Jakvo Published on January 2nd, 2008
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Ni surmetu propran ĉenaron!
Posted on January 21, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Senlaboreco kaj malriĉeco
Posted on January 20, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Mi amas “France Telecom”!
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 3 months ago)
Venis la cirko per la reto!
Posted on January 10, 2008
Timu uzantoj de nukleaj armiloj!
3 comments (latest 10 months ago)
Ĉu lingvoj estas faktoroj por paco aŭ por disigoj ?
Posted on January 2nd, 2008
2 comments (latest 10 months ago)
La knabo kiu retis ĝis koncizeco
Posted on December 31, 2007
2 comments (latest 11 months ago)
Roeltje. Mia kara Holandano.
Posted on December 29, 2007
Ne pri klasbatalo
Posted on December 29, 2007
2 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 469 visits

Timu uzantoj de nukleaj armiloj!

Wednesday January 2nd, 2008 at 06:28PM

Preskaŭ USONO havos novan prezidanton. Espereble ne plu estas iu Georges Bush!

 G.W. Bush havas rektan rilaton kun iu dio de la milito, kiun li ĉiam alvokas post ĉiu parolo antaŭ publiko kaj la loka televido. Ni iam revenos en la historion por esploro kiel pacema la lando de G.W. Bush estas. Nun ni restu ĉe simple faktoj.

 

Kial en malferma frazo mi bedaŭrinde tuj devas referenci al Hiroshima kaj Nagasaki? La kvanto da mortintoj daŭre ne estas ekzakte konata. Fakto estas ke tiuj, kiuj tuj mortis kaj kiuj poste, post grava malsano, mortis pro la atombombo, estas pli malpli 1 miliono da civitanoj. Fakto estas ke kiam Usono uzis la diablan bombon, Japanio jam vivis sur genue, konsciis ke ĝi perdis la militon kaj la uzado de la bomboj ne plu necesas (konsiderante ke iu sana persono povas pravigi uzadon de ĉi tiu monstra armilo).

 

La dua mondmilito

Ni ne povas neglekti la teruraĵojn, faritajn, de la germana armeo, la terurajn bombadojn de Roterdamo, Londono, kaj tiom da grandaj urboj en Britio, Francio kaj Belgio. Nepre ni ne forgesu la holokaŭston kiu kostis la vivon al 6.000.000 da judoj kaj 3.000.000 da nejudaj homoj.

Fakte nun pli ol 50 jarojn post la granda milito de '40-'45 oni komencas fari demandojn pri la fakto, ke dum tiu milito kaj ĉiuj sekvaj, mortis tiom da senkulpaj homoj.

 

Jörg Friedman historiisto kaj verkanto de pluraj libroj pri la holokaŭsto kaj la kruelaĵoj de la nazia reĝimo, publikigas nun ciferojn pri "bombadoj sen milita intereso/utilo" faritaj de la britaj kaj usonaj militistoj.

La nura celo de la bombadoj estas laŭ Friedman, venĝo. Li ne akceptas ke homoj kiel sir Arthur Harris ( Bomber Harris) kaj Winston Churchill havas statuon en Londono, ĉar ili kulpas pri la morto de miloj da senkulpaj civitanoj. Jes li diris en 1937 la germanoj detruis Guernican kaj poste Varsovion, Roterdamon, Coventry kaj Londonon, sed ĉu necesis nur el vidpunkto de venĝo, kiam la milito jam estis decidita favore al la alianco, mortbombadi milojn da civitanoj.

 

161 germanaj urboj de 100.000 ĝis 1.000.000 enloĝantoj, interalie Berlino, Hamburgo, Dresdeno, Frankfurto, Dortmundo, Kolonjo estis preskaŭ komplete detruitaj. Entute 850 vilaĝoj enhavis, post bombado, 600.000 civitanajn viktimojn. 75.000 infanoj estis mortigitaj per 1,27 miliono tunoj da bomboj. (skribu la ciferon sur papero 127 miliono tuno) kiujn la usona kaj brita armejo ĵetis sur Germanion inter 1943 kaj 1944.

Imagu la gigantecon de la amastombejo en Dresdeno post la plena detruado de la urbo. 36.000 civitanoj kiuj kuŝas en unu amastombejo. Kiu kuraĝas paroli pri humanismo? Kiu povas pravigi tion?

 

Kemiaj armiloj

En Vietnamo, Usono abunde uzis kemiajn armilojn. Kiu ne scias aŭ iam aŭdis pri "agent orange"? Iu senfoliiga produkto kiun malavara mano ĵeti sur la vietnamajn arbarojn kaj vilaĝojn kaj kiu kaŭzis teruran venenigon de la homoj. Inter 1962 kaj 1970 usono uzis 50.000 tunoj da tiu veneno (dioksino). Dum la kampanjoj "agent white" kaj "agent blue" ili klopodis detrui la rizo-rikolton kaj malstabiligis la plenan ekologian sistemon de Vietnamo. 

Dum pluraj jardekoj naskiĝis pro tio infanoj kun teruraj nenormalaĵoj.

 

1.000 bomboj kaj granatoj!

En la nuna epoko la teruraĵo pliterurigas. De alteco de 10.000 metroj piloto ĵetas siajn bombojn sur urbon. Aŭ iu longdistanca raketo detruas vilaĝon. Jam en Vietnamo, Usono aplikadis ĉi tiun sistemon de amasdetruado, ankaŭ en Panamo, Juguslavio kaj Afganio. Eble kiam vi legos ĉi tiun tekston ankaŭ en Irako, aŭ ĉu inter la verkado kaj aperado de la teksto Irako jam estas plene detruita?

 

Humanistoj pledas por nuligo de mortopuno. Oni klopodas forigi kontraŭpersonajn minojn, oni klopodas malpermesi kemiajn kaj bakteriologiajn armilojn. Kiu malfermos la diskuton malpermesi amasbombadon,  bombadi senkulpajn civitanojn.

Kial ne pledi por malpermeso de ĉiuj armeoj, kiuj krom altaj kostoj zorgas nur pri mizero.

 

 

 

3 Comments / add your comment?

Gerardopro says:
Antikva romiana proverbo diris : "se vis pacem, para belum" Se ci volas pacon preparu militon. Tiu dumiljara ideo bazita sur la ekvilibro de la teruro estas certe la plej stulta dirajxo kiu povas furori inter niaj politikistoj..Kaj jen oni donas al ni la argumenton laux kiu dum pluraj dekoj da jaroj ekvilibro inter la rezervoj de armiloj permesis ke ne okazu de nove monda milito (cxi foje la tria) . Oni simple forgesas ke dum la komenco de la XX-a jarcento la du plej grandaj potencoj en Euxropo (tiu epoke Francio kaj Germanio) akumulis pli kaj pli grandajn stokojn da armiloj,pli kaj pli efikajn. Rezultis el tio ke pro incidento en Sarajevo eksplodis milito kiu malfermis novan eraon en la homa historio, tiun de la amas interbucxadoj. Cxu ni vere certas ke la akumulado de nukleaj armiloj (laux dire suficxa por plurfoje eksplodigi nian povran planedon) ne kondukis al katastrofo simple pro akcidento (ekzemple la nervoza majstreco de Kennedy kaj Krusxcov) . Nenio certas, sed ni estas ankoraux tie por pridiskuti !!
Vere la pacistoj ne estas la blekantaj sxafoj kiujn oni volus kredigi al ni. Kiu racie pravas ?
Kondicxe evidente ke oni konsciu pri la malfacileco de la tasko. Ne evidentas ke oni povu rapide neuxtraligi la jam ekzistantajn stokojn sen perdi nur unu eksplodilon en manojn de teroristoj.. Tio supozas politikan volon kaj scipovon kaj paciencon.
Dum tempe, ni preparu pacon per intersxangxoj inter la homoj, la kulturoj . Ek al por paca agado. Tion ni scipovas fari. Ni faru. Eble ni havus tiel etan sxancon eviti la finan eksplodon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 10 months ago.
Roland Platteau says:
Jes! tiu afero de la amasbombado civilulojn dum la Dua Mondmilito (jen TIO estas precize la plej bona, kaj ne artifika!..., difino de "terorismo"!) estas grava fenomeno historia, kaj oni ankoraŭ ne bone konsciis ties signifo kaj kaŭzoj. Krom iu sveda aŭtoro. Eble vi konas lin: Sven Lindqvist. Jam li verkis gravegan kaj riveligan libron ""Ekstermu ĉiujn bestaĉojn!" pri la kolonitempaj genocidoj. Sed la libro pri kiu mi pensas ĉi tie estas la sekva: "Nun vi mortintas aŭ la jarcento de la bomboj" Tiu bone montras ke post la "humanaj progresoj" an la juro de militoj dum 19-a jarcento ne plus estis pensebla damaĝi la civiluojn dum militoj. SED en la kolonioj, kontraŭ la "malsuperaj rasoj" eŭropanoj kutimiĝis ne havi skrupulon mortigi kaj bombbadi vilaĝojn plenaj de nur virinoj kaj maljunuloj kaj infoanoj, kaj gasumi, ktp, kun la plena malrespekto devigita al nuraj ekstermindaj bestoj! Sed poste kiu kutimiĝo "resaltis al ili sur la kapo", ĉar poste kiel sin malhelpi uzi tiujn metodojn ankaŭ en Europo (la unua en Eŭropo estis, ĉiuj xcias tion Gernika). Poste, la kutimon prenita. "kiam la limŝtonoj estas transpasitaj ne plu estas limoj" (diris franca humuristo) ili faris Dresdeno, Hiroŝimo.
La libro ekzistas an la franca (ne en Esperanto, sed ties tradukado estus eble bona ideo!) mi ne scias ĉu en la nederlanda, kaj ĝi estas tre interesa, ĉar multaj faktoj estas taksitaj, kaj grave, la "literaturan" mondon de la scienfikciaj romanoj en la komenco de la jarcento. (en unu el ili estas lingva aspekto kiu tre interesus Esperantistojn, rasa milito, kiu estas samtempe lingva milito, kies venkonto estis la angla)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 10 months ago.
Roland Platteau says:
Jes ja, pri la sciencfikcia romano lastvice elvokita ĉi-supre mi estis jes jam skribita, mi retrovis la rezumon esperantigitan, kiun mi faris: jen:
Jen libro kiun esperantistoj devus legi !
Kiu memoras pri libro eldonita en 1898 far iu Samuel ODELL : The last War or the Triumph of the english tongue ? Kaj tamen la fantazmoj, kiujn ĝi flegas estas « brute interesegaj » ! … kaj ja des pli en la nuna epoko, kiun ĝi prilumas pensige…
Rezumo de l’libro:
Ni estas en jaro 2 600, Usono konsistas el 185 subŝtatoj, kaj estas federacio mondskala da anglalingvaj nacioj (kiuj senbalastigis sin delonge el la sengravaj lingvoj, kiaj estis la franca, la germana kaj la itala (preterpase tio jam okazas en Francio kadre de la fama « instruo de vivantaj lingvoj (tiel) en bazlernejo » !) « Komence historion pluraj rasoj ekzistis, klarigas la profesoro de l’libro en sia leciono, sed nun ĉinoj malajoj, nigruloj surgenuiĝis fronte al siaj blankulaj fratoj, ili malaperis kiel popoloj, kaj ni iom lasis ilin vivi pro kompato. Kelkaj el inter la konkerintoj lasis sin malaltiĝi al malsupera nivelo pro rasmiksiĝinte je la venkitoj Sed ne la anglalingvaj popoloj ! Ili ne kompromisis kun la Malbono, ili neniigis ĝin. » …..
Nu ! nur restas Rusio kiel akso de l’Malbono kaj kontraŭstaro je Rusio stretigis ligojn inter la landoj okcidentaj (t.e. angleparolantaj, ni memoru) Kiam tiuj ĉi komencis alproksimiĝi al « homa perfekteco » (tiel), abismo inter la Bono kaj la Malbono iĝis tiom profunda, ke milito iĝis nepraĵo. Milito finiĝonta per neniigo de la fortoj de l’Malbono. La mil kvin cent spacŝipoj de la aliancintoj ekipatis per bomboj ekterordinare detrupovaj kaj speco de napalmo (jam !).
Naŭ milionoj da kadavroj pliposte venko estas fakto, kaj nun ekas okupacio, lernigonta al Orient-Eŭropo kaj Fora-Oriento pri kio precize signifas « libereco » kaj « civilizo ». Unue oni malpermesis la naciajn lingvojn, kaj enkondukis la anglan. Oni metis la indiĝenoj en rezervejoj kaj plejan parton de la grundo oni disdonis al enmigrintoj el la « civiliza mondo ». Finfine post 35 jaroj tiureĝimaj oni povis krei la tuteran Usonegon.

(fonto kaj multe pli da maltrankvilaĵoj kaj rivelaĵoj en libro de Sven Lindqvist : « Maintenant tu es mort – Le siècle des bombes »)
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.