"Laŭ PIV [pizango] estas Zamenhofa vorto", la Ak-ul' prave konstatas, sed eklamentas: "Tamen ĝi ne aperas en la Tekstaro kaj mi ne sukcesis trovi kie aŭ kiel li uzis ĝin." Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco. Se jam - apenaŭ kredeble - la Ak-prez ne scias, eble helpas legi la enkondukon de PIV. En la eldono de 2002 la ĉef-redaktinto Duc Goninaz "malkaŝas": "La tradiciaj fontindikoj ... estas konceptitaj de la aŭtoroj de la Plena Vortaro ..." (p. 27). En Plena Vortaro de 1930 la kunaŭtoro S. Grenkamp-Kornfeld klarigas: "Ĉiuj vortoj en mia parto, originaj de Zamenhof, estas markitaj per litero Z laŭ "Zamenhof-Radikaro" de Wüster" (p. [XI]).

Dio nia, kia kolosa malkovro: La malgrandaj majusklaj "Z" en ĉiuj PIV-eldonoj baziĝas sur Wüster 1927! Sufiĉas minuto por ekscii tie, ke "pizango" aperas en la Jürgensen-vortaroj "Wörterbuch Deutsch-Esperanto" kaj la alidirekta "Wörterbuch Esperanto-Deutsch", ambaŭ "redaktitaj" de Zamenhof kaj ambaŭ unue aperintaj en 1904, poste ankoraŭ en la Zamenhofa Esperanto-rusa de 1909. Kaj jen ĉio, precipe Zamenhof do ne uzis la vorton en iu traduko aŭ literatura kunteksto. Nuntempaj Ak-prezidantoj eble miras "ke ĝi ne aperas en la Tekstaro" (de Wennergren), ĉiuj aliaj post semajnfina enkonkudo en la leksikografion de Esperanto supozas precize tion kaj mirus, se estus alie. Malfacile estas ne skribi satiron!

Kiel Zamenhof / Jürgensen klarigas la vorton "pizango"? Jene:

"pizang-o Pisang"

"Pisang pizango"

Ni lasu flanken la aspekton, ke pli ĝuste devus esti "pisango" (tiel en la japana vortaro de Ak. Okamoto 1926-1963) anstataŭ "pizango", kiel prave atentigas Ak. André Cherpillod en sia Konciza Etimologia Vortaro de 2003. Kerna punkto estas, ke la (malbone transskribita) vorto eniris Esperanton (nur) tra malnovaj vortaroj de 1904, kaj estas bazita sur la germana Pisang, kiu jam de jardekoj ne plu estas uzata, sed arkaika vorto en tiu lingvo. La germana transprenis ĝin el la nederlanda, la nederlanda el la malaja en la epoko, kiam Indonezio estis nederlanda kolonio kaj bananoj kaj bananplantoj / pizangoj importitaj al Eŭropo de tie. Se oni nepre volus ekscii, kion "pizango" historie signifis en 1904 oni do devus serĉi en tiutempaj germanaj leksikonoj. Meyers Konversationslexikon 1885-1892 difinas: "Pisang, Pflanzengattung, s. Musa" (planto-genro, vd. Musa). Tie ni legas tre detalan difinon "Musa L. (Pisang, Banane, Paradiesfeige), Gattung aus der Familie der Musaceen, ktp.". Estas pro tio, ke Wüster en la Zamenhof-Radikaro, baza laborilo ŝajne nekonata al la Pevaĉo, unuvorte difinas "bananplanto" en 1927 kaj Plena Vortaro en 1930: "G[enro] de intertropikaj plantoj, kies frukto nomiĝas banano (musa)". Pri la postaj semantikaj ŝanĝiĝoj en PIV 1970 kaj denove en PIV 2002 vi legu ĉe l' Ak-ul'.

En la modernaj vortaroj la klasika senco de "bananujo" troveblas ekzemple en la vortaro itala-Esperanta de Minnaja (1996) sub "banano s.m. (bot.) bananarbo, pizango". Kontraŭe La Granda Krause Esperanto-germana (1999) sekvas PIV 1970 kaj lakonas "pizango (Zam) = banano". Sed Minnaja kaj Krause ja estas gravaj, ampleksaj kaj seriozaj vortaroj, dum Wells nur iuj vortlistetoj, en kiuj tia duoble arkaika, tre specifa termino povas simple ne aperi.

Pli ŝoka ol la pevaĉa rezulto pri tiu vortara detalo denove estas lia amatora metodo. Anstataŭ uzi la bazan helpilon de Wüster li sendas nin al la seminario de la bonlingvula sekto. Ke ni tie legas la kutimajn sensciajn stultaĵojn de la malbona onklo, ne estas vera surprizo. Sed eĉ Harri nur supozas "Vershajne Zam uzis ilin [pizango kaj analitiko] en iu tute natura kunteksto, dum la postaj vortaristoj pene verkas signifojn lau sia placho." Ne, Harri, tre probable vi duoble eraras: Unue eĉ la zamenhofeco estas necerta kaj la difino de Wüster neeviteble kaj klare esprimite iom elasta, ĉar jam en 1927 la aŭtoreco ne plu estis klare konstatebla. Nur la pli frue aperita vortaro Germana-Esperanta estis verkita "unter Redaktion von Dr. Zamenhof herausgegeben von Hermann Jürgensen und M. Pagnier", do "sub redakto" de Zamenhof. La posta vortaro Esperanto-germana estas de Jürgensen kaj nur baziĝas sur la alidirekta "kun aprobo" de Zamenhof. Jam estas duba, ĉu Zamenhof kaj ne fakte Jürgensen "aŭtoris" la vorton, dum Zamenhof nur kapjesis al ĝi inkluzive al ĝia mallerta ortografio kun "z" anstataŭ "s". Due tre probable Zamenhof neniam uzis "pizangon" en iu "tute natura kunteksto", alikaze ne estus duboj pri la preciza (historia) signifo kaj ni klare trovus ĝin ĉe Wüster. Tiel por postaj vortaristoj restis nur la mallarĝa kaj nestabila ponto de "Pisang pizango" por eltrovi la ĝustan semantikon. Almenaŭ la Ak-prez kaj vortlist-verkist' ja konu la relativecon kaj diversajn gradojn de "zamenhofeco", ĉu ne?

Nu, bone, la gaja listist' ja ne devas koni ĉiun bananan bagatelon aŭ ĉarelon, vi eble pensas. Tamen por mia gusto li iom tro regule elmontras sian evidentan nescion. Lastatempe li nun asertas: "La neologismo fuel/o venas el PIV2" (neprecize por PIV 2002). Nu, je ĉiuj butonoj de la veŝto de Superzam: kompreneble ne. Ĝi jam troveblas en la Suplemento de 1987 al PIV 1970. PIV 2002 nur metis ĝin en la ĝustan alfabetan ordon - ĉar tio estis unu el la ĉefaj kaj prioritataj reviziaj celoj, nome integri la Suplementon en la bazan verkon. Kaj antaŭe ĝi estis registrita en la Slipara Vortaro de Ak. Rüdiger Eichholz, numero 16b el la jaro 1972. Por konstati tion sufiĉas legi Plenan Pekotekon n-ro 87/133, kiu eĉ troveblas diversloke en la reto (libroforme aperis en 1992). Ĝi krome enhavas diskuton pri fuelo / brulaĵo. Ĉu eble li same ne konas tiun bazan helpilon? Jam apenaŭ mirigus min.

------

P.S. de 2011-01-10: Intertempe mi afiŝis tradukon de la enkonduko al la Teknika kaj Teknologia Terminaro franca-esperanta de Charles Verax el la jaro 1907, kie ni i.a. legas:

"... Krom la teknikaj vortoj oni trovos en tiu terminaro ankaŭ kelkajn vortojn de la ĝenerala lingvaĵo, pri kiuj ni kredis, ke ni devas registri ilin, ĉar iliaj tradukoj troveblaj en la ĵusaj vortaroj kontrolitaj de d-ro Zamenhof [do en la Germanaj Vortaroj de 1904], ne jam troviĝas en la Vortaro franca-esperanta. ...".

Ni do rigardu, kiel Verax tradukis "pizang-o Pisang" al la franca. Jen:

Banane (bot.) pizango, banano; Bananier pizangarbo (musa).

Tute klare: la konfuzo pri planto aŭ ties frukto komenciĝis jam tri jarojn post la Jürgensen-vortaroj. La germana Pisang probable celas la planton, sed por Verax ĝi estas la frukto, kaj do nura sinonimo de banano.