Lupiro Hilbig
epizodo


en la morna kaldronejo en la lumo
de fulgokovritaj lampoj subite sidis
sur la karbobriketa monto fazano
majesta klaŭno
arĝenta kaj verda, kun la lumanta ruĝa ringo ĉirkaŭ la kolo, kaj
kun neparencaj okuloj kaj la granda flava beko
ĝi celis min
atenteme
ĝi estis pli grandioza kaj pli bela
ol surreala pluvombrelo sur kudromaŝino
tia kia li sidis tie sur sia nigra montopinto
sentime kvankam li perdis la vojon

konversacio ne okazis
mi moviĝis kaj ĝi forflugis tra la malferma pordo
sed elfore li lasis ĉi tie la odoron de Suno la parfumon
de sia kolora ridado en la nokto
kaj mi ekrezignis pri ĉiu provo rigardi la vivon kiel miton

kaj kiam la kaŭzita rikano de mia kapo
manĝita de energio kaj frosto perdiĝis en la nokto
mi ne plu akceptis la pereon
de l' perceptoj en la tenebro.


trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser




w.hilbig


Wolfgang Hilbig
episode

im düsteren kesselhaus im licht
rußiger lampen plötzlich auf dem brikettberg
saß ein grüner fasan
ein prächtiger clown
silbern und grün den leuchtend roten reif am hals mit
unverwandtem aug mit dem großen gelben schnabel
aufmerksam
zielte er auf mich
so war er herrlicher und schöner
als ein surrealistischer regenschirm auf einer nähmaschine
wie er dort saß genau und furchtlos verirrt
auf seinem schwarzen gipfel

konversation fand nicht statt
ich bewegte mich und er flog davon durch die offene tür
doch von weit her den geruch der sonne den duft
seines farbigen gelächters ließ er hier in der nacht
und ich verwarf alle mühe das leben mythisch zu sehen

und als das kausale grinsen meines kopfes
von energie und frost gefressen in die nacht verschwand
glaubte ich nicht mehr an den untergang
der wahrnehmungen in der finsternis

Rimarkoj

Jen prozpoemo el lando, kiu ne plu ekzistas, el Germana Demokratia Respubliko (DDR), Wolfgang Hilbig estis en tiu lando hejtisto, proleto, sed kun la ambicio de granda poeto, persekutita de etcerba burokrataro; la poemo estas en certa senco lia persona programo. Ankaŭ li bedaŭrinde jam estas morta, sed lia famo en Germanio kreskas kaj kreskas, ankaŭ pro lia eksterordinare bona regado de la germana lingvo.

Ĉar mi tiam, kiam GDR ankoraŭ ekzistis, laboris nur kelkajn kilometrojn for de lia urbo Meuselwitz kiel domzorganto, plej ofte kiel hejtisto, mi mem travivis tiajn misterajn noktoskipojn. (Min iam en la nokto vizitis kato, kiu volis dormi en mia lito kaj manĝi de mia telero. Tial mi tre bone povas imagi, kial tiu epizodo estis tiom grava por li.

Iam mi vidis la poeton Hilbig mem en dancvespero inter siaj amikoj: kun grize striita ĉemizo, ĵinzo kaj longa hararo, kun bierbotelo mane, afabla robusta kvieta ulo, kiu tute ne aspektis kiel poeto, li vere ne estis tre parolema homo... Sed ĝuste tiu proleto kun la koro de Rimbaud aŭ de Baudelaire, ĉiam estis por mi granda ekzemplo pri tio, ke oni ne devas esti privilegiito, por fariĝi granda poeto. Hilbig en GDR neniam hurlis kun la lupoj, lia rezisto estis tute aŭtentika, parto de lia obstina mondokoncepto. Kaj kio plej impresas min je li estas la fakto, ke li ribelis KIEL POETO. Ĝuste lia poezia flanko estis tio, kion la burokrataro en GDR faris tiom kolerega, jen hejtisto, kiu kontraŭstaras sian rolon en la ŝtato de l' laboristoj kaj kamparanoj - tio estis tro por la burokratoj. Ili observis fakte ĉiun paŝon de li, de kiam li ekfamigis okcidente. Hilbig ricevis okcidente la publikan rekonon, kiun li meritis, sed kvankam li forlasis GDR-on, kvazaŭ devigite, li ankaŭ okcidente ne fariĝis vere hejma. Lia frua morto estis ankaŭ okcidente "la plej bona solvo" por tiu, kiu estis tiel maltrankviliga, ĉar li estis unuavice poeto, kaj nur poste ankaŭ "literatura figuro".

Kompreneble tiaj, kiaj Hilbig, ne detruis la socialismon en GDR, tion faris la sekreta ŝtatpolico kaj iliaj koramikoj, per sia perfido pri la ideo de l' socialismo, ankaŭ per tio, ke ili persekutis geniajn laboristojn tiajn, kiajn Wolfgang Hilbig. Kial ili ne fieris pri tio, ke tiu proleto estis granda poeto rekonata eĉ internacie? Ĉar ili estis la malamikoj de ĉiuj poetoj kaj de ĉiuj laboristoj, kiuj ne gloris siajn misgvidantojn.

Kaj tamen: Kiu nun ankoraŭ cerbumas plu pri la persukantoj de Hilbig? Ili ĉiuj estas forgesitaj, sed Hilbig estas ankoraŭ nun pli vivanta ol ili iam ajn estis. Grandiozaj poemoj havas interalie ankaŭ la econ fariĝi nemortemaj kaj igi nemortemaj... (HGK)

PS: En la Biblio, en la evangelio de Johano, troviĝas tekstero, kiu esprimas laŭsence, ke en la tenebro estas lumo, kiun la tenebro ne povas kapti. Tia lumo estas Hilbig. Li estas jam morta, sed li ankoraŭ nun lumas en la tenebro, ĉu vi komprenas nun? (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/