Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo

  • Cezar: Profeto Jesuo

    - 01 Aug 2010
    Cezar: Profeto Jesuo (poemo)
    Cezar Profeto Jesuo Fajnsenta profeto najlota sur breto. Lin murdis kiseto. Jesuo ĝin sciis. "Perfido!" kok' kriis, ĉar Petro sendiis. *** Sankta Mateo 26 / Perfido de Petro 69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70 Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestib…

  • Cezar: Balonvetero (poemo)

    - 22 Jul 2010
    Cezar: Balonvetero (poemo)
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/balonvetero.html Cezar Balonvetero Nuboj blankaj, brila tag', tute miaj laŭ imag'. Enaere freŝa son', jen vetero por balon'! Jam mi flugas en aer' kaj rigardas al la ter'. En la mano teleskop', en balono supren, hop! Sube nura sapvezik' estas plu la respublik'. Jam mi flugas sur la mar', Ha, libero sen kompar'!

  • Cezar: Ĉu nombroj ekzistas? (kontraŭmatematika poemeto)

    - 16 Jun 2010
    Ĉu vi scias ke niaj genoj identas je kvindek procentoj al bananaj?
    Cezar Ĉu nombroj ekzistas? Ĉu ekzistas vere unu, ĉu la nulo estas ebla? Ĉiu nombro en realo estas nepalpebla. Nombroj estas nur enpense. Ili tute ne ekzistas. Kaj mi tial kalkuladojn jam pro dub' rezistas.

  • Cezar: Miraĝo (poemo)

    - 14 Sep 2012
    Kunz de Kauffungen en publika kaĝo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/09/fi-mirago-rimpoemo.html Cezar Miraĝo —laŭ ĉineska skemo Langtaosha Se mankas la saĝ', vera engaĝ' pri granda vivovojaĝ', montriĝas ĉiu vojo kiel miraĝ'. Sur homa vizaĝ' pala en kaĝ' tuj perdiĝas la sovaĝ'. Restas jam nur disciplin', hom' en garaĝ' .

  • Cezar: Ĉarrado (ĉineska poemo)

    - 28 May 2010
    ĉarrado
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/carrado-lau-cineska-skemo-zuihuayin.html Cezar Ĉarrado —laŭ ĉineska skemo Zuihuayin Rado pendas en la kort', jarojn jam laŭ sort'. Ne plu ruliĝas en iu ĉar' kun ĉaristeskort'. Iu skribis en raport': "Endas la deport'.'' Tempo kruelas, jen kiel verm' jen per fajromort'. PS: Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj kun 7,5,545 silaboj, laŭ la rim…

  • Hans-Georg Kaiser: Luno surbranĉa (rimpoemo ĉineska)

    - 19 Jul 2013
    Luno surbranĉa (suspekta hela objekto)
    Hans-Georg Kaiser Luno surbranĉa Jen sur branĉo sidas Lun', laŭŝajne sen cel', ripozema kaj pozama, kun granda bel'. Luno plena apud arbo, kun blanka hel'. Ni ĝin vidas kun plezuro en noktĉiel'. PS: Renyueyuan (rondiĝo de luno kaj homoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 5 aŭ 6 versoj kaj 75,444 / 444,444 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xxa / xxa,xxa (x=senrima) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Hom', ne fumu! (rimpoemo)

    - 24 May 2010
    Hom' ne fumu
    Hans-Georg Kaiser Hom', ne fumu! Se kamentubo fumas, mi pro l' klimat' cerbumas. Sed kial fumu homo? Hom', pensu pri Sodomo. Konzernaj ĉefoj ridas, se homoj sin ne bridas. Se fumas hom' kun forto, minacas tiun Morto. Fumantoj ne remaĉas, ke cigaredoj aĉas. Fumantojn ŝatas Morto, pro ties pekosorto. Glosoj Sodomo (hebree סְדוֹם, greke Σόδομα) kaj Gomoro (hebree עֲמוֹרָה, greke Γόμορρα) estis urboj neniigitaj de Dio pro pekoj de iliaj loĝantoj. Sodomo, Gomor…

  • Cezar: Pigru ruze (poemo)

    - 02 Nov 2012
    Dancanta akvoguto 2
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-pigru-ruze-rimpooemo.html Cezar Pigru ruze Nur laboro ĝis la mort' - diras al ni vivartisto - estus ege aĉa sort'. Al la trolabor' rezisto! Vivoĝu' - la nova sport' - estu nia sankta vort'! Pigru dum la devlabor', diras al ni vivsaĝulo. Kial morti pro dolor'? Dev-altaron laŭdu nulo. Amon ŝatu kun furor', ĝoje gaju laŭ la kor'. Gaje ĝuu kun konsci', diris al ni Epikuro. Estu kiel Bakko vi' kaj ne sklav' d…

  • Cezar: Ŝia elekto (rimpoemo)

    - 17 May 2010
    Ŝia elekto / Amora taglibro
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sia-elekto-rimpoemo.html Cezar Ŝia elekto Li atendas kun fervor' la amatan jam dum hor', tute plena de ador'. Sed ŝi kuŝas jam ĉe vir' pro avido al amor', por gedorm' sen tro da kor'. PS: Huanxisha (silka-lava rojo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po tri versoj el sep silaboj laŭ la rimaranĝo aaa / xaa (x=senrima)

  • Cezar: Kiam la marsanoj venis (rimpoemo)

    - 26 Feb 2013
    Kiam la marsanoj venis
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kiam-la-marsanoj-venis-rimpoemoj.html Cezar Kiam la marsanoj venis Kiam la marsanoj venis, ili ĉiujn homojn benis. En la noktoj ili helis kaj en lumovestoj belis. La urbestro ilin vokis, sed kolegoj multe mokis. Ĉar afablis la marsanoj, ne minacis krudaj manoj. Iluminaj marsfiguroj servis nur al lumplezuroj. Ne militon ili volis, sed tutcerte ili drolis. PS: drola = komike stranga

  • Cezar: Uro (poemo)

    - 17 May 2010
    Uro - Auerochse / elmortinta - ausgestorben
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-uro-rimpoemo.html Cezar Uro Ur' iris, spiris kun plezur', ĝi fortis tre laŭ la statur'. Ur' ĉasis kun galopa kur'. Perdiĝis tamen ĝia spur'. PS: Laŭ la ĉineska poemskemo Dekses-Silabo

  • Hans-Georg Kaiser: Pri amo sen imag' (rimpoemo)

    - 15 Feb 2010
    prostituitino kun lipkolorilo
    Hans-Georg Kaiser Pri amo sen imag' Mi montris min en lumo dum dancorkestra bru', en nubo de parfumo, al viro, sed sen ĝu'. Li volis min amori. Min logis lia mon'. Li pretis min adori kun tro da fanfaron'. Li pagis tamen bone, scivolis eĉ pri mi. Mi diris akratone, ke ne demandu li. Li faris min ebria en ĉambro de la kort'. La viro estis fia, perfortis min sen vort'. Li estis sen talento, min fikis kvazaŭ brut' kaj tamen kun kontento foriris en surtut'.…

  • Cezar: Mia foriĝo (originala poemo)

    - 16 May 2010
    lumspuro  (Mia foriĝo)
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-mia-forigo-mi-iris-spiris-kun.html Cezar Mia foriĝo Mi iris, spiris kun plezur'. Pro kio mia ĝojo nur? Mi movis min nun jam en kur', forflugis kiel sag' sen spur'!

  • Cezar: Vojaĝrevoj ( originala poemo)

    - 16 May 2010
    poŝtmarka papilio / Cezar: Vojaĝrevoj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vojagrevoj-rimpoemo.html Cezar Vojaĝrevoj —laŭ la ĉineska poemskemo "moruskolektanta knabino" Kiel poŝtmark' sur kovert' en hotelo ĉe botelo ekrevas tuj pri velo, tiel logas min kun fort' fora relo, rajda selo, flugado en ĉielo. PS: Caisanzi (moruskolektanta knabino) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun kvar versoj el 7,4,4,7 silaboj, laŭ la rimaranĝo: xa, a,a. (x=senrima)…

  • Hans-Georg Kaiser: Neĝentila vizitinto (rimpoemo)

    - 19 Jul 2013
    Altenburg sur porcelano
    Hans-Georg Kaiser Neĝentila vizitinto — laŭ ĉineska skemo "ruĝigitaj lipoj" En mia urb' min vizitis hom', kreten', vir' sen kompren' pri mia pen'. La liriko estis por li splen', iluzi'. Kia azen', tute sen seren'! PS: Dianjiangchun (ruĝigitaj lipoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 4 kaj 5 versoj el 47,4,5 kaj 45,34,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a / xa,xa,a (x=senrima) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Cezar: Se jukas la kap' (ŝercema rimpoemo)

    - 12 May 2010
    Cezar: Se jukas la kap'
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-se-jukas-la-kap-rimpoemo.html Cezar Se jukas la kap' Se jukas la kap', tre helpas la sap'. Se mankas eĉ klap', ne estas eskap'. Se mankas la saĝ', en kiu ajn aĝ', ne helpos kuraĝ' aŭ fuĝ' per vojaĝ'. Se tias la sort', ne savos vin vort' aŭ nova pasport', sed jam nur la mort'.

  • Cezar: Kompleta nunekonomio (rimpoemo)

    - 12 May 2010
    Vendo kaj aĉeto - komercistkompleto.
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kompleta-nunekonomio-li-pagas-min.html Cezar Kompleta nunekonomio Li pagas min, ni vendas nin. La varmond' kompletigas sin! Ĉar hom' la homon ne tre fidas, la varoj ĉiun agon gvidas. Se vendus mi, aĉetus vi. Ŝanĝiĝ' ne estus tiel ĉi. Se hom' sin vendas, hom' aĉetas; la mond' monvara jam kompletas.

  • Hans-Georg Kaiser: Alia mondo eblas (rimpoemo)

    - 30 Mar 2012
    migdalofloroj
    Hans-Georg Kaiser Alia mondo eblas Printempe ĝi palpeblas, alia mondo eblas. Florado estas kri'. Sub arbo oni festas. Printemp' ribelo estas, naturrevoluci'. Burĝonoj fine krevas, el grizo sin eklevas, jen kreskas la esper'. Je floroj jam palpeblas, ke mond' alia eblas sur nia tuta Ter'. Printempkantistoj trilas, muziko ekbabilas, rondiras kun la vent'. Dum la printemp' palpeblas: alia mondo eblas, tutnova mond' laŭ sent'. http://cezaroriginaloj.blogsp…

268 articles in total