popularscienco.blogspot.de/2013/05/marks-por-ciuj-6-ne-la-konscio.html

MARKS
................ POR
..............................
ĈIUJ




Ne la konscio determinas la estadon, sed

la estado la konscion


Ne estas la konscio, kiu determinas la homojn, sed male ilia estado, kiu determinas ilian konscion. Sur certa ŝtupo de sia evoluo la materiaj produktivaj fortoj ekkontraŭas al la ekzistantaj produktadaj rilatoj, aŭ kio estas nur la jura esprimo por tio, kun la posedaj rilatoj, interne de kiuj ili moviĝis ĝis tiam. El evoluaj formoj de la produktivaj fortoj tiuj rilatoj ŝanĝiĝas en ties katenojn. Tiam komenciĝas epoko de socialaj revolucioj. Kun la ŝanĝiĝo de la ekonomia bazo revolucie ŝanĝiĝas la tuta giganta surbazo pli-malpli rapide aŭ malrapide. Ĉe la pripensado de tiaj revoluciaj ŝanĝiĝoj oni ĉiam diferencigu inter la materia, naturscienca konfide konstatebla revolucia ŝanĝiĝo en la ekonomiaj produktadaj kondiĉoj kaj la juraj, politikaj, religiaj, artaj kaj filozofiaj, koncize dirate, ideologiaj formoj, en kiuj la homoj konsciiĝas pri tiu konflikto kaj elbatalas ĝin. Tiel malmulte, kiel oni ne juĝas individuon laŭ tio, kion tiu mem imagas esti, tiel malmulte oni povas juĝi epokon de revoluciaj ŝanĝoj el ties konscio, sed oni male devas klarigi tiun konscion el la kontraŭaĵoj de la materia vivo, el la ekzistanta konflikto inter sociaj produktivaj fortoj kaj la produktadaj rilatoj. Socia formacio neniam pereas antaŭ ol estas evoluigitaj ĉiuj produktivaj fortoj, por kiuj ĝi estas sufiĉe progresinta, kaj novaj pli altaj produktadaj rilatoj neniam anstataŭas ĝistiaman, antaŭ ol la materiaj ekzistkondiĉoj de tiuj mem estas elkovitaj. Tial la homaro ĉiam metas nur taskojn al si, kiuj plenumeblas, ĉar pli detale obvservate, ĉiam montriĝos, ke la tasko mem ekestas nur tie, kie la materiaj kondiĉoj de ĝia plenumo jam ekzistas aŭ almenaŭ estas en la proceso de ekesto.

el „Pri la kritiko de la politika ekonomio“, enkonduko, MEV 13/9

PS:

La titolon aldonis la tradukinto Cezar.


Originaltext

Es ist nicht das Bewußtsein der Menschen, das ihr Sein, sondern umgekehrt ihr gesellschaftliches Sein, das ihr Bewußtsein bestimmt. Auf einer gewissen Stufe ihrer Entwicklung geraten die materiellen Produktivkräfte der Gesellschaft in Widerspruch mit den vorhandenen Produktionsverhältnissen oder, was nur ein juristischer Ausdruck dafür ist, mit den Eigentumsverhältnissen, innerhalb deren sie sich bisher bewegt hatten. Aus Entwicklungsformen der Produktivkräfte schlagen diese Verhältnisse in Fesseln derselben um. Es tritt dann eine Epoche sozialer Revolution ein. Mit der Veränderung der ökonomischen Grundlage wälzt sich der ganze ungeheure Überbau langsamer oder rascher um. In der Betrachtung solcher Umwälzungen muß man stets unterscheiden zwischen der materiellen, naturwissenschaftlich treu zu konstatierenden Umwälzung in den ökonomischen Produktionsbedingungen und den juristischen, politischen, religiösen, künstlerischen oder philosophischen, kurz, ideologischen Formen, worin sich die Menschen dieses Konflikts bewußt werden und ihn ausfechten. Sowenig man das, was ein Individuum ist, nach dem beurteilt, was es sich selbst dünkt, ebensowenig kann man eine solche Umwälzungsepoche aus ihrem Bewußtsein beurteilen, sondern muß vielmehr dies Bewußtsein aus den Widersprüchen des materiellen Lebens, aus dem vorhandenen Konflikt zwischen gesellschaftlichen Produktivkräften und Produktionsverhältnissen erklären. Eine Gesellschaftsformation geht nie unter, bevor alle Produktivkräfte entwickelt sind, für die sie weit genug ist, und neue höhere Produktionsverhältnisse treten nie an die Stelle, bevor die materiellen Existenzbedingungen derselben im Schoß der alten Gesellschaft selbst ausgebrütet worden sind. Daher stellt sich die Menschheit immer nur Aufgaben, die sie lösen kann, denn genauer betrachtet wird sich stets finden, daß die Aufgabe selbst nur entspringt, wo die materiellen Bedingungen ihrer Lösung schon vorhanden oder wenigstens im Prozeß ihres Werdens begriffen sind.

Marx, Zur Kritik der politischen Ökonomie, Vorwort, MEW 13/9