|
| Tombejaj floroj |
Cezar
Vivo kaj amo
Eksonĝis mi pri fidelec'
en nigra nokt' solena.
Kaj flustris vi pri nia dec',
pri tiu ec' konvena.
Ni kisis nin kun brua rid',
brakumis nin kun forto.
Ni plenis tiom nur de fid',
ke ne necesis vorto.
Ensonĝe ambaŭ ĵuris ni,
ke ni nin ne forlasas,
kaj tamen estas iluzi',
ĉar ĉio iam pasas.
Ne ĵuru vane, karulin' ,
mi lace sonĝe neis,
ni scias ne pri nia fin',
eĉ se la am' nin kreis.
'La amo estas bela lud''
ŝi tre konvinke diris,
"for estu en la amo krud',
sed jen ŝi jam deliris.
La morto kaptis vin je l' kol'
kaj en boaton puŝis,
kaj mi senvorte kaj sen vol'
ensonĝe sola kuŝis.
La mort' ne estus tamen fin',
ni plu memore vivus,
ĉar nur forges' mortigus nin
kaj nian vivon trivus.
http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/199.html
Send a message
Search for members

Petroselo says:
Dankon .