En tramo mi staris antaŭ fenestreto malferma. La griza harharo moviĝis laŭ propra prefero kaj pro kulpo de vento. Ĝi iom tro libera hirtiĝis sur mia kapo kaj mi iom volis bridi ĝin. Levis la manon kaj vere pro hazardo tuŝis la mamon de najbarino kunvojaĝanto.
Kolere ŝi protestis kaj bruis tro laŭte ke mi profitis de tramo plenplena por palpeti la mamoj al ŝi tiel kara. Tion mi almenaŭ komprenis.
Pardonu mi diris sed estis pro hazardo kaj harharo kiu sovaĝiĝis momenteton.
Virino tro laŭte diris ke mi intese tuŝis la mamon, sed mi klopodis malreviĝi sin kaj rediris ke estis vere pro hazardo. Hazardo ŝi diris eble el iu virina logiko kiun mi ne komprenis, ne ekzistas hazardo.
Tamen vere estis kiel mi diris ĉar, unue mi ne faras tiujn aferojn, panjo jam dum mia junaĝo diris al mi, ke tio ne eblas. Kaj plie edzino certe malpermesus.
Mi klopodis rapide pensi sed la bruo de la kvazaŭa patrona virino malebliĝis tion per la bruo kiun ŝi faris. La virinaco kiu staris apud ŝi blekis, mi vidis li faris intence. Ĉu ne Paŭlino ŝi eldonis por ke ĉiuj tuj komprenis ke tion, kion mi faris minimume devas esti punata per fajropeletono postan tagmeze je la 6-a ĉe sunsupreniro
Viro kiu staris 1 metron for okulumis al mi kvazaŭ mi seksatencis la virinon. Eble li iom bedaŭris ke li ne povis palpeti mamon de la virino.
Estis hazarde mi diris. Vidu, mi diris, al mia harharo kaj komprenu ke de tempo mi devas meti ĝin iom deca.
Kion vi scias pri deco respondis la virino kun la mamo tuŝita. Pensmaŝino en kapo daŭre ne kontentige funkciis, kaj mi decidis silenti.
Vi eĉ ne ruĝiĝas diris la blekantino kaj diable ŝi pravis. Kial mi devas ruĝiĝi por io kion mi ne faris.
Tiam mi vidis, ĉu ankaŭ hazarde Gaston. Gaston ankaŭ laboras en kultura centro kaj estas gejo. Nu eble vi demandas vin ĉu gravas la seksa prefero de Gaston.
Ne, ne pli grava ol la sekso de anĝeloj, tamen nun kaj vere tio estis hazardo iom grava.
Li alprokismiĝis al mi kaj demandis kio okazis. Tuj la virino kun tuŝita mamo komencas klarigi kiel mi seksatencis ŝin.
Gaston kisi min kaj simple demandis; ĉu mi ne plu povas fidi vin kara amo mia. Ĉu vi ŝanĝis seksan preferon? Mi rekisi Gaston, jes sur la vango, kaj diris ke estis pro hazardo.
La virinoj ambaŭ nun rigardis min kaj laŭte diris; ankaŭ tio, jen aca samseksemulo. Prefere vi iru al hartondiston antaŭa ĝeni aliajn homojn.
Mi sentis ke la harharo denove bezonis kareson por esti remetita sur kapo kaj ne stari kiel kajto en la vento. Hazarde ni atingis la haltejon kiun ni bezonis kaj forlasis la tramon.
Lastan kion mi aŭdis estis la virino kun la mamo kiu laŭte diris; malpura gejo al infero kun vi.
Danke mi manpremis Gaston, kiu estas ĉu hazarde gejo kiu savis min el embarasa situacio pri kiu kulpis nur la hazardo.
Send a message
Search for members
Anna Karlik says:
:-))
Jakvopro says:
Amike jakvo
Anna Karlik replies:
Mi tute ne volis kritiki vin, eĉ!
Ja via rakonto estas bona, kaj amuza ankaŭ por mi!
Mi reagis ĉi tiel, ĉar vi iutage skribis al mi tion, ke vi hazarde trovis mian paĝon.
Mi ne volis nervozigi vin per mia tiu opinio, ke vere ekzistas hazardoj, sed tiuj hazardoj ne hazarde okazas laŭ mi.
Mi volas esprimi: Eble estis la celo de tiu hazardo en via rakonto por instrui la virinon, kaj la okazo estis la "ilo"aŭ la maniero.
Eble mi ne pravas, kaj tiu mia kredo pri hazardoj estas nur stultaĵo, sed ĉu vi provas almenaŭ kompreni min?
Amike:Anna
Anna Karlik edited this comment 15 months ago.
Jakvopro replies:
Bedaŭrinde vi ne konas min, ĉar alie vi scius ke mi ne tro pezas pri la afero.
Por mi via diro ke hazardo ne ekzistis estis amuza kaj mi klopodis laŭ amuza maniero reagi. Mi fakte skribis la etrakonton rekte al vi, kun espero ke plaĉas al vi.
Nu por mi la rakonto estas iom sub kutima nivelo, sed tamen sufiĉe por ke mi aperigu ĝin.
Ŝajne vi estas komencanto? Nu la nova generacio de esperantistoj prenas la lingvon ege serioze.
Mi volas gratuli vin por la belegaj poemoj kiujn vi prezentas. Bonvolu daŭrigu tiel
Anna Karlik replies:
Mi pensis, legante vian verkon, ke vi uzas vian artistan liberecon.
Mi ekvidis la aludon en la titolo.
Vi estis sukcesa, ja post ĝia apero mi tuj legis ĝin! :-)
Pierre Levy says:
Jakvopro replies:
Fine iu kiu komprenas mian diron ke klasbatalo ne ekzistas. Mi neniam povis esprimiĝi laŭ maniero ke ĉiuj komprenas. Evidente la batalo mi mem partoprenis kaj partoprenas daŭre. Sed Klasbatalo ne povas iĝi dogmo aŭ flago inter kiu homoj sin kaŝas por pravigi ĉion.
Mielo says:
Roland Platteau says: