Kiucele strebi al feliĉo, kiam tia strebado nur plue vundas min. Mi jam maljunas por esperi ion, kion dum mia tuta vivo mi ne atingis. Freneza mi estas, kaj tial freneze mi plu kredis kaj kredas, ke iam io pliboniĝos en mia ekzisto. Mia menso ĉiam detruos miajn rilatojn kun aliaj homoj, kaj tiel estos ĉiam. Neniu volas elteni mensan malsanulon apud ŝi. Mensa malsanulo ne rajtas je amo.
Pli bone lasi sin senzorge atendi la finan venkon de la vivo. Ne indas batali kontrau la sorto. Pli bone resti for de la mondo, ĝis kiam la mondo decidos forigi min