„Ankoraŭ unu neuzata vorto el PIV“, Wells asertas: „pond/i“.

pond/i (tr) (mat., stat.) Modifi la gravon aŭ influon de valoroj en la formado de meznombroj aŭ indicoj: ~ita meznombro; ~itaj indicoj de senlaboreco.

Kial „neuzata“? Ĉar „Kukolo“ ne aŭ apenaŭ ne donus trafojn de tiu specifa matematika-statistika termino. Kukolo estas fasado de la serĉ-programo Guglo, kiu helpas trovi esperantajn vortojn en la reto. Ĝi estas baza laborilo de Wells, kiu eble (?) pensas, ke pro ĝi li ne devus konsulti terminarojn aŭ vortarojn. Foje Kukolo estas helpa por konstati la faktan skriban uzon kaj oftecojn de vort-variantoj, multfoje ĝi estas danĝera, ĉar la tekstoj en la reto ofte estas senzorge skribitaj kaj svarmas eraroj kaj nemodela lingvaĵo. Pri „pondi [ĝuste: demeti] ovojn“ el iu fuŝa teksto de SAT-Amikaro la Pevaĉ’ mem atentigas.

Istvan Ertl, unu el la malmultaj spertaj kaj saĝaj komentantoj en la infan-vartejo de l’ Ak-prez, prave atentigas pri la evidenta: „Laŭ mi estas pli-malpli normale ke tia, relative faka vorto estas malpli uzata, aŭ erare uzata, sed tio ne estas motivo rezigni pri ĝi“ kaj donas trafajn ekzemplojn el propra traduko. Ĉu Wells ne mem kapablas tiel pesi la trafojn trovitajn per Kukolo?

„Naivuloj“ eble pensus, ke vortaristo serĉas solvojn pri la nocio en ekzistantaj terminaroj, poste en fakaj tekstoj. Vana atendo, se temas pri l’ Pevaĉ’. La EK-vortaro de matematikaj terminoj de Hilgers kaj Yashovardhan de 1980 ne notas ĝin, la Matematika Vortaro Esperanta, Ĉeĥa, Germana de Jan Werner (1990) preferas „pesita indico“ (n-ro 1325), „pesita meznombro“ (n-ro 2160). Tiun specifan statistikan signifon PIV 2002 ne notas en la artikolo pri „pesi“, sed ĝi estas relative proksima al la tieaj tri difinoj („taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io ...“, dum „pondi“ enhavas la ideon de „modifi“). La angla, germana kaj nederlanda sekvas tiun modelon kaj larĝigas la ĝeneralan vorton de weight, wiegen, gewichten, wegen kaj aplikas ĝin ankaŭ en statistika senco. Tiun solvon proponas ankaŭ la Komputika Leksikono de Sergio Pokrovskij (1995): „weighted average: pesita mezumo“.

De kie venas „pondi“? La Neologisma Glosaro de Henry Vatré (2-a eld. 1987) difinas: „ekvilibre moderigi la valoron de iuj grandoj laŭ ilia relativa gravo, [france] pondérer“ kaj referencas al la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Gaston Waringhien de 1957. Fakte ĝi aperas ne jam tie, sed nur en ties suplemento de 1976: „pond/i pondérer (statistique)“. Kaj simile en aliaj latinidaj vortaroj, ekzemple ĉe Minnaja (itala 1996) „ponderare“ aŭ ĉe Gutiérrez („Amika“, hispana 2007) „ponderar“. Tra la Suplemento 1987 de PIV 1970 ĝi fine eniris PIV 2002. Probable ĝi troveblas ankoraŭ pli frue ol 1976 en iu el la multaj matematikaj terminaroj. Kun bonaj argumentoj oni do povas sekvi la ĝermanan modelon kaj aldoni kvaran difinon al „pesi“ aŭ oni distingas tiun specifan signifon uzante la latinidan „pondi“. „Pondi“ havas la grandan avantaĝon, ke ĝi evitas ĉiujn dubojn pri la „malfacila“ paro pesi / pezi, kiel montras la diskuteroj de Jerôme en la Wells-blogo kaj ankaŭ la mikroelektronika terminaro de Kovács (1989), kiu havas „ponderación (es): (en) weighting, (de) Wichtung f [tiel! ĝuste Gewichtung]; Bewertung f, (eo) pezado [tiel! kun –z-!], (hu) súlyozás“. Ambaŭ solvoj estas tute kutimaj en Esperanto, por ambaŭ solvoj troveblas multaj ekzemploj.

La Pevaĉ’ kontraŭe proponas mini-difinon „modifi (la pezojn de)“. Kiel kremo sur la torto li eraras jene: „Germane oni diras gewogen, kvazaŭ “favorita”. Do ĉu eble favori?“ Unue „gewogen“ (laŭvorte pesita) tiusence estas malnova kaj nuntempe malofta termino, pli kutima estas la (parte) sinonima „gewichtet“, kiel oni facile povas konstati ekzemple per la germana difin-vortaro de Wahrig. Due, „gewogen“ estas plursenca. „jemandem gewogen sein“ ja signifas „esti bonintenca (aŭ favora) al iu, simpatii al iu“ – sed: pri tiu senco en statistiko ne temas! Male al la Pevaĉa fantazio la germana ne subtenas iun inventitan formon „favori“ por „pondi“ / „pesi“.

Denove ŝokas ne tiom la rezulto, kiel la plena ignorado de terminaraj antaŭuloj kaj atingoj. Restas sekreto por mi, kiel oni volas verki pri fakaj vortoj sen konsulti fakajn terminarojn. Kukolo ŝajnas al mi iom magra bazo por serioza vortara laboro. Ĉu vere la titolo LEMPA sufiĉas por garantii minimuman kvaliton?