Malfacilas diri, kiu superlativo sufiĉas por adekvate laŭdi tiun longe atenditan deziregon. Plej multaj jarkolektoj de niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj nun estas senkoste legeblaj en la reto. Jen la listo:

Amikeco. - 1925-1926

Austria Esperantisto. - 1924-1938

The British Esperantist. - 1905-1939

Casopis Ceskych Esperantistu. - 1908-1914

Cosmoglotta (Serie B). - 1935-1948

La dek-sepa. - 1910-1914

La Esperantisto. - 1889-1895

Esperanto. - 1905-1946

Germana Esperantisto. - 1905-1935

Informoj por la anoj de la Austria Katolika Ligo Esperantista. - 1914-1932

Internacia Bulteno. - 1914-1918

Kosmoglott (Serie A). - 1922-1950

Lingvo Internacia. - 1895-1914

Literatura Mondo. - 1923-1938

Pola Esperantisto. - 1906-1937

La Revuo. - 1906-1913

Rund um die Welt. - 1910-1914

Apenaŭ eblas supertaksi la gravecon de tiu projektego. Miloj kaj miloj da paĝoj de niaj plej gravaj kultur-trezorujoj alireblaj per simpla klak-klak. Kune kun Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), datumbazo de prilingvaj kaj primovadaj gazet-artikoloj, ĉiu nun povas relegi ofte forgesitajn esperantologiajn diskutojn.

Ni prenu la ekzemplon de la pronomo ci, pri kies ekesto en la Dua Libro de 1888 ni ĵus diskutis. Serĉu en EBEA "en ĉiuj kampoj" je 'ci' (kun la apostrofoj) kaj vi ricevas 29 trafojn. La plej frua estas:

------

Arco, M. (1923)
Pledo por "ci"

Literatura Mondo vol. II. 1923, p. 160

′ci′; pronomoj

′En lingvo e-a preskaŭ ne ekzistas intima formo de pronomo. Ĉi tiu manko kaŭzas vere ian ĝenon. Ĉu, ekz., patrino parolu al sia infaneto - "Vi"? ...′ Kun reago de Kopar: ′.. ci al mit tute ne faras impreson de intimeco, dorloto aŭ karesemo, sed mi aŭdas en ĝi fremdan, malagrablan siblon, kvazazaŭ insulton...′.

------

La tutan diskuton de 1923 vi nun fulm-rapide povas legi en la originalo, simple klakante tie ĉi. La temo eĉ pli interesas vin? Jen la reago de Hammer en la sama jarkolekto p. 248.

"Ba, ci - lingva detaleto nur. Min interesas instruo de Esperanto." - Nu bone, serĉu en EBEA je "pedagog", trovu

-----

Grabowski, A[ntoni] (1908)
Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj

Pola E-isto 1908:1 (jan.), p. 4-8

pedagogio; edukado; propedeŭtiko

------

kaj la komenciĝon de la artikolo en la retejo de IEMW sur p. 4. Agrablan legadon.

Eh, ĉu mi jam diris? - Sensacio! Bonega! Dankegon al IEMW!