Nun li do interpretas „pekli“ el la Universala Vortaro de 1894:

pekl’ saler | pickle | pökeln | солить | solić, peklować

kaj „malkovras“, ke angle „pickle“ (konservi en salo / salakvo vinagro) kaj germane „pökeln“ (konservi nur en salo / salakvo, sed ne en vinagro) havas malsamajn signifojn. Li konkludas, „ke en tia okazo ni povus interpreti UV kiel sankciantan ambaŭ sencojn. Ni devus rekoni, ke pekl/i povas esti farata ankaŭ per vinagro“.

Simile kiel la problemo de la malgrandaj fiŝoj sardeloj, sardinoj, anĉovoj ktp. la demando pri pekl’ estis konata jam antaŭ cent jaroj kaj neniel sensacia pevaĉa malkovro. Jam en 1912 la tiama Lingva Komitato (LK) precizigis la francan kaj anglan tradukojn de „pekl’“ tiel: „saler (pour conserver)“ kaj „pickle in brine, salt (v[er]b) (Fundamento de Esperanto 10-a eld. 1991, p. 247, 259). „brine“ estas salakvo, „salt“ salo.

Ni do konstatas: 1.) Wells eĉ ne mencias la interpretan rekomendon de la LK, antaŭulo de la Akademio, de 1912, kvankam ĝi estas trovebla en malpli ol du minutoj en la libro-eldono de la Fundamento. 2.) La klasika interpreta rekomendo de la LK (pekli nur en salo aŭ salakvo) rekte kontraŭas la interpreton de Wells (pekli vastasence ankaŭ en vinagro).

Kion ni rajtas konkludi el tiuj konstatoj? Estas diversaj eblecoj:

1.) Wells ne mencias la konkretigon de la LK, ĉar li ne konas ĝin. Tiukaze li ne havas sufiĉan konon pri la UV de la Fundamento kaj estas leksikologia diletanto.

2.) Wells nepre volas pravigi sian preferatan interpreton de pekl’ en la UV kaj intense prisilentas la malan interpreton de la LK. Tiukaze li trompas siajn legantojn.

3.) Wells agnoskas, ke la interpreto de la LK ja kontraŭas tiun de li preferatan, sed opinias, ke dum la lasta jarcento la senco plivastiĝis laŭ la angla traduko, kiu tiel pelas lin. Tiukaze lia artikolo estas malhonesta. Nek li mencias la elirpunkton (interpreto de la UV fare de la LK en 1912) nek donas iujn referencojn, kiuj subtenus eventualan senco-ŝanĝiĝon. Ĉion kion li – denove tre laikule – faras, estas rapida serĉo en la korpuso „Tekstaro“. La rezulton li tamen denove trompeme resumas, dirante

„En la Tekstaro mi trovis pekl-otrafon po unu por fiŝaĵo, viando, fungoj kaj kukumoj, kaj kvar trafojn por figura uzo“.

Ĉar li parolas pri kukumoj konservitaj en vinagro laŭ la brita maniero (laŭ PIV 2002 „pikloj“ laŭ Wells „peklitaj kukumoj“), ekestas la impreso, ke iu trafo en Tekstaro subtenus lian interpreton. Estas dube, ke tiel estas, ĉar la trafoj koncernas citaĵojn el la rusa Ondo de Esperanto (ekzemple „En Ruslando oni trinkas kukuman pekl-akvon por forigi postebrion.“), sen ke fariĝus klare, ĉu tiuj rusaj kukumoj estas konservitaj en salakvo aŭ vinagro.

Kiel ajn, serioza faka laboro tio ne estas. Por devii de cent jara unueca difino pene akirita post longa internacia diskuto necesas pli bonaj argumentoj ol personaj kapricoj surbaze de la propra gepatra lingvo. La rezulto de Wells „pekl/i pickle; salt“ estas same misgvida kiel sia „ofendi offend“. Nek estas pekli semantike identa al pickle, nek ofendi al offend.

Oni povas nur malfidi al Wells, lia labormetodo, rezultoj kaj vort-listoj ("konciza vortaro").