Jakvo Published on April 14, 2008
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
telefono
Posted on May 15, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Se mi
Posted on May 5, 2008
9 comments (latest 2 months ago)
Solidareco
Posted on May 3rd, 2008
sento
Posted on April 25, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Unua de Majo
4 comments (latest 7 months ago)
Naciismo, internaciismo kaj sennaciismo
Posted on April 13, 2008
Maldekstra naciismo
Posted on April 13, 2008
Infero
Posted on April 13, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Irassyaimase ! -4
Posted on April 8, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 261 visits

Unua de Majo

Monday April 14, 2008 at 09:42AM

 Preskaŭ majas. Monato dum kie ni festas la bataltagon de la laboristaro, de la dungitoj, de laborprenantoj. 

Por mi la plej grava verkanto de la antaŭa jarcento ne estis la jus mortinta Hugo Claus, kiu jes havis siajn meritojn, grandajn meritojn. Sed Louis Paul Boon estis multe pli konscia homo, dolĉa anarkiisto kiel li preferis nomi sin kaj precipe talentplena verkanto. Per siaj ĉiam perfekte verkitaj tekstoj li klopodis piedbati homojn konscienco.

Sed kiamaniere piedbati konsciencon al homoj kiuj ne konas la riceĉon de legi? 

Nek diojn, nek mastrojn mi admiras aŭ obeas, sed admiron plej grandan mi havis por Louis Paul Boon. Pri talento kiun li havis oni nur povas revi.Atingi la proletaron, la simplajn laboristojn per vortoj sur linio kaj eble, espereble piedbati ilin konscio.

Sekva poemo de li estas mia plej ŝatata. Mi scias kiam mi legis ĝin ke ankaŭ mia vivo de simpla laboristo utilis, havis iun etan valoron. Ĝuu la poemon kaj donu viajn kritikojn aŭ rimarkojn bonvolu.

 

 

Nun mi devas skribi per mia plej bela plumo, mia somera plumo, mia dimanĉa plumo. Ornami ĝin per ruĝa bendeto, kaj trempi ĝin en inkon per kiu skribiĝas nur vortoj de gajo, de suno kaj feliĉo, de libereco kaj gajanimeco;

 

 

Bedaŭrinde, tiu estas plumo al kiu mi ne kutimas. Mi skribas per ĝi kiel mi poste ankaŭ kunmarŝos en la procesio: iomete fremda, iomete perdita en la festĝoj.

Pardonu min.

Granda ĝojo kaj granda feliĉo ĉiam igas min iom silentema. Mi pinĉas la brakon por scii ĉu mi ne sonĝas. Mi vidas tiom da flagoj en la manifestacio kaj mi scias ke estas mia propra flago: la flago kiun mi sole ĉiam portas en mia koro, tagon post tago.

Mi tiam spertas denove, la unuan de majo, ke mi ne estas sola, ke mi ne tutsola batalis por havi iom da vivoĝojo, por iom da justeco inter ni, por pli bela dometo, kaj afabla edzino kiu ne estas elĉerpita de tro da laboro.

Tio emocias min. Ne ĉio estas vana, mi silente ekpensas, profunde en mia koro. Centoj, miloj, milionoj tra la tuta mondo, pensas kiel mi, portas tiun saman flagon en la koro. Kaj la unuan de majo, la plej bela tago de la jaro, ili venas eksteren kun tiu flago kaj marŝas en procesioj, ĉie, en Parizo kaj en Moskvo kaj en Londono, kaj en mia propra vilaĝeto Waaiendijk.

Ĉie estas homoj, kiuj pensas same kiel mi, kiuj same kiel mi rikoltas la fruktojn de tio, kion niaj gepatroj efektivigis: la 8 horan tagon, la 5 tagan semajnon, la pagatajn feriojn. Kaj tio estas nur kelkajn videblajn aferojn, kelkajn konkretaĵoj.

Ĉar la resto estas multe pli. La libereco skribi kion mi pensas, la rajto esti kiu mi estas, kaj povi rigardi al reĝo, imperiestro aŭ papo kun la manoj en la pantalon-poŝoj. Ne devi depreni mian ĉapeton kiam mi ne emas fari tion, ne devi surgenuiĝi kaj petegi por panpeco aŭ loketo en la ĉielo.

Ni ne plu devas petegi, ni mem akiris ĉion.

Pro tio miloj kaj miloj marŝas unu apud alia, sub ruĝa flago de la unua de majo. Mi fakte devus jubili, mi scias, sed mi tro emociiĝas kaj mi silentas: pro respekto al mi mem.

Morgaŭ, postmorgaŭ mia flageto kuŝos denove kunfaldita, profunde en la poŝeto de mia koro, sed hodiaŭ ĝi estas malfaldita kaj flirtas, ruĝa, ruĝa, ruĝa, en la tuta mondo.

Louis Paul Boon Trad: jakvo

4 Comments / add your comment?

~ Lukaso ~ says:
Kara Jakvo!
Mi legis librojn de Louis Paul Boon kaj vi tute pravas! Tio ĉi estas unu el unikaj personoj kadre de literaturo (kaj ne nur)!!! Precipe lia "Forgesita strato" estas bonega kaj belega libro - mi eĉ pensas, ke tio ĉi estas iasence unua libro en eŭropa literaturo, kiu bonege priskribas la aferon de skuatismo (squatting). Boon, kiel anarkiisto bonege priskribis politikajn aferojn per literatura lingvo.
Ankaŭ por mi, li restas unu el plej gravaj verkistoj de antaŭa jarcento!
Nek diojn, nek mastrojn... kaj multe da Louis Paul Boon! :)
Amike!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Bira Fehera says:
Mi neniam legis pri L.P.Boon, dankon.

Bedaŭrinde kaj strange post la venko al prezidanto de komunisto en mia lando, la festoj al memoro de la laboranto estis iom forgesita. Mi ne plu aŭdas pri longpromenadoj de anarkiistoj kaj aliaj.

Amike, Bira.
Posted 7 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Pensinstige bela poemo (aŭ poezia prozo): dankon pro la traduko!

Ĉu vi scias pri alilingvigoj de tiu ĉi poemo? En la angla, ekzemple? Mi ne sukcesis trovi ilin en la reto. (Efektive, frape malmulte da liaj verkoj ŝajne akireblas en la angla -- eĉ "malvirtuale"! Amazon.com listigas nur du anglajn titolojn!)

Hmm. Mi eble provu angligi (kaj, poste, eĉ hindiigi!) la poemon....

Dankon, denove!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ellen says:
Saluton Jakvo, mi legis la tradukon de Giridhar kaj poste legis la originalan. Tre interese.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.