Eŭropa Unio ne estas afero de kredo, ne estas religio, sed afero de konscio pri aparteno al komunumo. Ĉu mi sentas min apartenanta al tiu komunumo? Mi vojaĝas tra Europo, kaj ĉie estas pli kaj pli da simileco, eĉ en multaj el la landoj de Eŭropa Unio ni uzas la saman monon, kaj la prezoj de la diversaj varoj estas jam preskau samaj, sed... mi ne kredas je Eŭropa Unio. Mi kredos, kiam ankau la komuna sociala politiko estos celo de Eŭropa Unio, kiam la strebo estos socioekonomie similigi la vivnivelon de ĉiuj eŭropanoj.

MINIMUMA SALAJRO EN DIVERSAJ LANDOJ DE EUROPA UNIO:

Luksemburgio        1.610 €
Irlando        1.462 €
Nederlando        1.357 €
Belgio        1.336 €
Francio        1.321 €
Britujo        1.148 €
Grekio          681 €
Hispanio          600 €
Portugalio          497 €
Pollando          334 €
Rumanio          137 €
Bulgario          112 €

Tio signifas, mia "samlandano" el Luksemburgio rajtas ricevi ne mapli monate ol 14,37 foje, la salajron, je kiu rajtas minimume kalkuli laboristo el Bulgario, tio estas, bulgaro averaĝe devos labori multe pli ol unu jaro por ricevi tion, kion ricevas luksemburgano monate. Ĉu la prezoj de la pano au de IKEA estas 14 fojojn pli malaltaj en Bulgario ol Luksemburgio????????

Ne estas tiu la Eŭropa Unio, pri kiu mi povas identiĝi, sed grandega mensogo, profitebla nur de la povuloj, sed ne de la eŭropaj popoloj.

Do, permesu al mi ne fieri, ne entuziasmiĝi pri la Eŭropa Unio.