Search among Pedro Hernández's articles

Publication date  /  2011   -   19 articles

« Nov 10    Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec    Dec 12 »

  • Intervjuo en la Hispana Nacia Radio / Entrevista en RNE

    - 11 Feb 2011
    Hieraŭ oni intervjuis min en la Hispana Nacia Radio. Auskultu ekde la minuto 15 Ayer me entrevistaron en RNE escucha a partir del minuto 15 www.rtve.es/mediateca/audios/20110210/es to-suena-aprendemos-esperanto-10-02-11/1 013078.shtml

  • Ĉu mi kredas je Eŭropa Unio?

    - 01 Mar 2011 - 2 comments
    Eŭropa Unio ne estas afero de kredo, ne estas religio, sed afero de konscio pri aparteno al komunumo. Ĉu mi sentas min apartenanta al tiu komunumo? Mi vojaĝas tra Europo, kaj ĉie estas pli kaj pli da simileco, eĉ en multaj el la landoj de Eŭropa Unio ni

  • Mensa malsano I

    - 22 Mar 2011 - 11 comments
    Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam

  • Mensa malsano II

    - 22 Mar 2011
    Deprimo estas vorto de la ĉiutaga vivo, ĉiuj uzas ĝin, kvankam kutime por situacioj ege malsimilaj. Oni parolas pri deprimo, kiam temas ekzemple pri forta tristo, malĝojo, pri senespero, okazigita de iu ekstera ĉirkonstanco, kiel forpaso de amata,

  • Omaĝe al mia patro (Aguaderas, Lorko, Mursio 1922 - Madrido 2011)

    - 18 Apr 2011 - 4 comments
    Post du tagoj da vojaĝo, finfine mi atingis kun mia filino Jasna la bienon en la aŭstriaj alpoj, kie ni celis pasi la paskojn kune kun mia plej juna filino, Flora, kaj ŝia panjo, Mirjam, kiuj nun loĝas en Germanio. Kelkhore post mia alveno, mia

  • Iluzia strebo

    - 05 May 2011 - 1 comment
    Kiucele strebi al feliĉo, kiam tia strebado nur plue vundas min. Mi jam maljunas por esperi ion, kion dum mia tuta vivo mi ne atingis. Freneza mi estas, kaj tial freneze mi plu kredis kaj kredas, ke iam io pliboniĝos en mia ekzisto. Mia menso ĉiam

  • Senespera amo...

    - 09 May 2011 - 4 comments
    Ĉiutage, kiam mi sidas ĉekomputile, laboranta, vidas ke ŝi konektiĝas, kaj tiam mi sentas kvazaŭ guto da frida akvo trakurus mian dorson, kaj ekas forta tento kontakti ŝin, sendi rete kison, floron, teneran vorton... mi devas peni, por elteni min, por

  • TERTREMO EN LORCA

    - 12 May 2011
    Hieraŭ okazis forta tertremo en mia urbeto, Lorca, el kie devenas tuta mia familio. Eble 5.1 ne estus tro por Japanio, sed en Lorca la konstruaĵoj tute ne estas pretigitaj por elteni tertremoj, kvankam estas leĝoj, kiel kutime malobsrvataj, kiuj postulas

  • Mensa malsano III (kaj lasta)

    - 18 May 2011
    Kaj nun, kion fari? Kion mi povas konsili al homoj, kiuj suferas pri tiaj mensaj problemoj? Unue, forpuŝi ian ajn kulposenton. Ni ne kulpas pri nia malsano. Kaj se nia malsano vundas aliajn homojn, ni konsciu pri la diferenco inter "kulpo" kaj

  • Eterne

    - 02 Jun 2011
    Eterne Vi diras, ke vi ne amas min. Sed tamen, mi ja amas vin... Kiu scias, eble iun tagon, tio, kion en via vizaĝo desegnas via rideto ĉesos flamigi mian tutan estaĵon. Ĉu mi ĉesos senti tian fridan ŝviton tra mia dorso vidante vin,

  • Noktiĝas

    - 07 Jun 2011 - 2 comments
    Noktiĝas Ĉiunokte mi fermas la okulojn kaj vi revenas al mia memoro. Ŝajne, vi estas ĉi-tie, apud mi, rigardante min. Mi sentas vin en la aero, Mi sentas vian spiradon, vian ĉeeston, kvazaŭ ne ekzistus la distanco, kaj des pli la fremdo,

  • Vi diris al mi...

    - 09 Jun 2011
    Vi diris al mi... Vi diris al mi, neniam plu, neniam plu mi skribu al Vi, nek alparolu, nek sendu ion ajn. Kaj mi plenumis, kion Vi diris, mia amo Vi klopodis detrui ĉiujn rimedojn por kontakti Vin. Kaj mi plenumis, mia kara, mi

  • Kiu vi estas?

    - 11 Jun 2011 - 3 comments
    Kiu vi estas Ĉiuj scias pri via ekzisto, sed neniu scias, kiu vi estas. Aŭ preskaŭ neniu... Sed ankaŭ tion vi scias. Sed kial, ne sciante eĉ kiu vi estas ĉiuj scias pri vi? Eble ĉar estas vi mia sekreta pasio, pro kiu mi trairas la tutan

  • Senhoma Urbo

    - 14 Jun 2011 - 1 comment
    Senhoma urbo Mi promenas tra la stratoj, tra la placoj, laŭlonge de la rivero, tra ĝiaj pontoj. La urbo estas la sama, ĉiam ĝi estis tia. Sed tamen, malsimilas, ĉiufoje estas tiel. La samaj konstruaĵoj, la sama rivero. la sama splenda

  • Poste

    - 16 Jun 2011
    Poste Mi jam sentas vian sonĝon apud la mia, dum via hararo, malordigita, silkece karesas mian vizaĝon. Mi vin brakumas kaj sentas vian dorson, ankoraŭ humida, trema, dum per via mano vi premas la mian kontraŭ via brusto. Mi sentas la

  • Longe serĉata kanto...

    - 29 Jun 2011 - 1 comment
    Ekde mia infanaĝo mi konis la belegan melodion, sed mi sciis nenion pli, ne memoris la tekston, ne konis la nomon, sed mi volegis trovi ĝin, lerni ĝin... Antaŭ kelkaj tagoj, tute hazarde, en youtube, serĉante ion alian, aperis, finfine. Multaj rekonos

  • "Taglibro de Frenezulo"

    - 04 Jul 2011
    Mi ŝanĝis la nomon de mia blogo. Mi supozas, ke konantoj de la moderna ĉina literaturo komprenas... ;)

  • Pablo Neruda: Poema 15 de "20 ampoemoj kaj 1 senespera kanto"

    - 29 Jul 2011
    Mi ŝatas kiam vi silentas, ĉar kvazaŭ forestas, kaj vi aŭdas min el malproksime, kaj mia voĉo vin ne tuŝas. Ŝajnas kvazaŭ forflugis viaj okuloj, kvazaŭ fermus vian buŝon kiso. Ĉar ĉiuj aĵoj plenas de mia animo, vi emerĝas el la aĵoj, plena

  • HELPU VINILKOSMON, PARTDETRUITA DE LA FAJREGO!!!

    - 21 Sep 2011 - 1 comment
    Karaj, post la fajrego kiu parte detruis Vinilkosmo-n, la kerno de nia Esperanto muzikeldonado, sezonoj.ru/2011/09/flo/#more-1296 la plej bona maniero helpi estas aĉeti elŝuteblan muzikon pere de ĝia paĝo www.vinilkosmo-mp3.com Ne forgesu, ke helpante