Jakvo Published on August 19, 2008
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Spleno
Posted on September 5, 2008
8 comments (latest 14 months ago)
Bob
Posted on September 4, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
el propra vivo for
Posted on September 3rd, 2008
2 comments (latest 14 months ago)
Aviadilo senesper'
Posted on September 3rd, 2008
Faro, lumigu min.
3 comments (latest 14 months ago)
vortoj sur vico
Posted on August 15, 2008
1 comment (latest 15 months ago)
Hazardo (kio hazarde ja ekzistas)
Posted on August 5, 2008
9 comments (latest 6 months ago)
Jef
Posted on July 17, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Miaj du lingvoj internaciaj
Posted on June 17, 2008
6 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 419 times

Faro, lumigu min.

Tuesday August 19, 2008 at 05:53AM

Estas tempo elŝalti la lumon en la kapo, malfunkciigi la cerbaron. Eksplodo de cerbaro proksimiĝas, mi ne plu komprenas ion, mi apenaŭ plu ekzistas.

De tempo oni faras eraron en vivo, etan, vere et-etan. erareton pri kiu vi mem ne konscias, sed kiu kiel bombo povas eksplodi en propra vizaĝo. Ne atendite oni konfrontiĝas per propraj stultaĝoj.

Antaŭ tribunalo mia pledparolado finis per vorto, senkulpa! TAMEN!

Penso necesas, profunde pensi. Ne pri solvo ĉar solvo ne ekzistas, sed pri "kulpo kaj pentofaro".

Flandra poemistino Alice Nahon verkis belegan poemon en kiu ŝi diris, "estas bone rigardi en propra koro, vespere antaŭ enlitiĝi, kaj demandi sin ĉu oni dum tago ne vundis ies koron". Ai la poemo estas multege pli bela ol stulta traduko mia. Mi nur klopodas redoni iom la etoson de la poemo. Kaj jes faras vespere la demandon ĉu mi ne vundis koron dum la tago.

Okazaĵoj hazardaj povas frenezigi vin kaj devigi pli profunde pensi, kaj tiam venas la timego, respondo ne plu ekzistas. La ĉiutaga trankvilo ke neniun koron vi vundas iĝis obsedo, panika reago de nescio. Kiu mi estas, kion mi faras, ĉu mi rajtas, ĉu mi povas? Cerbaro kolapsas, kaj morto sekvas, morto de ĉiuj sentoj, aŭ ĉu tristo tiel regas ĉion ke vi pensas ke neniu sento plu ekzistas?

Mi renkontis Narcismon kaj fieris pri akompano kiun mi ricevis, sed kiel en reala mi iĝis Eĥon, pli kaj pli. Perdis la atenton de Narcismo, ne plu kapablis komuniki kiel mi volis. Sentoj ne plu atingis Narcismon. Kial vi Narcismo nur okupiĝis pri vi mem, kial vi ne vidis Eĥon, laŭ sentoj eĉ ne plu aŭdis lastajn vortojn. Surdigis konscie kaj ne plu aŭdis lastan vorton de Eĥon?

Ĉu mi ne vundis koron? Ĉu iu vundis koron mian, ĉu tio oni povas demandi? De tempo vivo tro komplikas por kompreni, oni parolas en metaforoj kiujn oni mem ne plu komprenas. Stumblas vortojn kiujn oni kutime flue parolas, hezitas en pensoj kiuj normale fulmas tra kapo.

Post kelkaj horoj mi iros al Portugalio al Faro serĉi la lumon, foti la sablon, senti la akvon, kombi la cerbojn. Iom morti mi esperas, ĉar morti povas doni vivon. Iom mortigi la malgajecon, la tristajn sentojn, aŭskulti al fado, la muziko de la vunditaj koroj. Konfrontiĝi kun melankolio kaj permesi la koron sangi.

Mi devas retrovi mi mem.

Mi volis kunporti Noam Chomsky sed rezignis nun, mi kunportas Hannah kaj la "Vita Activa", "La Human Condition". Mi devas refreŝigi la pensojn, kombi la cerbaron ĝis kalve. O jes krom Hannah Arendt mi kunportas libreton pri budismo. Mi volas renkontiĝi kun mi.

"Saluton vi, mia plej kara amiko, kiel vi fartas". Mi nun eĉ ne scias ĉu mi fartas ion ajn.

Eble mi neniam revenos. Imagu ke mi sub ŝtono, belega roko proksima al bela maro renkontiĝas kun nereidino "Thetis" aŭ kial ne kun "Afrodite Urania" la diino de perfekta amo. Ke mi malkovras ŝin dum momento ke ŝi stelrigardas al mi de sub la roko. Ke ŝi mansvingas kaj montras ke estas loko apud ŝi. Loko de silento, de ripozo de viva kaj morto. Mi akceptas la proponon kaj loĝas ek de tiam sub roko belega por ĉiam kun nereidino.

Mi legis ke ĉe marbordo de Portugalio estas sufiĉe da vento. Mi estas knabo el la malaltaj landoj. Mi scias al kio kapablas sud- okcidenta vento kaj esperas renkontiĝi kun ĝi. Vento purigas, forpelas la malbonan. Amarajn gustojn, malbonajn sentojn.

Mi timas vivon nun, mi timas maljuniĝon, mi timas ombron. Eble Faro en Portugalio donas lumon.

Dum vojaĝo en Japanio antaŭ pluraj jaroj, mi interkonatiĝis kun Budismo kaj ZEN, la arto de plej malmulteco. La beleco de linio sur papero. Unu bela perfekta konko sur maro malplena. La preskaŭa silento de flugilmovo, la vivo aŭdebla en lignospeco.

Du semajnojn mi havas por retrovi mi mem. Por trankviligi. Se mi ne sukcesas, mi denove povas esti malgaja kiel nun. Mi gajnis nenion, perdis nenion, aŭ tamen. 2 semajnoj en Portugalio kun mi.

Ĉu mi eltenas tion?

3 Comments / add your comment?

Parisoserk says:
Kara amiko,

mi tre bone komprenas vin. Sciu nur ke vi ne estas sola, ke vi havas amikojn kaj ke iu el viaj amikoj komprenas vin. En ĉiuj situacioj oni trovas solvon. Do, levu la kapon kaj antaŭen.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara Amiko,
mi tre bone komprenas vin. Oni bezonas de tempo al tempo eliron por trakti la aferojn kun si mem. Mi konas vian belan animon, mi memoras, kiel sinofere vi helpis al nia hungara sinjorino, kiu rompis sian brakon dum la ekskurso en Antverpeno. Kaj ŝi fartas bone, dank al Vi, oni ne devis operacii ŝin.
Ni estas homoj, ni havas sentojn -- foje brilajn, foje morozajn. Ni devas reĉitigi la rumoron en la animo, ni devas strebi al la suno kaj al la sud-okcidenta vento. Kaj kunporti niajn plej karajn trezorojn, niajn rememoroj kaj pacigi ilin. Ne perdi, neniam perdi. Homo naskiĝis por lumo, tion ne forgesu, kara Amiko!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Dankon, Jakvo!
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...