Hieraŭ mi skribis plian komenton sub lia Tonkin-rakonto: "Dankon, Harri, ke vi denove ebligis komentojn. Bedaŭrinde, ke vi intertempe blokis la eblecon aldoni komentojn, tiel ke aliaj legantoj ne povis esprimi sian opinion pri Tonkin". Mi citas el la memoro, ĉar la precizan vortumon de mia teksto Harri hodiaŭ forviŝis. Hm, nu bone. Probable vere ŝoka, maldeca, ofenda komento viŝenda, ĉu? Harri "la Viŝulo" Lainen, do.

Jingen Wen el Pekino asertas "Poetoj kontruas [tiel!] ... barilojn por lernontoj de nia lingvo" kaj postulas "Tial espera[n]tistoj, kiuj sincere deziras popularigo[n] de Esperanto, devas teni sin malproksima[j] de poetoj." La sama denuncia stultaĵo do, kion skribis la fifama Ak. Anna Löwenstein-Corsetti. Stultaĵo, kiun jam i.a. trafe rifutis István Ertl. Eĉ pli, la ĉina "samideano" asertas: "Poetoj detruas nian lingvon kaj vortaristoj komplotas". Unu el miaj hieraŭaj komentoj li Harri-eske forviŝis. Mi atentigis, ke la unua poeto estis Zamenhof, ligis al poemo de Claude Piron el la lernolibro "Tesi, la testudo" kaj demandis lin, pri kiuj poetoj li precize pensas (li kondamnas senescepte ĉiujn) kaj kie laŭ li estus la fuŝo en la poemo de Piron. Probable vere ŝoka, maldeca, ofenda komento viŝenda, ĉu?

Ĉu samideano? Ĉu polit-komisaro el la nigraj jaroj de la t.n. "kultur-revolucio" kun la furiozadaĉo kontraŭ kaj amas-murdigo de "intelektuloj" (inter ili poetoj, "komplotantaj vortaristoj")? Mi deziras al vi, ke tiaj homoj neniam ekhavos povon super vi, via vivo kaj via familio. Ne ĉiu samideano estas samideano.