Jakvo's articles

  • Du folioj

    - 27 Mar 2009 - 2 comments
    Du folioj postkuras unu alian ĉirkaŭ trunko de patroarbo ili gajas, kaj krias la postkuranto "Atendu por ke mi kisu vin." Pluvo falas kaj interrompas la ludon de amindumantaj folioj. Ripoza tempo ĝis suno redonas al ili liberecon

  • Klopodo al poemo

    - 07 Mar 2009
    Eĉ se vivon vi ne komprenas, daŭrigu serĉadon serĉado pri kio aliaj donis al ni pri arto, scienco, eĉ relegio. Kiel agrable estas kunmetadi puzlon, kiu jam pretas antaŭ niaj okuloj. Ne gravas kiel freneza vi estas, se vi sukcesas ĝoji pri ĝi Ĉio estas kiel ĝi estas do prefere serĉu pozitivecon en vivo. Ĉu vi havas demandon. Ne serĉu respondon sed trovu de kie demando venas.

  • nur vortoj

    - 24 Feb 2009 - 1 comment
    De tempo venas vortoj en kapo. Ĉu valoraj aŭ nur vortoj? Eble IP estas loko kie oni povas doni la vortojn al leganto, por ke li donu plej akran opinion, aŭ indiferenton. Por mi estas nur penso rapida, kiu flugas kiel mevo portata de vento kaj malaperinta al horizono. De tempo oni devas viŝi memoron tranci parteton el karno el koro kaj elekti vojon liberan sen deklivo, sen hororo. Sed vojon rektan, agrablan plen de espero vojo al celo kun neniu doloro Mi faris mi tranĉis e…

  • La malrapidantoj

    - 07 Jan 2009 - 2 comments
    Ie, sed ne demandu al mi kie, troviĝis planedo tute blu-verda. Laŭ mi aŭdis plej agrabla loko por loĝi, kondiĉe ke vi apartenis al la posedantoj. La posedantoj estis plej malgranda grupo sur planedo, sed tamen kaj strange ili posedis ĉion. La posedantoj oni nomis la dekstraj manuloj, ĉar por ĉion kion ili faris ili uzis la dekstran manon. Plej granda grupo estas la malposedantoj aŭ kiel oni nomis ilin la maldekstraj manuloj, ĉar por ĉion kion ili faris,ili uzis la maldekstran manon. Kelka…

  • Al vi ĉiuj

    - 29 Dec 2008 - 1 comment
    Al vi ĉiuj karaj anoj de Ipernity, sanon, feliĉon, prosperon en jaro 2009 . Ĝuu la vivon, ĝuu la jaron. Ne forgesu tiujn, kiuj malhavas, estu solidara. Kison jakvo

  • Stultuloj

    - 14 Nov 2008
    Estas nekompreneble, kiel stulte homoj povas esti, kiuj ne komprenas, ke, kiam ili fosas profundan puton por mi, ili kreas monton da sablo je kiu mi povas kaŝi min.

  • Mijn Vriend is dood! (mia amiko mortis)

    - 14 Nov 2008 - 3 comments
    Pardonu amikoj. teksto en mia lingvo la antverpeno. Kara amiko mia mortis. Mi sentas nur ĉagrenon. Permesu do ke mi laŭdas lin per mallonga teksto en la Antverpena dialekto (traduko sube): Elke woensdag en donderdag wachtte ik tot Wim terug binne zou stappe voor zen 'rouie wain of ne porto'. Het mag niet zain. Ik mis al te lang ons discutie's over 'da krapul van 't blok en aander de dekkkers', wor da gaai als humanist nen aardsgrondige hekel on had. 'k Zal ze misse ho…

  • Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ?

    - 31 Oct 2008 - 1 comment
    Sekva teksto jam aperis paperforme en L.L. revuo de SAT. Mi sendis ĝin pro interide-ŝanĝojn al mia amikino Cindy McKee kaj ŝi reagis per freŝdata raporto de Jean Bosco Malando. www.ipernity.com/blog/jbmalanda/103643 Mi esperas ke Jean Bosco legas mian tekston kaj ke li komprenu ke ne ĉiuj belgoj samopinias kun Louis Michel. Estas trista kaj bedaŭrinde ke tekstoj pri aĉaj aferoj restas aktuala dum la tuta historio de la popolo. Ni ne progresas. Nur elspezo al milito kaj malbone plialtiĝas kaj por sociala sekureco, helpo al malhavuloj, mankas mono. La salajro de la generalo tamen estas garantiita kaj li neniam devas almozpeti sur strate por aĉeti novan armilon per kiu en kelkaj sekundoj la vivo de homoj, civitoj estas detruita.

  • Zinia

    - 27 Oct 2008 - 1 comment
    Iun tagon Jo diris al mi ke li trovis novan amatinon. Neniu speciala do, certe ne afero pri kiu mi longe volis paroli. Jo ofte enamiĝis. Semajno poste kiam estis diboĉa vespero mi sidis ĉe bufedo en kutima trinkejo kaj la estro demandis min kiel mi fartis. Mi estas laca, estis kutima respondo la vendredo post laborhoroj. Virino apud mi respondis: ni ĉiam estas laca! Mi rigardis al ŝi, iom ne tro juna virino, ne vere malbela sed malagrabla laŭ aspekto. Kion vi diris mi…

  • La frotbriligita proleto

    - 24 Oct 2008 - 7 comments
    Mi estas simpla laboristo, jes mi estas. Dum 42 jaroj mi ŝ lifis diamantojn. Pardonu mi devas korekti, mi prilaboris diamantojn. Kiel knabo 14- jara ĝ a mi iris al fabriko kie mi lernis la metion. Post unu jaro mi sciis ke mi plene sati ĝ is de diamantoj kaj la mondo de diamantoj. Ne, tiam mi ne jam konsciis ke por trovi diamantojn oni amase detruas patrinan teron. Ke homoj preska ŭ sklave devas labori por trovi la "valorajn ŝ tonetojn". Beda ŭ rinde por mi, kiam mi hejme diris ke fa…

  • Kiel malsekura estas Ipernity?

    - 22 Oct 2008 - 1 comment
    Karaj amikoj, post ege kontentiga reago de la Ipernity skipo mi decidis fermi la diskuton pri la temo. Al ĉiuj, kiuj donis sian opinian mi sendas mian dankon. Lasu nin daŭrigu en amikeco kaj kamaredeco kaj precipe kun respekto por la privata vivo de aliaj anoj de Ipernity. Memoru ke kotĵetado havas realan rezulton ke ĉiam iom da koto restas sur blazono de ĵetanto kaj bedaŭrinde ankaŭ ĉe flanko de kiu estis atakita. Ĉu vere iu inter ni bezonas tion. Ke li aŭ ŝi forlasu Es…

  • Kiel malsekura estas Ipernity?

    - 20 Oct 2008 - 11 comments
    Jam iom da tempo kelkaj homoj el Ipernity estas atakita de ĉiam la sama persono. Unu persono eĉ estas severe minacata per morto nur pro fakto ke ŝi loĝas en Usono kaj estas amikino de mi. Aliaj pro fakto ke mi lasas afablajn komentojn ĉe fotoj ktp. Nun tiu sama persono metas foton de mi sur sia blogo kun indiko ke mi estas drinkemulo. La foto estis farita dum Esperanto Kongreso de asocio en kiu mi plenumas kelkajn taskojn kun celo helpi la asocion. Do ne nur rilatas pri mi sed ank…

  • kial ne foje en la angla?

    - 18 Oct 2008 - 1 comment
    There's no need to hang out in the dark shadows today; walk on the sunny side of the street and let your positive thoughts set the tone for the days ahead.

  • Pri Jo… kaj Martine

    - 06 Oct 2008 - 1 comment
    Kutimaj legantoj jam legis pri Jo kiu iris al Provence por bredi ŝafojn kun amikino Martine ĉu ne? Nu, ili revenis el Francio kiel amatoj. Bone kompreni tion mi ne povis, vidu Jo havis sian specifan karakteron, ne ĉiam facilan kaj Martine, nu ja, laŭ mi mankis eta ŝraŭbo en la kapo ĉe ŝi. Ne gravas, ili decidis kune vivi kaj mi kiel pastro benis ilian amon por eterne kiel ilipromesis unu la alian. La rilato ŝajnas al mi estis bone, almenaŭ tion mi pensis kiam mi vespere kusante en…

  • Furorlisto

    - 06 Oct 2008 - 4 comments
    Aj, jes mi malkovris ion novan en IP. Listo de furoro, imagu. Laŭ kelkaj verkantoj necesas esti en forurlisto de IP por tiel estu taksata bona aŭ malbona. Montriĝas ke mi estas iom tro naiva por kompreni tion. Imagu ke oni verkas, etrakonton, poemon kun malantaŭe en kapo, mi devas esti en furorlisto, Mi klopodis imagi min, sidante antaŭ mia Mac - jen grava por mi , mi ne havas komputilon, mi tajpas miajn vortojn uzante Mac, laŭ mi belega maŝino, tute blanka kiel papero kiun mi…

  • Diana

    - 15 Sep 2008 - 1 comment
    Mi dubas nun, sed ĉu mi jam rakontis pri Diana? Ne tiu diino de la ĉasado, sed pri Diano, amikino de Jo? Siatempe, Jo kaj mi decidis aliĝi al fitnes centro, ŝportklubo kiel Olga nomas ĝin. Ni iris al klubo kaj paĝis plenan jaron kotizon. Fakte estis bona decido ĉar dum jaro ni ne devis okupiĝi pri pagi stultan kotizon al iu fitnes. Fitnes havis bonegan trinkejon ĉar ĝi lokiĝis en hotelo 5 stela. Nun oni nomas tion "Spa" sed tiam oni simple parolis pri fitnes, nu ne gravas.…

  • Hakuna Matata (ne faru al vi zorgojn, estu feliĉa)

    - 14 Sep 2008 - 5 comments
    Ĉiuj diras ke mi estas bonkora knabo, krom kelkaj kiuj ne aŭskultas al miaj silentoj, kiuj plej gravas. Multe pli ol miaj vortoj. Tamen mi ankaŭ havas iom (eta) malpli belan flankon. Estas unu besto en naturo kiun mi povas ekstermi, jes vere. Nu mi vidas ke vizaĝo de kelkaj amikoj havas mienon malaprobon. Tamen pardonu kaj permesu amikoj miaj se mi povus malaperigi el la mondo ranojn, mi farus. Jam fakto ke ili neniam malkaŝe montras sin ĝenas al mi, ke ili ĉiam duonkovri…

  • La ŝafbredantoj

    - 13 Sep 2008 - 1 comment
    Fakte mi ne havas tempon por verki ĉar mi promesis fari kelkajn aferojn por mia asocio, sennacieca tutmonda. Sed tamen mi rapide volas rakonti pri amuza tempo kun Jo, mia amiko kiu, kiel vi jam scias, mortis pro spleno. Jo ne ĉiam havis nubeton en brusto, fakte tutan vivon li estis "bon vivant" (ulo kiu ĝuas la vivon). Ni vivis tiam en sama apartementdomo. Li sur unua etaĝo, mi sur dua kaj Martine komuna amikino al kiu iomete mankas klapo en la kapo sur la tria etaĝo…

170 articles in total