Hieraŭ okazis forta tertremo en mia urbeto, Lorca, el kie devenas tuta mia familio. Eble 5.1 ne estus tro por Japanio, sed en Lorca la konstruaĵoj tute ne estas pretigitaj por elteni tertremoj, kvankam estas leĝoj, kiel kutime malobsrvataj, kiuj postulas kontraŭtertremaj kondiĉoj en la konstruaĵoj ekde la fino de la sepdekaj jaroj.

Bonŝance, ĉiuj miaj parencoj estas en bona stato, post la unua skuo ili sukcesis forlasi la urbon kaj rifuĝi en kamparana domo kelkkilometrojn for. Tie ili ankorau atendas. Krom la mortintoj kaj vunditoj, miloj da homoj pasas denove la nokton subĉiele, atendanta ke la sekurservoj kontrolu la stabilecon de iliaj domoj. Almenau inter 10-30 % de la domoj ne plu taugas por loĝado, kaj multaj estas tute nerepareblaj.

Do, mia vivo ĝojiĝas iomete pli... Kio mankas ankoraŭ, ĉu infektiĝi per aidoso?