http://popularscienco.blogspot.de/2013/05/marks-por-ciuj-9-la-antagonismo-inter.html

MARKS
................ POR
..............................
ĈIUJ


Karl Marx
La antagonismo inter moderna industrio
kaj scienco kaj moderna mizero kaj
disfalo


Ekzistas grava fakto, kiu por tiu ĉi nia 19-a jarcento estas karakteriza, fakto kiun kuraĝas nei neniu partio. Sur unu flanko industriaj kaj sciencaj fortoj vekiĝis, pri kiuj neniu epoko de la pli frua homa historio iam havis eĉ nur divenon. Sur la alia flanko konstateblas disfalaj simptomoj, kiuj tre superas la raportitajn terurojn el la lasta tempo de la romia imperio.

En niaj tagoj ŝajne ĉiu aĵo gravediĝas kun sia malo. Ni vidas, ke la maŝinaro, kiu estas dotita per la mirinda forto malpliigi la homan laboron kaj plifruktigi ĝin, enmizerigas kaj senfortigas tiun ĝis elĉerpiĝo. La novaj fontoj de l' riĉo transformiĝas per stranga sorĉa anatemo en fontojn de l' mizero. La venkoj de la sciencoj ŝajne estas elaĉetitaj per la perdo de karaktero. En tiu grado, en kiu la homaro devigas la naturon, la homo de aliaj homoj aŭ de sia propra malico ŝajne estas subigata. Eĉ la pura lumo de la scienco ŝajne povas lumi nur sur la malhela fono de la nescio.

Ĉiuj niaj eltrovoj kaj nia tuta progreso ŝajne rezultigas, ke ili ekipas la materiajn fortojn per spirita vivo kaj stultigas la homan vivon en materian forton. Tiu ĉi antagonismo inter la moderna industrio kaj la scienco sur unu flanko kaj la moderna mizero kaj la disfalo sur la alia flanko, tiu ĉi antagonismo inter la produktivaj fortoj kaj la sciencaj rilatoj de nia epoko estas kvazaŭ mankaptebla, superforta kaj nekontestebla fakto. Kelkaj partioj lamentas pri tio; kelkaj deziras liberigi sin de la modernaj teknikaj atingaĵoj por liberiĝi de la modernaj konfliktoj. Aŭ ili imagas, ke tia rimarkinda progreso bezonas en la industrio same rimarkindan regreson en la politiko por ĝia kompletigo.

Ni je nia parto ne ne ekkonas la figurecon de la perfida spirito, kiu sin daŭre montriĝas en ĉiuj ĉi kontraŭdiroj. Ni scias, ke la novaj fortoj de la socio, por povi vere efiki, bezonas nur novajn homojn, kiuj kapablas mastri ilin – kaj tio estas la laboristoj.

El K.Marx, „Parolo en la jarsoleno de „People's Paper“, la 14-an de aprilo en 1856 en Londono, en: MEV, volumo 12, p. 3-4

PS: La titolon aldonis la tradukinto Cezar.


Originaltext

Es gibt eine große Tatsache, die für dieses unser 19.Jahrhundert bezeichnend ist, eine Tatsache, die keine Partei zu leugnen wagt. Auf der einen Seite sind industrielle und wissenschafliche Kräfte zum Leben erwacht, von der keine Epoche der früheren menschlichen Geschichte je eine Ahnung hatte. Auf der andern Seite gibt es Verfallssymptome, welche die aus der letzten Zeit des Römischen Reiches berichteten Schrecken bei weitem in den Schatten stellen.

In unsern Tagen scheint jedes Ding mit seinem Gegenteil schwanger zu gehen. Wir sehen, daß die Maschinerie, die mit der wundervollen Kraft begabt ist, die menschliche Arbeit zu verringern und fruchtbarer zu machen, sie verkümmern läßt und bis zur Erschöpfung auszehrt. Die neuen Quellen des Reichtums verwandeln sich durch einen seltsamen Zauberbann zu Quellen der Not. Die Siege der Wissenschaft scheinen erkauft durch Verlust an Charakter. In dem Maße, wie die Menschheit die Natur bezwingt, scheint der Mensch durch andre Menschen oder durch seine eigene Niedertracht unterjocht zu werden. Selbst das reine Licht der Wissenschaft scheint nur auf dem dunklen Hintergrund der Unwissenheit leuchten zu können.

All unser Erfinden und unser ganzer Fortschritt scheinen darauf hinauszulaufen, daß sie materielle Kräfte mit geistigem Leben ausstatten und das menschliche Leben zu einer materiellen Kraft verdummen. Dieser Antagonismus zwischen moderner Industrie und Wissenschaft auf der einen Seite und modernem Elend und Verfall auf der andern Seite, dieser Antagonismus zwischen den Produktivkräften und den gesellschaftlichen Beziehungen unserer Epoche ist eine handgreifliche, überwältigende und unbestreitbare Tatsache. Einige Parteien mögen darüber wehklagen; andere mögen wünschen, die modernen technischen Errungenschaften loszuwerden, um die modernen Konflikte loszuwerden. Oder sie mögen sich einbilden, daß ein so bemerkenswerter Fortschritt in der Industrie eines ebenso bemerkenswerten Rückschritts in der Politik zu seiner Vervollständigung bedarf.

Wir für unsern Teil verkennen nicht die Gestalt des arglistigen Geistes, der sich fortwährend in all diesen Widersprüchen offenbart. Wir wissen, daß die neuen Kräfte der Gesellschaft, um richtig zur Wirkung zu kommen, nur neuer Menschen bedürfen, die ihrer Meister werden – und das sind die Arbeiter.

Aus Marx, 1856, MEW 12/3-4 (The People’s Paper" Nr.207 vom 19. April 1856)