Kelkaj lingvoj distingas inter formala alparolo al fremdulo aŭ "respektata" persono (ĉefo, instruisto, pastro) kaj familiara alparolo inter kameradoj, en la familio ktp., ekzemple la germana (Du, Sie), franca (tu, vous), hispana (tu, usted), afrikansa (jy, U). k.a. Aliaj ne (plu) faras tiun distingon (nuntempa angla you) aŭ apenaŭ plu faras (moderna sveda).

Esperanto - kiel ofte - staras ie meze. Ĝi ja havas ci, sed ĝi estas uzata nur malofte. La Fundamento estas tre ŝparema pri ĝi:

  • UV 1893: ci - tu, toi, | thou | du | ты | ty.
  • FE 1898: ci - tu, toi, | thou | du | ты | ty [FE 16].
  • Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”) [FE 16.2].

Eĉ la kvin lingvo-versioj de la Fundamenta Gramatiko (FG) ne mencias ĝin en § 5.1, kie temas pri personaj pronomoj.

En la Unua Libro de 1887 (UL) ci mankas (!). Fakte regulo 5.1 en la tiea germana "Plena Lernolibro" (t.e. la gramatiko sur ses paĝetoj!) estas vort-identa kun § 5.1 FG [1] - senŝanĝa tra ĉiuj etapoj de 1887 ĝis nun. Zamenhof enkondukis ci erst en la Dua Libro de 1888 (DL):

" "Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian [post 1888: neniam] estas uzata)." [DL § 4.4].

Tiu klarigo resumas la tri antaŭajn frazojn el DL § 4.1-3:

Mi vin ne komprenas, sinjoro. — Vi estas tre obstina, mia amiko. — Vi ĉiuj estas tro fieraj.

La kvar frazoj kune evidente formas lingvan respondon kaj ... kompromison. Fruaj esperantistoj demandis pri formo por du, tu, ty ktp. kaj urĝis ties enkondukon. Zamenhof ne trovis ĝin "oportuna", tamen anstataŭ kategorie rifuzi ĝin, li - kiel kutime sufiĉe liberala - ja kreis ĝin, sed ruze ŝovis ĝin randen, eĉ malkonsilis ĝin. Formale li - elmontrante kompromisemon - faris paŝon direkte al tiuj, kiuj postulis iun ci - aŭ pli klare dirite, kiuj kritikis Z., ke li "forgesis" ci. Kaj nun ankorau-foje legu la tri ekzemplo-frazojn, kiujn vi ĵus legis:

  • Mi vin ne komprenas, sinjoro ... (ke vi tiel insistas pri ci).
  • Vi estas tre obstina, mia amiko ... (pri tiu superflua ci).
  • Vi ĉiuj estas tro fieraj ... (kritikante min pri ŝajna forgeso de ci).

Tio estas rafinita, eleganta, mondumeca maniero rebati kritikon, supraĵe tute ĝentile, sed kerne malicete. Tradukite en la klartekstan, Z. diras: "ho, kiaj nekomprenemaj obstinuloj orgojlaj, kiuj kritikas min pro io ne kritikinda".

Sed kapitano Z. ne nur lerte manovris, kalmigante la venton en la veloj de siaj kritikintoj, li ankaŭ montris, kiel oni povas solvi la problemon de vi / ci tute sen aparta familiara pronomo. Tion li faris plian fojon en la sam-broŝura "Ombro" (DL § 17.49-50).

Por kompreni la traduk-problemon ni unue rigardu la germanan referenc-tekston. Atentu pri Du (ci) kaj Sie / Ihnen (vi). La instruitulo proponas al sia iama ombro, ke "ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua", ĉar ili ja estas vojaĝ-kunuloj. La ombro respondas:

-----

[49] »Sie haben da etwas gesagt!« sagte der Schatten, der ja nun der eigentliche Herr war, »was sehr geradezu und wohl auch gutgemeint war; ich will ebenso geradezu und wohlmeinend sein. Sie, als gelehrter Mann, wissen zur Genüge, wie seltsam die Natur mitunter ist. Manche Menschen können es nicht vertragen, graues Papier zu berühren, sonst wird ihnen schlecht, anderen geht es durch und durch, wenn man einen Nagel gegen eine Glasscheibe knirschen läßt. Ich habe ebenso ein Gefühl, wenn Sie Du zu mir sagen. Ich fühle mich geradezu zu Boden und in meine frühere Stellung bei Ihnen zurückgedrückt. Sie sehen, das ist eine reine Gefühlssache, kein Stolz; ich kann es nicht zulassen, daß Sie Du zu mir sagen, aber ich will gerne zu Ihnen Du sagen, dann habe ich Ihnen wenigstens den halben Gefallen getan.«

[50] Seitdem sagte der Schatten Du zu seinem früheren Herrn.

-----

Kaj jen la solvo de Zamenhof:

[49] "Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare [= cias min]; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare [= ciu min], mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie [= cios vin], kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron".

[50] Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro [= ciis lin].

La "truko" de Z. do estas adverba priskribo: paroli familiare, senceremonie, sinjore.

-----

Por fini - pardonu la longon de tiu ĉi peco - mi tamen ne povas rezisti ankoraŭ rigardi, kiel la "sen-cia" angla solvis la problemon. Nu, surprize kaj probable taŭge nur por fabelo, vidu mem:

-----

[48] [La instruitulo proponas al sia antaŭa ombro]: “We have grown up together from our childhood, and now that we have become travelling companions, shall we not drink to our good fellowship, and say thee and thou to each other?”

[49] “What you say is very straightforward and kindly meant,” said the shadow, who was now really master. “I will be equally kind and straightforward. You are a learned man, and know how wonderful human nature is. There are some men who cannot endure the smell of brown paper; it makes them ill. Others will feel a shuddering sensation to their very marrow, if a nail is scratched on a pane of glass. I myself have a similar kind of feeling when I hear any one say thou to me. I feel crushed by it, as I used to feel in my former position with you. You will perceive that this is a matter of feeling, not pride. I cannot allow you to say thou to me; I will gladly say it to you, and therefore your wish will be half fulfilled.”

[50] Then the shadow addressed his former master as thou.

-----

Ĉu vi, ci kaj ni nun scias?

-----

[1] Ĝi tekstas: "Die persönlichen Fürwörter sind: mi (ich), vi (du, Ihr), li (er), ŝi (sie), ĝi (es; von Thieren oder Sachen), si (sich), ni (wir), ili (sie [Mehrzahl]), oni (man). ...". Atentu, ke Ihr (dua persono plurala) nun estas arkaa. En moderna germana oni diras Sie (tria persono plurala). Konjugacia formo de Ihr restis nur en dativo: Ihnen. Thieren de 1901 Tieren (sen la muta -h-).