Se mi povus porti vin
trans profundaj fosaĵoj
for de viaj cerbumadoj kaj timoj
mi portus vin, horojn, tagojn.
Se mi konus la vortojn
kiuj donas respondon
al miloj da demandoj el vivo,
pri vi, amo kaj esti feliĉa
mi parolus kun vi, horojn, tagojn.
Se mi povus meti pacon en via koro
atendante pacience
esperante ke semo de paco kreskus
profunde en vi
mi atendis, horojn, tagojn
Se mi povus aŭdi kio tuŝas vian koron
pri malforto, malkontento, kaj tristeco profunda.
mi restus starante apud vi, horojn, tagojn.
Mi, bedaŭrinde ne estas
pli forta kaj granda ol vi .
Mi ne scias ĉion kaj ne povas multon.
mi estas nur amiko survoje
via vojo , ĉiam, horojn kaj tagojn
Send a message
Search for members
Béla Apáti Kovács says:
Jakvopro says:
Olga Belyaeva says:
Mielo says:
"Se mi povis meti pacon en via koro
atendante pacience
esperante ke semo de paco kreskus
profunde en vi
mi atendis, horojn, tagojn"
Mi sopiras la pacon...
Jakvopro says:
mi ne konsideras min poeto. Mi nur metas sentojn en vortoj neniu pli.
Mielo replies:
Jakvopro says:
mi tutkore dankas vin por la korektoj. estas kiel mi diris al Mielo: mi ne estas poeto sed nur homo kiu metas sentojn en vortoj, neniu pli.
Dankon Jakvo
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mi havis dubojn pure gramatikajn, dankon pro ilia korektado okazinta...
Amike salutas vin
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 18 months ago.
Venti - 文缇pro says:
"mi atendis, horojn, tagojn" (3a strofo) → "mi atendus..."?