Iniciis la agadon la konata esperantistino Angelina Taremi. Intertempe ekzistas unua baza retejo, kie vi trovas pliajn informojn pri la nova grupo, ties membroj kaj la renkontiĝo.

Se vi ŝatas sendi instigajn aŭ gratulajn mesaĝojn al la Valo de la Suno en Arizono, Usono, jen la adreso angelinaTA[ĉe]aol.com (anstataŭigu [ĉe] per @).

Se vi interesiĝas pri specifaj terminoj el la floro kaj faŭno, kuir-arto kaj popola kulturo de sudokcidenta Usono - jen la ĉarma "Eta Arizona Vortaro" de Edveno Grobe (1992). Sur la titol-paĝo vi vidas la tipan planton "stangokakto aŭ saguaro - altega kolonaspekta kakto havanta dornplenajn vertikalajn ripojn kaj kreskanta nur en Sonoro-Dezerto kie ĝi ofte estigas plurajn flankbrakojn kaj kapablas, en bonaj vivkondiĉoj, ducent-tricentjariĝi".

Se vi interesiĝas pri tio, kiel oni ornamas saguarojn okaze de kristnasko en Arizono ... foje vizitu ĝin.