Senhoma urbo



Mi promenas tra la stratoj, tra la placoj,

laŭlonge de la rivero, tra ĝiaj pontoj.

La urbo estas la sama, ĉiam ĝi estis tia.

Sed tamen, malsimilas, ĉiufoje estas tiel.

La samaj konstruaĵoj, la sama rivero.

la sama splenda beleco...



Meztagas, la suno jam supre brulas.

Blindigas la lumo, spegulita en la akvo.

La urbo silentas, neniu estas.

Nek la bruo de la aŭtoj, de la homoj,

de la infanoj, de la hundoj...



La urbo malplenas. Vivas sed malplenas.

Neniu pli estas, nek la amasoj da turistoj

kiuj ŝtopas en somero, neniu.



Mi promenas tra la urbo, serĉante,

Ĉar meze de l' neniejo,

mi serĉas la homon.



Stratangulon mi turnas, koro batas,

Eble ŝi estos tie? Kaj mia dorso humidiĝas,

pro mikso da angoro kaj deziro...

Sed ne. La sama senhoma urbo,

Ĉiam la sama...



Subite, fore, sur la placo mi vidas ŝin!,

Jes, estas ŝi! Mi kuras, feliĉa, finfine!.

Ŝi, el fore, rigardas min.

Stariĝas, turniĝas...

Ne plu estas.



(originale kastilie, esperantigita de mi mem)