Kaj nun, kion fari?

Kion mi povas konsili al homoj, kiuj suferas pri tiaj mensaj problemoj?

Unue, forpuŝi ian ajn kulposenton. Ni ne kulpas pri nia malsano. Kaj se nia malsano vundas aliajn homojn, ni konsciu pri la diferenco inter "kulpo" kaj "kauzo". Nia problemo estas la kauzo, ne ni kulpas pri tiuj problemoj. Tuj kiam ni konscios pri tio, multe pli facilos alfronti la problemon kaj serĉi vojojn por superi nian problemon, kaj ĉefe la konsekvencojn, kiujn provokas nia malsano. Malfacile estus komprenigi al la homoj, kiuj kunvivas kun ni, kia estas nia problemo, se ni mem ne konscias pri ĝi.

Due, "eliri el la ŝranko". Kial honti pri malsano de iu konkreta parto de la korpo? Ĉu vi hontus, se via malsano rilatus la koron, la hepaton, la krurojn? Estas vere, ke la socio (bonŝance malpli kaj malpli) havas antaŭĝujojn rilate la mensajn malsanojn, kulpe de ne tro edukigaj filmoj, kiu donas nur ekstreman situacion, kiu tute ne speguligas la veron. Kiam oni eliras el la ŝranko, la homoj kiuj ĉirkauas nin bezonos tempon kaj klarigojn pri kion fakte konsisitigas nia problemo, kaj multaj havante nenian ideon pri kio estas vera deprimo, tuj silentigos vin dirante ke jes, ke ili ja scias kio estas deprimo (kvazaŭ viro povus kompreni la nask- aŭ menstruajn dolorojn). Se necesas, uzu la materialojn kiujn mi metis en mian blogon. Ne hontu pri via malsano: la veraj geamikoj, bone informitaj, zorgos pri vi kaj apogos vin. Kaj se vi iun ajn perdas, ne dubu. Tiu ne estis vera amiko.

Trie, ne dubu iri viziti fakulon, psikologon au psikiatron. La decido dependas de la malsano. La ĉefa diferenco inter psikiatro kaj psikologo estas, ke psikiatro povas apliki teknikojn de psikologo (psikoanalizo, psikoterapio, ktp), uzeblas ĉefe kiam temas pri eksterdevena deprimo pro streĉigaj situacioj, ktp. Sed se temas pri pli serioza problemo, genetika aŭ denaska cerba malsano, la fakulo estas la psikiatro, por decidi konkretan diagnozon kaj kapabli decidi la konkretajn bezonojn de la malsanulo laŭ la grado. Konkrete, mia diagnozo estas dupolusa obsktrukco de tipo 2, t.e., estas multe pli rimarkeblaj la deprimaj statoj, sed la maniaj statoj aperas tute supraĵe, ekzemple miakaze obsedo pri kompulsiva komunikado, kiu speguligas en konstantan strebon kontakti aliajn homojn per sms, babilejo, retpoŝto. ĉar tio ofertas al la malsanulo momentan subkonscian bonfartigon. Do, ne timu viziti la psikiatron. Elektu tiun, kun kiu vi fartos konforte, kaj ne timu rakonti eĉ la plej intimajn detalojn de via vivo. Ĉar sur ties bazo psikiatro povos establi kiu estas via konkreta malsano, kaj decidi pri la taŭga traktado, inkludante medikamentojn, se necesas.

Kvarte, se vi iras al psikiatro, vi devas fidi lin/ŝin kaj fari ĝuste laŭvorte tion, kion diros al vi la psikiatro. Se vi ne intencas fari tion, plej bone ne perdu la tempon kaj restu hejme. Aliflanke, ĉiam aperos "saĝuloj" kiuj instigos vin ne uzi tiajn "pilolaĉojn". Tiuj "saĝuloj" havas nenian ideon pri la malsano, nur amaso da antaŭjuĝoj. Kiel dirite, se vi ne celas fari ekzakte kion diros al vi psikiatro, pli bone ne perdu la tempon.

Miakaze, mia malsano estas nun absolute stabiligita, mi jam agas kiel tute normala homo, mi ne deprimas, mi ne havas tiajn maniakajn kompulsojn... Nun eĉ mi povis iom post iom rezigni pri prozac, kaj nun mi uzos ĉiam (almenaŭ ĝis kial la genetika mfedicino sukcesos kuraci tiun malsanon) Lamictal, dufoje tage po 100 mg. La rezulto estas mirinda, neniam mi fartis tiom bone kiel nun. Sed tio postulis de mi sekvi senhezite ĉiujn indikojn de mia psikiatro.

Kaj kion mi povus konsili al homoj, kiuj kunvivas kunj mensaj malsanuloj?

Unue, konsciu pri kio temas. Se vi legis la unuajn du partojn kiun mi verkis pri tiu temo, vi jam havas ideon pri kio temas. Se al iu homo mankas kruro, oni ne postulas ke li kuru, sed la problemo estas, ke la mensa malsano ne estas tiom evidenta.

Due, se vi scias ke la homo, kun kiu vi estas havas tian problemon, konsciu ke ne devas strangi al vi abruptaj ŝanĝoj de humoro, de sinteno, foje tiu homo iĝos kompantinda, humiliĝema, foje malafablega, abrupta, malagrava, batalema... komprenu, ke tio estas la efiko de la malsano, ne lia /ŝia racia konduto. En tiu kazo, pli bone reagi, kvazaŭ li estus en sia kutima stato, por ne praviigi kaj kreskigi tian konduton., klopodante ne doni aparte gravecon al tio kaj konsekvencoj de lia / ŝiaj agoj. Alie, la homo deprimiĝos kaj sentos sin poste kulpa pro la rezultoj de lia / ŝia agado. NENIAM RIPROĈU AL LI/ŜI sian kontuton, tio ja estus la plej kontrauefika ideo, ĉar tio kreskigos ĉiujn simptomojn.

Trie, neniel faru proponon, kvazau, ĉu ni iru promeni, al kinejo, al iu festo, eĉ seksumi... La tuja reago, kiel ni vidis en la dua parto, estas ke la malsana reganta parto de la cerbo, kies unua ago estas malebligi ĉion, kio povas konstraŭstari aŭ mildigi la psikan staton, estos rifuzi ian ajn agon, plifartiginda lian staton. Kion fari do? Ne proponi, ne doni tempon reagi. Se vi diras, ĉu vi volas ke mi iros viziti vin? Li rifuzos, do ne faru, simple iru al lia /ŝia hejmo, ĉambro, ne advertinte. Se li ne emas paroli, vi simple alparolu, prefere pri amuzaj aferoj kiuj tute ne tuŝas lian malsanon aŭ la eksterajn kauzojn, klopodu devojigi lian atenton al aliaj aferoj, se amuzaj , des pli bone, petu ke li rakontu spritaĵoj, en tauga momento eĉ tiklu, stultumu... tia maniere oni povas kontraubatali la misinfluon de la malsana parto de la menso. Se vi sukcesas, ke vi iru kune kun grupo de amikoj, neniel lasu lin sola, eĉ estus bone interkonsenti kaŝa kun la aliaj akompanantoj, por ke li/ŝi iĝu la centro de la grupo, ke ĉiuj parolu kun li/ŝi, sed, kiel dirite, evitante temon pri la malsano au pri la kialoj de la malsano. Ne ekskludu ke foje, pro kontraŭstaro al ĉio, kio povus plibonfartigi, la homo povas iĝi kolera kaj agresema. Tute ne atentu, parolu per normala voĉo, kvazaŭ ĉio estus trankvila etoso. Estas la ĝusta vojo por malkonektigi tiun koleron.

Kiam la krizo estos pasinta, tiam vi devus paroli trankvile kun li / ŝi, kun tuta komprenemo kaj preteco auskulti, pri lia problemo, montri kiel eble pli da intereso, amikeco kaj tenero, ke la homo sentu sin brakumita. En normala stato, mensaj malsanuloj bezonegas paroli, sed samtempe ofte hontas paroli pri tio. Estas tre grave atingi la fidon de la malsanulo, konkvinki lin ke temas ne pri ke ili estas kontraŭsociaj, ktp, sed ke li suferas malsanon, kiel povus esti malano en alia parto de la korpo, kaj instigi lin viziti al psikiatro, parolante pri aliaj konatuloj kiuj faris la samon, au eĉ konatiĝante kun homoj, kiuj havas similajn problemojn, por ke ili konstatu la eblon resaniĝi.

Kiel mi diris antaŭe, mi ne celas anstataui la fakan kriterion de fakulo, male, interesas al mi transdoni la ideojn el la vidpunkto de mensa malsanulo.

Amike,

Pedro