Noktiĝas



Ĉiunokte mi fermas la okulojn

kaj vi revenas al mia memoro.

Ŝajne, vi estas ĉi-tie, apud mi, rigardante min.

Mi sentas vin en la aero,

Mi sentas vian spiradon, vian ĉeeston,

kvazaŭ ne ekzistus la distanco,

kaj des pli la fremdo,

kiu kreskas tagon post tago.

Tiam mi sentas, kvazaŭ vi stompiĝas,

kvazaŭ vi pli kaj pli vanuas...

Kiom mi ŝatus reveni malantaŭen

forviŝi la tutan doloron, ĉiujn vundojn.

kaj lasi nur la revojn, la aspirojn, la sonĝojn...

Kiom mi ŝatus komprenigi al vi,

ke pli doloriga ol esti vundita de amata homo,

povas nur esti vundi la homon, kiun oni amas.

Kiel malfermita vundo, en la koro,

sanganta, kiu neniam cikatras...

Tia estas la doloro

de kiu scias, ke vundis tiun, kiun plej amas.

Kiom pli granda estas la belo,

la plezuro senti sin proksimaj,

la kompliceco, la sento

kune trairi la saman vojon.

Sed kiom pli nocivaj estas la vundoj,

kiuj tiom sangas, kiom la vundoj de la malamo,

kies vundiginto fieras pri la doloro.

Kiom mi volus fermi ĉiujn tiujn vundojn.

kapabli forgesi, ke ili ekzistis,

kaj transformi la vortojn, la sagojn de la parolo,

en amantajn karesojn

plenajn da amo kaj tenero

Kiom mi ŝatintus, kiam mi igis vin plori,

povi karesi viajn larmojn per miaj lipoj,

kaj denove vidi la feliĉon en viaj okuloj.

Kiom mi volus komenci denove,

kaj povi sonĝi denove

ke neniam plu la vundoj

povos disigi min de apud vi.


(originale kastilie, esperantigita de mi mem)