Bernardo's articles concerning...

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    - 11 Jun 2011
    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • Pri la kompilado de nova Esperanto-Ĉina Vortaro

    - 12 Dec 2010
    Petro dankinde denove atentigas, ke la " ĉina PIV " estas survoje . En la " Konservejo de Wang Chongfang " ni povas iom legi pri tiu giganta vortara projekto. Jen kelkaj eltiraĵoj.

  • Harri kaj la ĉino

    - 11 Jan 2010
    Harri Laine verkis rememoron pri Humphrey Tonkin . Post la reago de tria komentinto pri la ebla historia firolo de tiu pridisputita kaj pridisputenda movada politikisto li blokis la eblecon aldoni pliajn komentojn. Intertempe li denove ebligis komentojn ... Li nun prefere viŝas ilin ...

  • spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1

    - 11 Dec 2009
    Sporto laŭdire estas la tria plej bela afero de la mondo - post Esperanto kaj - nu, vi jam scias. Paroli pri ĝi en Esperanto tamen estas nefacile por multaj. Kvin fakvortaroj el Munkeno eble helpos.

  • www.tefloro.cn morgaŭ estos fermita

    - 01 Dec 2009
    Unu el la plej riĉaj kaj bele faritaj socikulturaj retejoj esperantistaj ĉesas esti alirebla komence de decembro 2009. Temas pri "Tefloro" el Ĉinio. La posedanto, sinjoro Zhang Xuesong, je la 30-a de novembro sciigis nur ...

  • GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006

    - 10 Nov 2009
    GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...

  • Muzikalo kaj koreografio

    - 25 Sep 2009
    John Wells hezitas , ĉu noti " musical muzikalo", ĉar li "renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo ". Temas pri malbononkla miskompreno. Notu ĝin sinjoro profesoro, nur ĉiam kuraĝe antaŭen kaj ne flankiĝante. Ankaŭ pri "koreografio" vi pravas, pri "danc-arto, -aranĝo" tamen ne ...

  • La savana cervo de l' Ak-prez

    - 22 Sep 2009
    John Wells " ne hezitas esperantigi [iun specion de antilopo] kiel impal/o ", ĉar [1-e] "la nomo ŝajnas esti tute internacia; [2-e] tiel titoliĝas la koncerna artikoleto en Vikipedio ; [3-e] kaj ĝi atingas 154 trafojn en kukolo. [4-e] Cherpillod registris ĝin en sia NePIVaj Vortoj ."

  • La senespera lukto de l' Ak-prez

    - 20 Sep 2009
    La senespere malvastan leksikografian kulturon de John "the List" Wells i.a. montras liaj fieraj "eltrovoj" pri mankoj en PIV 2005. Tute serioze li prezentas al ni la korean lukt-sporton tekvando , kiun li malkovris en Vikipedio .

  • Tra la marĉo de l' Ak-prez

    - 19 Sep 2009
    Komenta akompanado de la vortaro-blogo de John Wells fariĝas pli kaj pli teda. Per preskaŭ ĉiu nova artikolo li montras, ke al li mankas eĉ plej bazaj konoj de esperanta leksikografio. Jen nur la plej "ŝokaj" amatoraĵoj lastatempaj.

  • Bananoj kaj benzino - the Ak-prez at work

    - 27 Jun 2009
    Sentime la Pevaĉ', la P lej e minenta v ortlista a ŭtoro ĉ iuepoka, batalis por l' bono de l'afer' kaj kontraŭ la historia mezur-unuo "laŝto". Ĉi-foje li miras pri pizangoj kaj eraras pri fuelo - kaj denove malkaŝas profundan nescion pri esperanta leksikografio, ĉi-okaze pri ties eĉ plej bazaj laboriloj.

  • Nova "skandalo": John „the List“ Wells pondas vort-trafojn

    - 06 Jul 2009
    La Pevaĉ’ malkovris novan „skandalon“ PIV-an, stumblas pri la germana kaj pro tio erar-vagas en la lando de fantazio. Plia bizara amuzaĵeto, kiu ne estus menciinda, se ne aŭtorus ĝin Lia Eminenta Moŝtulo, la Prezidanto de la Akademio de Esperanto (LEMPA).

  • La malgrandaj fiŝoj de l’ etfiŝa Ak-prez

    - 08 Jul 2009
    Hodiaŭ la Prezidanto de la Akademio klopodas interpreti la Universalan Vortaron (UV) de la Fundamento de Esperanto. Ŝajne ne bone konanta la Fundamenton li plian fojon perdiĝas.

  • La Ak-prez peklas kaj pekas

    - 08 Jul 2009
    Per multaj ekzemploj mi jam montris, ke John Wells estas nur eta fiŝo de la esperanta leksikologio, al kiu mankas eĉ bazaj konoj pri la metio, ties iloj, metodoj kaj historio. La diligenta Pevaĉ’ tamen skribas tiom da diletantaĵoj, ke oni apenaŭ povas sekvi.

  • La ĉarelo de l' Ak-prez

    - 29 May 2009
    Ke John Wells, la Prezidanto de la Akademio, ne scias, de kie venas la vorto "ĉarelo" kaj erare nomas ĝin "kreaĵo de PIV2", kaj krome "stulta elpensaĵo de okcidentaj vortaristoj" kaj "nebezonata balastaĵo", jam mirigis min . Ke li ŝajne ne konas la diferencon inter forklift kaj pallet jack , lasas min senspira.