Mi ŝatas kiam vi silentas, ĉar kvazaŭ forestas,

kaj vi aŭdas min el malproksime, kaj mia voĉo vin ne tuŝas.

Ŝajnas kvazaŭ forflugis viaj okuloj,

kvazaŭ fermus vian buŝon kiso.



Ĉar ĉiuj aĵoj plenas de mia animo,

vi emerĝas el la aĵoj, plena de mia animo.

Sonĝa papilio, vi similas al mia animo,

kaj similas al la vorto melankolio.



Mi ŝatas kiam vi silentas, kaj estas kvazaŭ fremda,

Kaj kvazaŭ plendas, papilio en murmuro.

Kaj el for vi aŭdas min, kaj mia voĉo vin ne atingas:

lasu ke mi eksilentu per la silento via.



Lasu ke al vi mi parolu ankaŭ per via silento

hela kiel lampo, simpla kiel ringo.

Vi estas kiel la nokto, silenta kaj stelplena.

Via silento estas stela, tiom fora kaj facila.



Mi ŝatas kiam vi silentas, ĉar kvazaŭ forestas.

Fremda kaj doloriga, kvazaŭ vi mortis.

Sufiĉas tiam unu vorto, unu rideto.

Kaj mi ĝojas, ĝojas, ke tio ne estas vero.



http://www.youtube.com/watch?v=QIhHTGYkkHU