Jakvo's articles

  • sento

    - 25 Apr 2008 - 2 comments
      Komencis lante pigre, hezite EK tambure Brutale eĉ. Refreŝige, resanige? Plantoj jam longe sopiris Ankaŭ bestoj kaj Tiu stranga speco Homoj! Suno rebatalis venkis Kaj sekigis Pluvon freŝan.

  • Unua de Majo

    - 14 Apr 2008 - 2 comments
    Preskaŭ majas. Monato dum kie ni festas la bataltagon de la laboristaro, de la dungitoj, de laborprenantoj. Por mi la plej grava verkanto de la antaŭa jarcento ne estis la jus mortinta Hugo Claus, kiu jes havis siajn meritojn, grandajn meritojn. Sed Louis Paul Boon estis multe pli konscia homo, dolĉa anarkiisto kiel li preferis nomi sin kaj precipe talentplena verkanto. Per siaj ĉiam perfekte verkitaj tekstoj li klopodis piedbati homojn konscienco. Sed kiamaniere piedbati konsciencon al homoj kiuj ne konas la riceĉon de legi? Nek diojn, nek mastrojn mi admiras aŭ obeas, sed admiron plej grandan mi havis por Louis Paul Boon. Pri talento kiun li havis oni nur povas revi.Atingi la proletaron, la simplajn laboristojn per vortoj sur linio kaj eble, espereble piedbati ilin konscio. Sekva poemo de li estas mia plej ŝatata. Mi scias kiam mi legis ĝin ke ankaŭ mia vivo de simpla laboristo utilis, havis iun etan valoron. Ĝuu la poemon kaj donu viajn kritikojn aŭ rimarkojn bonvolu.

  • Maldekstra naciismo

    - 13 Apr 2008
      Ĉirkaŭ 1900, maldekstruloj diskutadis pri “naciaj aferoj”. Kion maldekstro devas fari pri rapide kreskanta naciismo? Ĉu forte mobiliza ideologio estus minaco al socialismo aŭ ĉu nacia ideo donus eblon plifortigi potenco-bazon de maldekstra ideologio? Unu jarcenton poste diskuto estas daŭre aktuala, abundas konfliktoj en kiu maldekstro prenas vidpunkton, sed pri kiu mi havas miajn dubojn ĉu ili apartenas al “batalo“ de anarĥiistaro. ĉu ni subtenas batalon de eŭska liberiga naciismo aŭ kurda PK…

  • Infero

    - 13 Apr 2008 - 1 comment
    Tekston mi verkis antaŭ kelkaj jaroj kiam en Belgio kaj precipe Flandrio ekstremdekstre signifplene kreskis kaj kun decidis pri la politiko en Belgio. Rasismo estas al mi fremda kaj mi ne komprenas homojn kiuj pritraktas tutan homgrupon por iu ajn kialo malsama ol "propra homgrupo". Neniu de ni elektas libervole la naskiĝlokon, la koloron, la devenon. Ekzistas en al mondo du specoj da homoj, bonaj kaj malbonaj. Feliĉe la kvanto de malbonuloj estas tre limigitaj, sed ili bedaŭrinde tre influas la politikan pejzaĵon. En mia plej ŝatata asocio SAT mi klopodas batali kontraŭ malĝusto kiu rasismo estas, kiu subpremo estas, kiu malhumiligo estas. Se vi komprenas sekvan tekston, eble via loko ankaŭ estas en SAT. Ne hezito, plifortigu nian asocion.  

  • Dialogo kun amo

    - 01 Mar 2008 - 1 comment
    Kun palpetanta okulo mi aŭskultas al via racio kaj legas  la arton de aferoj kiuj estas  kiel ĝi estas.   La kardinala patrono kiu ligas nin estas paroli, kiu montras nian vidon alekstere kaj niajn fermitajn pensojn kaŝas.   Kun unu okulo celdirektita alinterne vi donas al mi manon: viaj koloroj pentras al mi malferman  poemon

  • Konscienco

    - 01 Mar 2008 - 1 comment
      Li kudris sian kompason en propra spirito, rifuzas iun novan direkton eksciiĝante ke piramido metita sur pinkton ĉiam serĉas la bazon.   Multe pli poste li haltas hezite ĉe mia poemo "mortanta lumo" kiu ekliberigas lin ĉe proksimiĝo de fino de mallarĝa vojeto kiu direktiĝas al malvarmo.   malinklina al la sukceso kiuj aliaj kun samaj simboloj  akiras, poste kun profunda komprenpovo ke scio ne konsistigas la tutan homon  

  • Belgio -Fabrique National!

    - 26 Feb 2008 - 2 comments
    Iom lante mi rigardis al la monda mizero, kiu filme aperis dum la ĵurnalo de la 8a vespero sur la ekrano de mia televidilo. Krom la kutimaj aferoj: Palestinano, kiu sinmortigis en amaso per eksplodo, la intertempe konata ŝtatterorismo de Israelio, malsato en Afriko, subpremo en Sud Amerikaj landoj, korupto en Usonaj firmaoj… neniu grava okazis en nia mondo. Fragmenteto antaŭ la vespera bondeziro de la ĵurnalisto: li rapide enŝovis mesaĝon, kiu vekis mian intereson. Dum la tuta mondo parolas pri…

  • Ŝpareme

    - 17 Feb 2008 - 2 comments
    ŝpareme naskas vian korpon pensoj, preskaŭ ĝis arto leviĝintaj super hommezuro La tempo de miaj pensoj kiujn vi iam povis legi   pasis eterne, mi komprenas la funkciadon de viaj partetoj ne plu, eĉ demandoj viaj fremdas . Esperi mi restas, ke profunde ene de mi la atomoj daŭrigas dancadon sen vi. mi restas pli proksima, sed tenas distancon   kaj amas …nur vin

  • Jes mi vidis vin

    - 17 Feb 2008 - 2 comments
    Jes mi vidis vin, mansvingis eĉ, memoru kiam vi preterpasis min, iom neatendite, eble?   Mi pensis vin, sed vi ne aŭdis, mi nun scias.   Kaj vi eniris mian animon, brutale, neatendite, neniu kiu rimarkis, mi konstatis ek.   Senteblis, ne doloris jam, ĝis tio momento.   Momento ĉielo, mallonge amo. Jes mi sciis, kiel vi min manipulis, impertinenta, aŭ ne?   Ĝis amo mortos, fino ne akceptebla, por ĉiam.

  • Amo

    - 17 Feb 2008 - 3 comments
    Timo freneziga trafas la koron, mi mortas iomete kaj jen… sono, signalo, vi estas online. Kia frenezeco mi pensas kaj ridas pri mi mem. Ĝis sekva ektimo perdi vin, mi denove deglitas, pardonu min

  • Mitoj kaj realoj "Pri diamanto kaj amaskomunikoj"

    - 17 Feb 2008
     Ek de mia 14-a jaraĝo mi laboras. Dum 42 jaroj mi laboris kiel diamantprilaboristo. Fine ne plu volis aparteni al la krimuloj kiuj ekspluatadas homojn.  Legu al rakonton (certe tro longa por plejmulto de legantoj, sed ne estas mia problemo) kaj kreŭ al v,i espereble, alian bildon pri diamantoj.

  • Ne petu al mi

    - 27 Jan 2008 - 1 comment
    Ne petu al  mi verki pri morto. Verkisto bedaŭrinde mi entute ne estas! Mi ja eble povas rakonti al vi pri la sentoj, kiam mia patro rifuzis morti. Tro fortan koron li havis, eĉ post kiam la kancero jam delonge gajnis la batalon. Mi memoras, ke mi petis al la kuracisto helpu lin, sed la ŝtato tion malebligis. La iama forta viro nun kiel infano kuŝis en lito. Ĉu mi rakontis jam pri mia patrino, kiu ĉiun tagon sidis apud la lito de la amata edzo? Kiel ŝi mortetis pro ĉiu korbato kiu direktis mian…

  • Ni surmetu propran ĉenaron!

    - 21 Jan 2008 - 2 comments
      Belgio estas unu el tiuj landoj, kie oni devas baloti por ne ricevi altegan monpunon de la ŝtataj instancoj.

  • Senlaboreco kaj malriĉeco

    - 20 Jan 2008
    Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kion oni devas elimini !

  • Mi amas “France Telecom”!

    - 11 Jan 2008 - 3 comments
     Antaŭ kelkaj jaroj mi ne jam posedis porteblan telefonon. En tiu tempo mi skribis sekvan rakonteton.

  • Venis la cirko per la reto!

    - 10 Jan 2008
     Kiu ne revis pri fameco kiam li, kiel infano vizitis cirkon. Sed ĉu la cirko el nia juneco daŭre ekzistas. Etrakonto helpas vin rememori (kaj forgesi?)

  • Timu uzantoj de nukleaj armiloj!

    - 02 Jan 2008 - 2 comments
    Preskaŭ USONO havos novan prezidanton. Espereble ne plu estas iu Georges Bush!

  • Ĉu lingvoj estas faktoroj por paco aŭ por disigoj ?

    - 02 Jan 2008 - 1 comment
     Sekva teksto estas prelego kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj en Parizo. Dum Monda Socia Forumo, se mi bone memoras

170 articles in total