Eterne



Vi diras, ke vi ne amas min.

Sed tamen, mi ja amas vin...

Kiu scias, eble iun tagon,

tio, kion en via vizaĝo desegnas via rideto

ĉesos flamigi mian tutan estaĵon.

Ĉu mi ĉesos senti tian fridan ŝviton

tra mia dorso vidante vin,

Ĉu mi ne plu balbutos,

volante diri ion al vi.

Kiu scias, ĉu mi ĉesos revi

pri la intenso de viaj brakumoj,

kaj senti tian nepriskribeblan teneron

tenante viajn manojn inter la miaj.

Kiu scias. Eble mi forgesos vin.

Aŭ eble unue vi forgesos min.

Aŭ eble restos io inter ni,

io, kio povintus estiĝi

io, kio eble devis estiĝi...

Mia animo pleniĝas je tristo,

Kiam mi pensas, ke vi ne estas mia.

Kiam mi scias, ke vi neniam volos,

ke mi estu via.

Sed kiel mi povus,

sen tia profunda tristo.

konscii kiom profunda,

forta, preskaŭ nebridebla,

kaj bela, kaj pura, kaj dolĉa

estas la amo, kiun mi sentas.

Vi diras, ke vi ne amas min...

Sed lasu, ke mi amu vin.

Ricevante kontraŭ tio nenion

Nur por ke mia tristo

sentigu al mi la feliĉon

kapabli ami vin tiel,

kiel mi amas vin ĉi-momente...


(originale kastilie, esperantigita de mi mem)