris tion ke indianoj estis sovaĝaj kiuj eĉ ne kredis en bona dio aŭ infaneto Jesuo, imagu.

Do mi ĉiam devis esti sovaĝa idiano kiam ni ludis sur strato kaj oni konstante mortpafis min. Mi iom brutale demandis al Leo ĉu tio estas pli bone, ke oni mortpafis min dek kaj pli foje tage ol ke mi povus mortpafi malbonajn soldatojn , komunistajn, la ruĝa danĝero laŭ instruisto en baza lernejo, aŭ mortpafas indianojn la nekrededantoj kiuj post morto tuj iras al infero laŭ diroj de la sama instruisto? Kaj Leo diris JES !

Mi nur komprenis Leo-on kiam mi devis servi en belga armeno kaj iu sergento diris ke mi devis pafi al bildon de homo. Mi diris NE ! kaj neniam plu tuŝis pafilon.

Jes pri tio mi pensis kiam mi legis libron verkitan de Archie.

Leo mortis tro juna, li havis apenaŭ 74 jarojn. Kanceron li havis. Nu en decembro li estis tute sana kaj havis mil planojn por plenumi. Li estis ege aktiva. En aprilo ni devis vidi kiel lia cindro kirligis for en la vento de printempo.
Dum jaro mi suferis hiperventiladon. Iom ĝena afero. Estis formo de nervozeco diris Christin, la kurasistino. Jes tio okazas kiam via patro mortis neatendite kaj tro juna.

Mi multe pensis denove al li kiam mi legis la vortojn de Archie kaj de tempo iom ploretis.
Post 14 jaroj mi daŭre malhavas Leo-n de tempo al tempo.

Published at 11:36 ( 4 comments / 202 visits )
This post is public

August 18, 2009

Flugas en la aeron

Flugas en la aeron Laŭ sistemo 4-4-6 Soneto.


liberigita folio flugas en aeron

mara venteto ŝin disŝiris per dolĉa blovo,

Sento amara, folio rekte en inferon

Rilatis nur pri dancado de la bosanovo.


Multaj freŝaj ventoj eĉ ventegoj sin postsekvis

dancigas ŝin la tango aŭ nova Piazzola.

vestita preskaŭ nuda aŭ de tempo en surplis’

sed ĉiam plenkolora plejofte pli frivola.


Karega folio sen formo de eleganto

tristege ŝi ekflugis fortege singultante,

kuŝas prefere inter amika amaranto.

Denove dancado, ne laŭ bambo sed galante

moviĝas ŝi plej pintsupre al en la aero

kie ŝi karesis lin la ĉiama amanto.

Published at 12:07 ( 4 comments / 238 visits )
This post is public

August 1st, 2009

La morto

Donace li metis florpoton sur tombo

Akompanis al li ĉagreno de morto,

rimarkis ke proksime kaj kun aplombo

alproksimiĝas al li la propra sorto.


Gracila Heno alvenas rapidkurant’

ostkorpo kovrita per dolĉa veluro

Nek helpas ĝemanto nek bona sukurant’

sekvas kvitiĝon de vivŝulda fakturo


Sinjoro, skrupule parolis la viro

ĉu eblas forgesi pri mi, Moŝta Morto

ke malaperu vi per hasta foriro

por ke fadigu ĉi-teruran premsonĝon

kiu kaptis min pro timema malforto,

por kio venigos la finan alonĝon


Published at 06:35 ( 5 comments / 261 visits )
This post is public

July 27, 2009

parolo SAT Kongreso

Karaj k-doj de SAT, karaj gastoj,

Estu bonvenaj al nia 82-a Kongreso de SAT en la belega urbo Milano.

Jam la 7-an fojon mi povas bonvenigi vin kiel prezidanto de Plenum-Komitato de SAT al nia kongreso. Daŭre restas granda honoro al mi ke mi, kiel reprezentanto de nia Plenum-Komitato, povas bonvenigi vin.

Ĉi-jare ni denove estas en histoririĉa urbo kies nomo 600 jarojn antaŭ nia erao nomiĝis en la latina Mediolanum. Kio signifas “mezo de la ebenaĵo”?

Jam ofte mi vizitis ĉi tiun urbon kiu, kune kun aliaj urboj kiel Madrido, Londono, NovJorko kaj evidente Parizo prenas apartan lokon en mia koro.

Trankviligas min la ŝaŭmado de mondaj urboj. La lokoj sen noktoj kie ĉiam estas vivo kie, kiel iam kantis Frank Sinatra la homoj neniam dormas. Estas mia espero ke vi ĝuas vian restadon, ke vi partoprenas la vivon de ĉi tiu urbo. Sed evidente estas pli.
SAT Kongreso estas, kiel vi scias, la momento kiam la partoprenantoj de la kongreso povas diskuti pri nia asocio. Ne nur la membroj povas esprimiĝi sed ĉiuj partoprenantoj.

SAT ne estas fermita strukturo kiu kaŝas ion al ekstera mondo. SAT estas asocio de laboristoj, dungitoj, salajruloj. Ni ne povas permesi al ni kaŝi ion. Ni … kiel mi plej bone formuliĝu? Ni devas kuraĝi havi la klaĉojn kaj primokojn de homoj, kiuj plejofte malĝuste informitaj pri nia asocio, verkas malagrablajn raportojn.

Ni staras ĉi tie kiel iluziistoj, nenion en la manikoj, nenion en la poŝo krom la plej gravan. Nia solidareco kun tiuj, kiuj daŭre suferas subpremadon en regionoj kie regas plej krudan kapitalismon.

Andrea Montagner, la prezidanto de la organiza kongreso-komitato, proponis al Plenum-Komitato la kongresan frazon: “Migri senlandlime, vivi sennaciece”. Ideo kiun la Plenum-Komitato tuj akceptis.
Tri kvarono de la mondaloĝantaro vivas en mizero aŭ proksime al mizero. La kulpo pri tio estas facile trovebla. Ekonomia sistemo kiu ne taŭgas. Ekonomia sistemo kiu parolas pri libera merkato sed kiu fermas landlimojn al tiuj, kiuj serĉas feliĉon en aliaj regionoj. La bildoj de enmigrantoj, de senhejmuloj, de serĉantoj al feliĉo estas al ni ĉiuj konataj.

Ni organiziĝas en sindikatoj, en socialaj strukturoj, sed fine kaj bedaŭrinde preferas tro ofte ke precipe nia propra buterpano restu savita. Ke tiu fremdulo ne forprenu nian riĉecon nek laboron.

Ĉu SAT povas ŝanĝi tion? Mi pensas ke jes! Eble vi nun pensas ke mi komencas freneziĝi, aŭ ke mankas klapo en mia kapo. Ne timu, nek esperu, miaj amikoj. Mi estas tute sana, dankon.

Jes mi scias, ke asocio de apenaŭ mil membroj ne povas ŝanĝi la mondan bildon. Sed mi vidas SAT kiel tiun futbaliston kiu donas la oran paŝon kiu direktiĝas al golo.

Mi ne devas klarigi nek laŭtlegi por vi la statutan celon de SAT. Klerigi, edukiĝi, informi. Ni povas esti la pediko en la barbo de tiu malbona ekonomia sistemo. La observantoj, la kritikantoj. Pere de nia revuo Sennaciulo, ni povas informi kaj atentigi. Eble konvinki aliajn laboristojn pri la valoro de SAT.

Ne estas iu kialo por ke SAT ne iĝu asocio de dekmil membroj. Sed por atingi tion ni ĉiuj devas pene labori.

Ĉu ne 90% de la mondloĝantaro estas laboristoj, salajruloj? Ni devas klopodi konvinki ilin. Ne per la pezaj malfacilaj vortoj kiuj gravaj ekonomiistoj skribis en dikaj libroj. Ni ne devas rigardi pli for ol niaj okuloj portas nin.

Ni povas legi tezojn kaj ideojn de gravuloj de dekstre kaj maldekstre. Ni povas vori multvolumajn verkojn kaj iun tagon tute hazarde trovi la veron en libreto kiu sen probleme povas esti enpoŝigita. Libreto eldonita de nia eldonkooperativo.

Permesu min legi parteton el la libreto La Pariza Komunumo:
Estas vortoj de laboristino kiu vivis en al 19-a jarcento, kaj sia nomo estas Paŭle Minck:

“Muŝoj vi estus nevenkeblaj , se vi tion volus. La araneoj estas fortaj, sed ili estas malmultaj. Muŝoj, fakte , vi estas malfortaj, sed nekalkuleblaj … Se vi kapablus unuiĝi, se vi volus solidariĝi, se vi povus interligi viajn strebojn kaj viajn depostulojn, tiam per unu movo de viaj fortikaj flugiloj vi povus rompi ĉiujn fadenojn de la kombinaĵoj, frakasi ĉiujn obstaklojn, kiuj stringas kaj premigas vin …

Jen plej granda vero kiun mi trovis en SAT eldono, en maldikega libreto. Ne iu grava teorio de burokrato, sed de virino kiu batalis por la libereco de la kamaradoj, la laboristoj.

Mi ne alvokas por forĵeti la verkojn de filozofoj kaj eminentuloj kiuj klopodis konvinki nin, ke ekzistas pli bonaj ekonomiaj modeloj en kiu ne la plejmulto de la monda loĝantaro devas suferi. Sed mi pensas ke por ni estas pli saĝe porti la ŝarĝon kiu pezas sur niaj ŝultroj.

Por mi tiu ŝarĝo estas la vortoj de rebelulino Paule Minck.

Migri senlandlime, vivi sennaciece. Jen temo de nia SAT-Kongreso.

Ĝuu vian restadon en la bela Milano, sed nepre ne forgesu partopreni niajn laborkunsidojn, niajn debatojn kaj prelegojn. Aŭdigu vian voĉon dum la kongreso. Via opinio gravas.

Preskaŭ mi volis aldoni al miaj vortoj la sloganon uzatan de Prezidanto Obamo: jes ni povas. Sed en rondo de SAT, ni ne bezonas sloganojn. Ni tenu nin al realeco. Ni scias ke monda solidareco inter la laboristaro solvas ĉiujn niajn problemojn.

Ni SAT anoj klopodas doni la oran paŝon.
Ek al la labor’ sed ne forgesu. Se okazas revolucio en kiu ne iam estas tempo danci; ĝi ne estas revolucio sed vojo al diktatoreco.

Havu plej agrablan kongreson.


Jakvo Schram
Prezidanto Plenum-Komitato de
Sennacieca Asocio tutmonda



Published at 09:34 ( 9 comments / 267 visits )
This post is public

July 27, 2009

Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)

Rilate 94-a Universala Kongreso de Esperanto Okazonte en Bjalistoko, Polando.

Estimataj uzantoj de la universala lingvo esperanto,

Post sukcesa kongreso en Roterdamo, la internacia Esperanto-komunumo havas sian kongreson nun en Bajlistoko.

Certe tiu elekto de kongresurbo donas apartan etoson al ĉi tiu kongreso.

Kongresi en la urbo kie dr-o Zamenhof dum jaroj faris sian senlacan laboron por disvastigi sian idealon; lingvon kiu utilas al ĉiuj homoj kiuj volas malfermi sian spiriton al universala penso.

“Por neniu en la mondo, nia kara lingvo tiel utilas ol al laboristaro”, diris Zamenhof kaj evidente ke li pravis.

Lastan vendredon la progresema laborista asocio, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) konkludis sian kongreson en la belega urbo Milano, Italio. La membroj de SAT, el kiu nun multaj partoprenas Universalan Kongreson konscias pri, kaj subtenas plene la diron de dr-o Zamenhof.

Por SAT estas grava ke UEA kaj la monda esperantistaro faras sian laboron, disvastigi Esperanton, la lingvon kaj ideon, tra la mondo, trans ĉiujn landlimojn.

Estas pro tio ke mi kiel prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT kaj reprezentanto de nia asocio, konvinke kaj firme deziras al vi ĉiuj ke vi havu fruktedonan kaj progresigan kongreson.

Interreto malfermis antaŭ pluraj jaroj novajn eblojn por aktivuloj kiuj volas propagandi por nia afero. Interreto intertempe iĝis plenkreska kaj ĝiaj utilecoj estas preskaŭ senlime.

"Mi esperas ke dum nia kongreso oni funde studas kio pli eblas rilate nia lingvo kaj interreto kaj el plej profunde de mia koro, mi esperas ke oni severe limigu kritikojn al aktivulojn, kaj ke kiam tamen nepras kritikon, oni unuavice traktu ĝin private kaj pozitive.

Oni memoru ke kritikado ĝenerale malhelpas aktivulojn en ilia peza laboro, kaj ke la energio de kritikado povas esti multe pli utala, povas esti uzata, por subteni diverajn agadojn kaj ideojn. Ni eble duobligus nian forton."

Ĝuu la 94-an Universalan Kongreson, parolu nur esperanton per kiu vi montras ke nia afero, la revo de dr-o Zamenhof, funkcias en realo.

Vivu Esperanto.

En la nomo de Sennacieca Asocio Tutmonda,

Jakvo Schram

Prezidanto de Plenum-Komitato

Published at 09:33 ( 3 comments / 197 visits )
This post is public

July 15, 2009

Bo

Li nomiĝas Bob, plej kara amiko de mi kaj mi volas rakonti ion pri li al vi, nu, nur al tiuj kiuj volas legi evidente.

Antaŭ preskaŭ 30 jaroj Bob eniris rilaton kun Bo, nu, ne estis lia elekto, estis iu kio okazas en vivo.

Bo jam iĝis vidvino havante nur 58 jarojn. La tago ke edzo mortis ŝi fakte finis propran vivon, ne tute sed parto.

Tutan vivon ŝi laboris kune kun edzo. Ili vendis porkaĵon kaj kolbasojn sur lokaj merkatoj. Ne facila laboro ĉar en pluvlando Belgio la vetero ne ĉiam agrablas kiam oni staras en rulvendejo sen hejtado. Hejtilo ne eblis pro la viando, viando morta bezonas freŝecon por ke la koloro ne iĝas tiel ke klientaro ne plu ŝatas nek odoron nek koloron. Edzo de Bo mortis pro kancero. Longan vojon de du jaroj parte en hospitalo parte hejme en lito antaŭ fenestro por ke li povu iom distri sin rigardante al pasantoj. Ŝajne li aŭskultis tutan tagon al muziko, al kantado de dolĉa vortoj pri amo kaj naturo.

Iun tagon li kuŝis morta apud Bo. Morto estas por ĉiam ŝajnas?

Bo multege suferis kaj filo ek de tiam zorgis por ŝi. Bo decidis vojaĝi kaj prenis grupe aviadilon al Baratio. Revenante hejme ŝi diris ke ek de nun ŝi nur vojagas kaj profitas de la vivo.

Ŝi vendis komercon kaj efektive duonan jaron poste ŝi denove vojaĝis, al Hispanio al marbordo kie multaj turistoj sanĝis la etoson kaj lokajn morojn de la indiĝena popolo. Ek de tiam ŝi iris ĉiun jaron denove 3 foje al Hispanio. La letargio de la kutimo kaptis ŝin.

Estis ĉirkaŭ tiu tempo ke oni altrudis ŝin al vivo de Bob. Bo estas bonkoro virino sed ne havis varman koron por Bob. Ŝi toleris lin kiel oni toleras gripon aŭ ulceron. Bob ne vere suferis pri tio kaj ĉiam klopodis esti afabla al Bo.

Ŝi posedis grandan domon kiun ŝi kaj edzo perlaboris dum multaj jaroj sur merkato. Ŝi havis belegan ĝardenon kun multaj floroj diverskoloraj. Tamen, neniam ŝi estis en gardeno, nu jes, foje ŝi prenis seĝon kaj metis sin sur teraso por rigardi al ĝardeno. Plej ŝatata estas ordoni filon, kion li devas fari kaj filo faris, senproteste.

Jaroj pasis kaj Bo pli kaj pli ŝlosis sin for de la mondo. Amikojn ŝi apenaŭ havis plu kaj sola plezuro estis iri al urbo por kapti filmon pri amo kaj bela naturo.

En jaro 2000 Bo havis kverelon kun edzino de filo kaj ek ŝi restis sola en la granda domo kun la bela ĝardeno. Bob pasis de tempo al tempo kaj vidis kiel la ĝardeno sovaĝiĝis. Sed Bob havas du maldekstrajn manojn kiam rilatas pri ĝardenado kaj krome li estas filo de la urbo. Lia ĝardeno estas la parkoj de al urbo en kiu li promenadas por kombi al si la cerbon. Li povis rigardi kiel la ĝardenistoj de la urbo ordigis la florbedojn, miksas la florojn laŭ koloroj kaj odoroj kaj tiam daŭrigas vojon, pensante pri vivo. Pensante pri dolĉaj aferoj kiel amo kaj naturo.

En 2006, kiam Bob partoprenis SAT Kongreson en Beogrado li ricevis retmesaĝon. Ne estis bone kun Bo, ŝi vidis ĉie en apartamento bluan ŝaŭmon kiu ne estas forigebla.

O jes, post kverlo kun edzino de filo, Bo decidis laŭ konsilo de filino translokiĝi al la urbo. Ŝi aĉetis grandan luksan apartamenton kie domgardisto malfermas la pordon kiam iu hazarde forgesis ŝlosilon, aŭ faras riparojn kiam mankis ion al lumo en la koridoro ktp.

Bo sentis sin feliĉa en apartamento kaj Bob pli regule pasis. Ne plu estis sovaĝa ĝardeno kiu bezonas firmajn manojn, sed nur kelkaj florpotoj kun floroj kiuj krom akvumado ne bezonas apartan zorgon.

Bob akvumis, ĉiun semajnon krom en vintro kiam la floroj mortis, kion floroj ofte faras je fino de somero.

Bob ankaŭ foje purigis vitron de la fenestroj kaj butikumis por Bo kiam ŝi suferis malvarmumon aŭ gripon. La rilato kiu donis daŭre senton de devigo pliboniĝis iom, eĉ tiel ke je naskiĝtago de Bob, ŝi donacis lin botelon da Jack Daniels, kaj pli, de tempo li rajtis gustumi ĉokoladbombonon el la skatolo el kie neniu povas preni ion.

Bo vidis bluan ŝaŭmon, la mesaĝo diris kaj ŝi estas en hospitalo. Bob daŭrigis sian laboron dum SAT Kongreso kaj gustumis la sunradiojn kiuj oftas dum tiu kongreso.

Vespere li petis retan informon; kiel fartas Bo? Neniu grava estis respondo. Kuracistoj trovis nenion ne normala en kapo. Eble konekto en cerbo kiu malbone ligis kun alia konekto?

Bob iom tro bruis dum striko en la metio kie li pergajnis sian salajron kaj estas maldungita, por ĉiam. Ĉiam estas longa tempo, ŝajne ke tio daŭras tutan vivon?

Kiam li revenas de parko kie li nun pli ofte iris kaj sentis ke cerbo estas reordigita li kuraĝis fojfoje sonori ĉe pordo de apartamento de Bo por demandi kiel ŝi fartas, ĉu ŝi ne bezonas ion.

Bob ricevis telefonalvokon. Malbona novaĵo, Bo estas en hospitalo. Ŝi falis kaj rompis kokson. Ĉu vi rapide povas iri al hospitalo Bob?

Evidente Bob volis kaj li prenis bicikon kaj vizitis Bo kiu kiel pakaĵeto da mizero kuŝis en lito.

“Kio okazis” demandis Bob. “Mi ne scias” estis respondo. Ŝajnas ke ŝi perdis vojon en la urbo, ne plu sciis kie ŝi estas kaj pro nervozeco mistretis kaj falis de la trotuaro.

La filo de Bo laboras en universitato kaj havas malmulte da libera tempo. La filino de Bo oftege vojaĝas pro laboro do Bob senproteste vizitas Bo ĉiun tagon.

Jam 3 semajnoj li faris kaj kiam li venis en ĉambro de Bo, ŝi diris “kiu vi estas? Mi ne konas vin”.

Denove la konektoj en cerbo ne sukcesis kunigi, fari penson kiu taŭgas.

Ĉiun tagon Bob vidis kiel Bo pli kadukas. Merdo tio estas, ĉar Bo daŭre vivas sola en apartamento kaj Bob dubegis ke ŝi povus reveni al soleco de la bela loĝejo.

Estis Bob kiu veturis ŝin hejme kiam la kuracisto decidis ke Bo resaniĝis.

“Kie ni estas “ demandis Bo. Bob klarigis ke ŝi re estas hejme. Sed Bo ne sciis plu kie estas dormĉambro aŭ loĝejo, necesejo.

Bob sendis mesaĝon al filino kaj filo de Bo kaj esprimis siajn pensojn pri Bo tutsola sur apartamento.

Filino vizitis Bo ankaŭ filo kaj la familio devis kunsidi por diskuti kio eblas, ĉar Bo ja estas tre bonkora virino kaj la plej bona ne sufiĉas por ŝi.

Mi estas malsana diris voĉon de Bo al telefono de Bob. Li prenis biciklon kaj iris al Bo.

Bo ne estis malsana sed malsanega kaj Bob devis helpi ŝin per plej stultaj aferoj.

Filino de Bo liberigis sin de ĉiuj taskoj kaj iris kun Bo al kuracisto.

Bo devis tuj reiri al hospitalo al geriatro. Dum horoj Bob estis en hospitalo kune kun filino de Bo. La konektoj en cerbo ne efektiviĝis. Aŭ jes, de tempo al tempo sed tuj refalas al malkonekto.

Mi vidis Bob, li jus pasis ĉe mia domo. Hoewist (kiel vi fartas) Bob.

Malbonege li respondis. Problemegoj kun Bo. Ŝi plene kadukas nun. Mi ne dormis horon ĉi nokte, sed kiel tigro en kago mi travagadis dum tuta nokto mian domon.

Mi scias ke Bob havas devigan rilaton kun Bo jam preskaŭ 30 jaroj. Mi vidis kiel larmoj malsekiĝis liajn vangojn. Li eĉ ne havis energion viŝi larmojn mi pensas.

Bob foriris direkton al la parko, la malgranda, proksima al mia domo. Mi scias ke li iras kombi la cerbon.

Jam malfruis kaj mi devas labori. Mi funksciigas komputilon kaj prenas iPod por trovi muzikon.

“Is that all there is” kantas Peggy Lee. Mi tuj puŝas iPod kaj elektas alian kanton, iun dolĉan muzikon pri amo aŭ naturo.

Ĉu vere tio estas nia sorto?


Published at 07:25 ( 8 comments / 339 visits )
This post is public

July 7, 2009

La kverko kaj la kano

Sekva etrakonto evidente ne estas originala de mi, sed mi amuziĝis reverki ĝin.

Mi esperas ke ĝi donas kelkajn minutojn da plezuro al vi.

jakvo


read more
Published at 11:48 ( 16 comments / 370 visits )
This post is public

July 6, 2009

La Sankta Virgulino de Antverpeno.

En urbo kie mi vivas troviĝas multegaj bildoj de la sankta virgulino. Kiel antverpenano oni apenaŭ rimarkas tion. Sed en tempo ke mi multe aktivis en neŭtrala EO-asocio, mi pli ol ofte ciceronis esperantistoj tra la urbo.

Grupo da polaj esperantistoj vizitis aŭtobuse Antverpenon. La gvidanto de la grupo estis pastro kaj la tuta grupo sufiĉe pia. Neniu problemo por mi, ĉar Antverpeno ricas pri pluraj preĵejoj eĉ katedralo.

Oftege la polaj “samideanoj” atentigis min pri bildo de sankta virgulino, eĉ tiel ofte ke mi mem miris pri tio stranga antverpena kutimo.

Pasis la someratempo de oftaj vizitoj. Mi ĉiam devis gvidi grupojn tra diamantmuzeo en Antverpeno. Evidenta kaŭzo estis mia longdaŭra sperto pri diamantoj, nu, almenaŭ prilaborado de ĝi. Sed regule okazas ke mi ankaŭ faris la simplajn ciceronadojn tra la urbo kun ĉiamaj atentigoj pri la sanktaj bildoj.

Do kiam la tempo de ciceronado iom lamis mi komencis esplori kial ni havas dekojn da bildoj de la sankta virĝulino.

Mi nun malkaŝas por ke ĉiu scias.

Antverpenanoj estas homoj de la bona vivo. Restauracioj abundegas kaj en alia epoko ni havis ĉe ĉiu stratangulo trinkejon. Mi ne scias ĉu la cifero ne estas troigo, sed ŝajne, ĉiu 10 antverpenanoj havis propran lokan trinkejo.

Evidente la trinkejoj, kiuj suferegis grandan konkurenco, nepre volas montri ekziston de trinkejo por ke klientaro venu ĝuste ĉe tiu specifa trinkeo.

Oni surpendigis lampon, por indiki enirejon.

Tamen la urba registaro ne permesis tion. En tiu tempo oni ne rajtis meti lampon aŭ alian indikilon supre al enirejo de trinkejo, sed jes, kaj per tio oni eĉ povas atingi eternan loĝadon en paradizo post morto, prilumigi bildon de sanktulon.

La protektanto de Antverpeno estas la Sankta Virgulino. Do kion oni povas pli bone elekti ol ĝuste bildon de ŝi.

La trinkestroj do petis kaj ricevis permeson por meti sanktan bildon supre al enirejo de la trinkejo. Tio tuj ekmontras ankaŭ ke la bierejo estas de “bona domo”, fidinda sen putinoj kaj pli da aferoj kiujn la eklezio malŝategas.

La trinkejoj malaperis dum la jaroj, sed multe de tiuj bildoj restis.

Inter ili veraj artaĵoj. Plej bela kaj malnova estas sankta virgulino ĉe enirejo de Kleine Markt (malgranda merkato). Nun iom obskura strateto kiu direktas al malliberejo de Antverpeno.

Mia amiko Wannes Van De Velde (pri kiu mi rakontis antaŭ pluraj monatoj kiam li mortis pro kancero) ĉiam menciis pri ekzisto de la bildo kiam li donis koncerton.

Mi pasas ofte ĉe la malliberejo de Antverpeno kaj Kleine Markt kiu por mi estas la plej rapida vojo al la centro.

Kiam mi pasas mi neniam forgesas diri; dag madam (saluton sinjorino) kial? La diablo scias.

Do se vi iam vizitas Antverpenon, ne pensu ke la urbo estas ekstrem-pia. Ĝi nur havis iam multegajn trinkejojn.

Published at 16:28 ( 11 comments / 198 visits )
This post is public

July 3rd, 2009

Rapida penso



Ĉiam homoj militis, batalis, ekstermis. Homoj mortis tutsola sur sojlo de la domo, sur strate,
Feliĉe, ni nun havas poŝtelefonon kaj ĉiu iĝas registrata.
Kuglo trafas vian koron, sed vi ne plu mortas tutsola. Vi estas registrita de amiko kiu filmas vin.
Morti en soleco apenaŭ plu eblas.


Vortoj lamas, diskutoj mutas. Ni havas filmojn, - nu, kiel fulmotondro ili pasas.

Published at 14:29 ( 3 comments / 162 visits )
This post is public

June 30, 2009

vortoj sur vico, kiel kutime

Tro longe mi ne plu metis kelkajn vortojn sur linio. Tro okupata. Mi ne havas tempon, homoj diras, kvankam ni ĉiuj disponas pri 24 horoj. Nu oni devas diri ion por pravigi ke laboro ne okazis. Ĉu riproĉi! Ne eblas ĉu?



Do kelkaj sentoj, neniam hazardaj

read more
Published at 05:52 ( 1 comment / 159 visits )
This post is public

June 18, 2009

Amo finala

Ŝpareme, etkvante

mi klopodas kompreni viajn pensojn

paŝon post paŝo, malrapide kaj primeditita



mi klopodas senti vin

ne kiel mi volas (ke vi estas)

sed kiel vi estas



Eble mi povas tiam

se mi sufiĉe kleriĝis,

montri finale kiel mi vin amas



Published at 19:44 ( 6 comments / 1092 visits )
This post is public

May 1st, 2009

Kurisu Kei

Kurisu Kei
Kurisu Kei
En 2004 oktobro, mi renkontiĝis kun monumento de Japana Esperantolando, mia kamarado Kurisu Kei.

Mi pasis tutan tagon kun li kaj kiam mi adiaŭis lin vespere mi sciis ke tiu persono restas por ĉiam en mia memoro.

Edukita, elstara, inteligenta kaj iom naiva. Jes li havis iun certan naivecon, feliĉe, ĉar sen tiu naiveco li neniam povis plenumi kion li en vivo faris.

Li havis absolutan kredon en estonto en la junuloj, li vivis kun espero kaj ne estis tiel maljuna ke li diris ke antaŭe en antaŭa tempo, ĉion estis pli bone. Li sciis kaj ankaŭ diris ke neniam la vivo de parto de la homoj estis tiel bona kiel nun kaj per tio li referencis al la riĉaj landoj.



Kun bedaŭro mi legas en komuniko de UEA:Jam ne plu komunisto, li dum la

kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia

lando.

Kurisu Kei kiun mi renkontis, je aĝo de 94 jaroj tiam, estis komunisto, vera komunisto. O jes ne plu membro de asocio de flagoflirtigantoj, sed komunisto en koro, pensoj kaj agadoj. Li forĝetis la doktriniĝon, kiun li ricevis kaj iĝis aŭtenta komunisto. Persono kiu komprenas ke nur pere de komuna batalo ni povas atingi celon deziratan.



Mi memoras kiel ni sidis kune en komforta seĝo li kaj mi unu apud alian. La imperiestro kaj la burlesko. Mirigis min kiom da respekto Kurisu Kei havis por mi. Neniam en vivo mi spertis ke persono de lia kvalitoj montris respekton por la etulo el Flandrio.

Li instruis min ke sen respekto ne eblas konstrui ion ajn, certe ne pacan mondon.



Gazetaro en la mondo ne metas sur unua paĝo; Kurisu Kei mortis. Gazetaro el la mondo jam delonge ne plu aperigas gravan informon.

Kurisu Kei mortis. Mi havas larmojn en okuloj, eble ĉar mi estas emocia idioto aŭ ĉar mi ne scias kiamaniere doni mian plej grandan respekton por Kurisu Kei.

Estas hodiaŭ La Unua de Majo. La tago ke ni rememoras ke ni laboristoj neniam plu devas klini por reĝoj kaj nobelaro. Ni povas teni niajn manojn en poŝo kaj kaskedon sur kapo kiam la „gravuloj” pasas.



Sed nun mi klinas plej profunde, per plej granda respekto, por honorigi mian amikon Kurisu Kei.

Published at 06:55 ( 11 comments / 317 visits )
This post is public

April 24, 2009

Venu al Milano

Skala, Duomo, galerio Vittorio Emanuele, piazza-j, basilikoj, palazzo-j,

diversaj artoj, suno, kantoj, etoso neforgesebla,



Ĉion ĉi vi trovas en belega urbo kiu en 222 jaroj antaŭ Kristo nomiĝis Mediolanum.

Jes mi parolas pri Milano.

La belega urbo en la nordo de Italio. centro de modo kaj beleco.


Kiu ne revas viziti ĉi tiun belegan urbon, kiu ne volas trinki plej bongustan kapuĉinon sur suna plaĉo en urbo kiu ŝaŭmas kaj vivas. La dolĉa fari nenion. En najbareco la Lago Bela (Isola Bella).

Kiu ne volas viziti ĉi tiun urbon en etoso de amikeco, en etoso de Esperanto. Plenan semajnon inter la 18-a kaj 25-a de julio kiam vi povas promenadi tra stratoj kun nomoj kiuj sonas kiel sonorilo. Manĝi kun viaj amikoj el esperantio en unu el la famkonataj „Tratoria” picon aŭ spageton.

Estas pli, multe pli en Milano kaj mi aliĝis por gustumi tion. Mi volas revidi novajn kaj malnovajn amikojn, partopreni diskutojn kaj prelegojn kaj viziti monumentojn kaj artaĵojn dum turismaj promenadoj kaj ekskursoj.


Mi partoprenos SAT kongreson, ĉar mi volas partopreni kongreson kie mi konas aliajn homojn, kie mi sentas min tuj hejme inter amikoj, kie mi ne perdiĝas inter miloj da homoj, sidi en salonoj tro malgrandaj aŭ devi estis ekstere pro manko da loko kaj tiel maltrafas interesan eventon.


La prezoj estas modestaj konsderante ke vi estas en monda urbo kun historio riĉega.

Kial vi ne venos. Ĝuu la etoson de kongreo kie krokodilado ne okazas, kie la nivelo de Esperanto estas alta, kie vi povas lerni kio estas SAT kaj ĝia laboro.

Mi invitas vin ĉiuj aliĝi al mirinda kongreso.

Plian informon kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie < http://www.arciesperanto.it/html/lang/eo/sat-2009/ekskursoj/>.

Venu, ĝuu. Mi atendas vin

kore jakvo Schram, prezidanto Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda


Published at 15:30 ( 7 comments / 338 visits )
This post is public

April 24, 2009

La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !

Jen kara leganto, por malstreĉigi de troa labora, mi denove verkis etrakonton.

NUN!!!! la rakonto kun subtena bildo de mirinda desegnisto Serge Sire

Eble kelkaj el vi pensas, legante la etrakonton, al iu asocio konata. Hontu kara leganto.

La asocioj, la lingvo, la personoj pri kiu mi rakontas troviĝas nur en via fantazio aŭ/kaj en la mia.

Do ĉiu eventuala ligo kun ekzistantaj asocioj kaj personoj estas vere tute hazarda kaj ekster mia volo.

Mi esperas ke la rakonteto plaĉas kaj volonte ricevas vian opinion aŭ kritikon.

La vivo belas

Via jakvo "kondamnita kaj ekzekututa" de la civito

read more
Published at 15:24 ( 21 comments / 1010 visits )
This post is public

April 18, 2009

prelegeto dum SAT-Amikara Kongreso

Karaj amikoj,


Ek de la jaro 2000, kiam mi iĝis sekretario de Ĝenerala Konsilantaro de SAT kaj poste Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT, mi decidis alterne partopreni al SATEB- kongreso tiam okazinte en Barlastono kaj SAT-Amikara kongreso en iu loko en Francio. Volonte, mi partoprenos iam kongreson de Sveda LEA-o, sed ĝis nun ne sukcesis.

Mi volas partopreni ĉi tiujn kongresojn ĉar mi komprenas la gravecon de ili en rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Sed ankaŭ, ĉar mi ĉiam ĝuas la amikecon de SAT-Amikaraj kongresoj.


En 1958, mi vizitis kiel juna knabo de 12 jaraĝo, por la unua fojo, Francion. La lando kie, laŭ la Flandroj, loĝas la dioj. Ĉu vere? Nun, pli ol 50 jarojn poste, Francio estas por mi lando kiu ne nur estas mirinde bela kaj varia laŭ naturo kaj regionoj, sed ankaŭ la lando de SATanoj.

Jes, la plej multaj membroj de SAT loĝas en Francio, mi dankas vin karaj kamaradoj, por via fideleco kaj sindono al la asocio kiu plene estas en mia koro.


Mi venas ĉi tie evidente unue, por partopreni la kongreson, la diskutojn, sed ankaŭ por aŭskulti al vi kion SAT povas fari por ke en ĉiuj landoj de la mondo, homoj, laboristoj, komprenu la utilecon de SAT. Por ke ankaŭ en aliaj landoj SAT povu havi same multnombrajn membrojn kiel en Francio.


Jam kelkaj monatoj, kiam mi klopodas ne endormiĝi antaŭ ekrano de mia stultskatolo, mi devas vidi kaj aŭdi de specialistoj, ke nun en la mondo okazas plej granda monda financa krizo.

Ni devas aŭskulti al specialistoj pri mono kaj bankoj, dum ili staras sur la ŝtuparo kiu estas enirejo de ilia kastelo aŭ domego, kiel malbona la financa situacio nun estas. Dankon sinjoroj, sed ni la laboristoj el tuta mondo jam scias ek de naskiĝo, ke estas financa krizo.

Ĉu ne estas, tiel ke laboristoj devas batali tutan vivon por ke oni havu decan salajron, pli malpli komfortan domon, ĉiun tagon buterpanon kun aldono?

Kaj nun, karaj amikoj, mi parolas pri laboristoj kiuj loĝas en tiel nomataj riĉaj landoj, en landoj de bonfaro, kiel Francio, kaj Belgio kie mi loĝas. Milionoj da homoj tamen daŭre vivas mizere, ne havas ion por manĝi ĉiun tagon, apenaŭ havas ŝirmilon kiu protektas ilin kontraŭ naturelementoj. Monda mizero, monda financa krizo estas grava parto de ilia vivo. Plejmulto ne povas iĝi pli malriĉa ol kiel estas nun, malgraŭ monda financa krizo. Pli ol 25% (dudekkvin) de la monda loĝantaro devas vivi per malpli ol unu dolaro tage. Kaj imagu; tio estas nur la ciferoj de Monda Banko. Mi ne volas paroli, ke en Afriko 1 persono el 2 devas vivteni sin per 1 dolaro tage.


La plej malluma nubo havas oran randon, oni diras. Kiam mi pripensas, la ora rando de la nuna financa diluvo estas, ke ni, la homoj el riĉaj landoj, denove devas pensi, denove devas singarde elspezi la monon kiun ni havas. Eble, ĉi tiu situacio proksimigas nin al tiuj, kiuj malhavas, la malriĉuloj, la senhejmuloj, la tiel nomataj plebanoj.


Post falo de la Berlina muro, socialistoj kaj komunistoj reteriĝis en angulo. Devis aŭdi ĉiun tagon ke la laborista paradizo ne eblas, neniam ekzistis. Skribis Francis Fukuyama en dikaj libroj, al li kutimaj, ke kapitalismo estas la nura kaj plej bona sistemo.

Nun, 20 jarojn post falo de la sistemo en orienta Eŭropo, ni konfrontiĝas kun nova vero. La mirinda sistemo, pri kiu fanfaronis la riĉuloj el tuta mondo, ne funkcias, krome se oni kreas ĉiujn 20 jarojn financan krizon, aŭ olean krizon kiu devas repuŝi la laboristaron en angulon. Silentu aŭ perdu laboron.


Kiel longe ni silentas plu. Kiom da financaj krizoj oni devas krei kun celo bridi nin antaŭ ol ni rektigas la dorson kaj diras „sufiĉe nun”?


Lingvaj asocioj por laboristoj, kiel SAT-amikaro kaj peresperanta asocio kiel SAT, devas nun agadi, preni kontaktojn kun kolegoj dise en la mondo. Estas tempo ke ni kreas veran solidarecon. Ne la solidareco de la regionoj aŭ landoj, sed solidareco tutmonda. Ne la solidareco kiu protektas nur propran regionon, sed solidareco tutmonda.


Kiam ni laboristoj denove kuraĝas nomi nin laboristoj kaj ne uzas la sensignifajn titolojn kiujn la estroj donas al ni, ni eble jam faris paŝon antaŭen. Ni fieru pri kiuj ni estas, laboristoj!

Ne sufiĉas ke ni bonfartas, havas decan vivon. Ĉiuj, vere ĉiuj homoj en la mondo, devas havi liberecon pensi, agadi, entrepreni.

Ĉiuj homoj en la mondo devas havi eblon esti propra mastro de sia vivo kaj penso.

La lingvo Esperanto estas plej utila maniero por korespondi mondvaste, por interŝanĝi ideojn, por kleriĝi.

Do ni uzu tiun lingvon kiel eble plej multe. Ne krokodilu, parolu Esperanton, por ke vi povu esti kunbatalanto en nia laborista revo.

Mondo sen ekspluatado, mondo sen subpremo, mondo honesta.

Havu agrablan, fruktodonan kaj klerigan kongreson, kaj parolu Esperanton.



Jakvo Schram

Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT

Published at 11:33 ( 4 comments / 241 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 next →

( 82 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jakvo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...