Post du tagoj da vojaĝo, finfine mi atingis kun mia filino Jasna la bienon en la aŭstriaj alpoj, kie ni celis pasi la paskojn kune kun mia plej juna filino, Flora, kaj ŝia panjo, Mirjam, kiuj nun loĝas en Germanio. Kelkhore post mia alveno, mia fratino telefonis min. Ŝi ĵus estis en maljunulejo, kaj tie ŝi renkontis nian patron en terura stato, lia sano rapide malpliboniĝis, li bezonis oksigenon, la renoj ne plu funkciis. La maljunulejaj kuracistoj demandis, ĉu ni volas porti lin al malsanulejo, sed ni rezignis, ni sciis, ke ne eblos plibonigi la staton de 89-jara homo, kies korpo ne plu funkcias, kaj pli bone li pasu siajn lastajn horojn en sia bele tutsunlumigita ĉambro, kie la flegistino tiom bone zorgis pri li... Pli malfrue, mi ricevis sms, oni donis morfinon al mia patro por sendolore pasi la nokton.

La postan matenon mia fratino telefonis min. Je la sepa kaj duono matene, mia patro forpasis.

Du horojn poste, mi jam sidis sur la unua el la du trajnoj, kiujn mi bezonos por atingi la Vienan flughavenon. Fine, je la dekunua nokte, mortlaca, ankoraŭ ne ripozinta el la alvenvojaĝo, mi revenis al mia madrida hejmo, kaj vane klopodis ripozi. La postan matenon, mi estis en la frunebrejo, tie, tra la montrofenestro, duonkuŝis klinita la ĉerko de mia patro, kiun mi vidis ankoraŭ vivanta (se tiun staton oni povas nomi vivo) unu semajnon antaŭe, kvankam li tute nek rekonis min nek reagis al mia ĉeesto. Lia nuna aspekto rekomendis al mia fratino, ke la ĉerko restu fermita, kaj post iom da duboj, mi decidis resti kun la bildo, kiun mi havis de li antaŭ lia morto.

Ĉi matene mi sidis, sola, dum du horoj antaŭ la montrofenestroj, dum miaj gefratoj kaj patrino akceptadis la vizitantojn kaj parencojn alvenintajn el suda Hispanio.

Mi ne povis elteni la larmoj, fojfoje ili fluis, trakvile, silente, tenere, tra miaj vangoj. Mia kapo pleniĝis per memoraĵoj, aperis en mia penso bildoj, scenoj, unu post la alia, de mia vivo kun li. Mi memoris, kiam mi estis infano, kiom da fojoj li portis min al la madridaj muzeoj, kreante en mi la ŝaton por la studo kaj la scivolon koni ĉion, kion mi povis malkovri. Mi memoris niajn vizitojn al la Madrida Libra Foiro, kie ofte mia patro, tiom entuziasmiĝinta pri la libroj, perdis min inter la homamaso. Ankaŭ mi memoris, niajn promenojn tra la madrida "Rastro", la Madrida pulbazaro, kaj la manĝeton, kiuj li ĉiam proponis al mi en la trinkejo vidalvide de nia hejmo, ĉiam dirante "ne diru al via panjo, por ke ŝi poste ne plendu, ke tial vi ne tagmanĝas".

Mia patro estis tre juna, kiam en Hispanio estis proklamita la Dua Respubliko. Kiel milionoj da homoj en nia lando, li entuziasmis pri la nova ŝtato, kiu rapide iĝis unu el la plej socie modernaj landoj de Europo, kaj transportis nian patrujon el la mezepoko ĝis la dudeka jarcento. Amasa kreado de lernejoj, klerigado, senlima apogo al la kulturo por ĉiuj, la plej avangardaj kaj progresemaj sociaj leĝoj en Europo... Li membris en la komunista junularo, kaj studis, sed la milito interrompis kaj balais liajn planojn kaj revojn. Estis li, kiu en la lastaj tagoj de la milito devis bruligi la sliparon de la membroj de la Komunista Partio en Murcio, por ke ĝin ne trovu la baldau enirantaj faŝistoj.

Mia patro estis enkarcerigita nur kelkajn tagojn, sed hazarde kaj bonŝance, li povis liberiĝi, kaj dum du jaroj li kaŝiĝis en la Lorka kamparo ĉirkaŭ la bieno de mia avo. Fine, li sukcesis alveni al Madrido, kie kune kun lia frato kaj amikino kreis entreprenon, Mundi-Prensa (kiu ekzistis ĝis la pasinta decembro), kiu unue okupiĝis pri mendado de fakaj revuoj en fremdaj lingvoj, foje malpermesitaj en Hispanio. La entrepreno iĝis iom post iom la plej grava agrokultura eldonejo de Eŭropo. Hodiaŭ, post la kremacio oni memoris kiel la distribuantoj de lbiroj, fermiĝis en la laborĉambro de mia onklo (kiu forpasis antaŭ du jaroj, kaj en kies funebro unuafoje mi vidis mian patron plorantan), kaj ofertadis librojn, eldonitajn en Suda Ameriko kaj malpermesitajn en Hispanio, kiel eldono de la verkaro de Garcia Lorca, kiu ĝis nun staras en la bretaro de mia patro, kaj per kiu ni ĉiuj konis liajn poemojn.

Mia patro vivis je deviga silento dum 40 jaroj, ĉiam timante ke iam la politika polico aperos por forporti lin. Lia frato, mia onklo, oficero de la respublika armeo, estis kondamnita je morto, sed li savis sian vivon dank'al lia stirpermesilo, ĉar tuj post la milito tute mankis stiristoj por kamionoj.

Mi memoras la legaligon de la Komunista Partio post la fino de la diktaturo, kiam mia patro portis min, 13-jaran knabon, al la unua mitingo en la taŭrobatalejo de Vista Alegre, kie parolis homoj, kiel Santiago Carrillo, Dolores Ibarruri, kies eĉ mencio estis malpermesita dum 40 jaroj en nia lando. Mi memoras la inaŭguron de la kvartala ejo de la komunista Partio en la strato Abtao, kie ĉeestis Simon Sanchez Montero, la unuajn festojn de la Komunista Partio en Madrido, tien irante per metroo plenplena da ruĝaj flagoj, kie ni vizitadis la diversajn regionajn domojn gustumante la lokajn bongustaĵojn... Multajn jarojn poste, kiam la memoro de mia patro komencis misfunkcii, antau tri jaroj pli malpli, li "konfesis" al mi, ke li estis membro de la komunista partio, kaj tiam mi devis tenere rememori al li ĉion, kion ni travivis kune kiel komunistoj.

Li estis ege bona patro, kiu transdonis al ni amon por la studado, la kulturo, la muziko, scivolemon por koni ĉion en la mondo, disciplinon en nia laboro kaj en la vivo ĝenerale... sen tio mi nun ne kapablus labori memstare, senestre.

Tion ĉi laŭdis mia frato dum la parolado antaŭ la kremacio, kaj finis turnante sin al li, kaj adiaŭante per "Salud, camarada" (sanon, kamarado).

Krom la korono de ruĝaj diantoj, mi ŝatintus kovri la ĉerkon per la respublika flago, kaj sonigi la "Himno de Riego", la himnon de la Respubliko. Jen do mia lasta omaĝo al mia kara patro, kun tuta mia amo:

http://www.youtube.com/watch?v=JELOzi_vz00