All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
LA MILITO DE LA ĈAPELOJ de Louis BEAUCAIRE
Karaj geamikoj, ... Ne!... ankoraŭ ne temas pri mia nova traduko! (bedaŭrinde!..) ... sed mi ĵus rete legis tiun ĉi bonegan tekston de Louis BEAUCAIRE kaj ne povas rezisti proponi ĝin al vi! Tiu rakonto pri milito certe amuzos multajn esperantistojn... eĉ konvinkitajn pacistojn! Jen iom da humuro en nia brutala mondo!!! Frandu la legadon! (Teksto el "Esperanto-Literaturo en la Reto"; enkomputiligis Don Harlow)
-
Via felietono : "LA BALO" (11) de Irène Némirovsky
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la sekva epizodo de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto, kies francan version mi klopodis traduki kiel eble plej fidele... ... Oni ĵus sonorigis ĉe la pordo... Ĉu tamen alvenos invititoj al la planita balo? ... Sinjorino Kampf fariĝas pli kaj pli malkvieta, ĉu ne?.. BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, JADRANKA kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
Via felietono : "LA BALO" (9) - novelo de Irène NEMIROVSKY
Karaj fidelaj legantoj... Karaj geamikoj... Denove, ni eniras la domon de gesinjoroj Kampf. Rosine, la patrino de Antoinette, zorge finpreparas la planitan balon... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj atenta legado kaj trafaj rimarkoj !
-
Via felietono : "LA BALO" (8)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jam estas la sekvo de via felietono, "La Balo" de Irène Némirovsky. ... Kio okazos, post kiam Antoinette forĵetis la invitkartojn?... Ĉu la knabino konfesos sian kulpecon?... BONAN LEGADON ! Koran dankon al JADRANKA, IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
Via felietono : "LA BALO" (6)
Karaj legantoj... Post la malagrabla sceno inter Sinjorino Kampf kaj ŝia filino Antoinette, kion decidos la malfeliĉa knabino? Ĉu silenti kaj obei?... Ĉu ribeli?... ... BONAN LEGADON ! ... ...Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj rimarkoj !
-
VIA FELIETONO : "LA BALO" (5)
Karaj geamikoj, Ni retrovu la kompatindan Antoinette post kiam ŝia patrino kolerege rifuzis, ke ŝi (eĉ iomete) partoprenu la planitan balon... Irène NEMIROVSKY lerte uzis la "malrektan liberan stilon" por priskribi la pensojn de la suferanta knabino... Esperante, ke mi tro perfidis la originalan verkon, mi deziras al vi... ... BONAN LEGADON ! Dankon al IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia tre atenta legado kaj la trafaj rimarkoj.
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)
Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (2/2) - Fino
Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la lasta parto de la romano... Kun la espero, ke plaĉis al vi la legado, mi elkore dankas vin pro viaj oftaj vizitoj kaj fidela ĉeesto. Mi ŝuldas multegajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule kaj pacience poluris mian tradukon, precipe : DOROTA, FILIP, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL... Fakte, tiu traduko estas kolektiva laboro!!! ... VIVU ESPERANTO !
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (2/2)
Karaj legantoj, karaj geamikoj... Mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj kaj esperas, ke daŭre plaĉos al vi tiu ĉi rakonto - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Mi esperas, ke mi ne tro perfidis la originalan verkon de la Norda aŭtoro. ... Ĉu Silvano povas ankoraŭ esperi iom da feliĉo post la perfido de sia edzino? ... BONAN LEGADON !!! Kun miaj elkoraj antaŭdankoj al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj helpas poluri mian tekston !!! Mi povas jam dankegi al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 17 (2/2)
Karaj geamikoj kaj legantoj, jen estas jam la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano : "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. ... Ĉu Lurĵo sukcesos aresti Silvanon ĉi-foje? ... BONAN LEGADON ! ... kaj mi antaŭdankegas al ĉiuj lertaj esperantistoj, kiuj bonvole helpos poluri tiun ĉi tekston! Mi jam kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia helpo!!!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 17 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, senprokraste, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Ĉu malfeliĉo trafos Silvanon post la perfido de lia edzino? ... BONAN LEGADON ! Mi kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia amika helpo! (Polurita versio : la 4an de januaro 2014)
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (2/2)
Karaj geamikoj, Iom malfrue, jen la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. ... Ĉifoje, Ĵermena troviĝas en tre malagrabla situacio. Kia destino atendas ŝin?... BONAN LEGADON ! Mi ŝuldas dankojn al MICHAEL, IVAR, DOROTA, ANJO kaj FILIP pro iliaj proponoj kaj komentoj. (Polurita la 2an de januaro 2014)
-
Via felietono : LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj ! Eble senpacience vi atendas la sekvan epizodon de via felietono, ĉu ne? Jen senprokraste la komenco de la jam 16a ĉapitro... ... Ŝajnas, ke Ĵermena fariĝis sperta fraŭdulino... aŭ ĉu? BONAN LEGADON ! Multe da dankoj mi ŝuldas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia helpo! (Korektita versio : la 2an de januaro 2014)
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 15 (2/2)
Jen senprokraste la sekva epizodo de via felietono. (Mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch.) ... Kiel reagos Ĵermena fronte al sia edzo post la riveladoj de la doganisto Lurĵo?... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, FILIP kaj GINETTE pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - ĈAPITRO 15 (1/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Senprokraste, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Hodiaŭ Lurĵo renkontiĝas kun Ĵermena... La ĉielo de Silvano eble malheliĝos... BONAN LEGADON !!! Mi ŝuldas dankojn al GINETTE, DOROTA, IVAR kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 14 (2/2)
Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj, senprokraste mi aldonas la sekvon de via felietono. ... Ĉu la doganisto Lurĵo endanĝerigos sian rivalon?...Ĉu Silvano tamen daŭrigos sian laŭleĝan vivon?... BONAN LEGADON ! Mi antaŭdankas al ĉiuj geamikoj, pro la atenta legado kaj regulaj rimarkoj aŭ proponoj por plibonigi mian tradukon!.. GINETTE, DOROTA, NOĈJO, IVAR, FILIP...
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 14 (1/2)
Kun granda plezuro, mi proponas al vi la novan epizodon de via felietono. ... Ĉu Silvano fariĝos honestulo? ... Kiel reagos la ĵaluza doganisto Lurĵo?... BONAN LEGADON, karaj geamikoj !!! Mi dankas al la simpatiplenaj helpantoj : NOĈJO, IVAR, GINETTE, DOROTA, FILIP...
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Post longa atento, vi povas finfine legi la sekvon de tiu epizodo. ... Sed kio okazas al Silvano? ... BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (1/2)
Karaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Kiel reagos Silvano post la aresto de sia amiko Cezaro?... BONAN LEGADON ! NB : Mi jam elkore dankas al NOĈJO, IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 12 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Ĉar vi senpacience atendas la sekvon de tiu rakonto, mi senprokraste aldonas ĝin jam hodiaŭ. Ĉu la doganistoj arestos Cezaron? ... aŭ ĉu li sukcesos fuĝi el la tramo?... BONAN LEGADON ! ... kaj agrablan semajnfinon!!! Koran dankon mi ŝuldas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj taŭgaj rimarkoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 12 (1/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen nova epizodo de via felietono. Neevitebla insido... Ĉu Silvano estos la viktimo de la ĵaluza kaj ruza Lurĵo?... BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - ĈAPITRO 11 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de via felietono. Ĉu Silvano iom konscias la danĝeron?... BONAN LEGADON ! NB : Koran dankon pro viaj proponoj kaj helpo. Bonvolu pardoni se mi ne rapide reagas ĉar mia retkonekto ofte ne estas tre bona. Dum la venontaj semajnoj, pro vojaĝo al Nordo por viziti mian familion, mi verŝajne ne povos tuj aldoni la sekvon de tiu rakonto. Mi antaŭdankas vin pro via kompreno kaj via pacienco. Ĝis baldaŭ... ... kaj VIVU ESPERANTO !!! Mi dankegas al la rapidega, tre atenta kaj tre lerta amiko NOĈJO pro liaj taŭgaj proponoj kaj korektoj!!! Ankaŭ al simpatiplenaj IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP mi ŝuldas multajn dankojn pro ilia grava helpo por poluri miajn tradukojn!!! Ĉiufoje estas bonega okazo por plibonigi mian scipovon!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - ĈAPITRO 10 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Ni retrovas la doganiston Lurĵo kun "l'alta Fernando", la fraŭdestro... Ĉu perfido okazos? AGRABLAN LEGADON ! Mi kore dankegas al IVAR, NOĈJO, FILIP, GINETTE kaj DOROTA, kiuj ofte helpas min per iliaj proponoj!!!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 9 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, jen la daŭrigo de via felietono. Ŝajnas, ke malheliĝas la futuro de nia heroo... Bonan legadon! NB : Mi kore dankegas al GINETTE, NOĈJO, DOROTA, IVAR kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 9 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Unue, mi dankegas vin pro via vizito malgraŭ mia longa silento. Finfine, vi povas malkovri la sekvon de via felietono... ... Ĉu okazos amafero inter Ĵermena kaj Lurĵo?... ... Kion pricerbumas la doganisto?... BONAN LEGADON! MULTAJN DANKOJN mi ŝuldas al miaj amikoj NOĈJO, GINETTE, IVAR kaj FILIP pro ilia diligenta helpo!
-
AL ĈIUJ GEAMIKOJ : ĜISSSSSSSSSS!!!!
Karaj geamikoj... Dum longa periodo, mi ne povos plu (regule) ĉeesti - verŝajne nur kelkfoje, kiam eblos retkonekto. Post kelkaj feriaj tagoj, mi definitive forlasos mian regionon por loĝi en suda Francio. (Bonvolu esti paciencaj por legi la sekvon de via felietono...) Al ĉiuj vi, mi deziras feliĉajn feriojn - aŭ almenaŭ feliĉajn tagojn! Refoje mi dankegas vin pro via fidela amikeco (malgraŭ la aĉaj ŝanĝoj en Ipernity). Mi pardonpetas al pluraj el vi pro mia silento - fakte tiu transloĝiĝo estas stresa situacio. Mi revenos kiel eble plej ofte ... kaj precipe kiel eble plej baldaŭ kun tutnova retkonekto! Prizorgu vin kaj estu feliĉaj!!! ĜIIISSSSSSSSSSS!!!!!!!!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 8 (2/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de la rakonto pri Silvano. Bonan legadon! Koran dankon al DOROTA, GINETTE, MICHEL, IVAR, NOĈJO kaj FILIP... pro ilia amika helpo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 7 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Dankegon pro via pacienco ĉar mi refoje malfruas por tiu ĉi nova rendevuo kun Silvano! Bonan legadon!!! Ĝis baldaŭ... KORAN DANKON AL GINETTE, IVAR, DOROTA, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA TRE AMIKA HELPO!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ"- Ĉapitro 4 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Eble vi jam senpacience atendas por scii, ĉu la brava hundo Tom sukcesos sian danĝeran komision... Do ... Bonan legadon! ... ... kaj mi antaŭdankegas vin pro viaj rimarkoj! Ĝis! NB : Koran dankon al Ivar, Dorota, Ginette, Filip... kaj precipe al Noĉjo!!!
-
Miaj karaj geamikoj...
Unue mi dankas vin pro viaj bondeziroj koncerne la hodiaŭan Sanktan Valentenon, kiujn mi tutkore reciprokas al vi!!! ... Mi invitas vin aŭskulti la lastan kanton, kiun mi ĵus aldonis al mia galerio, okaze de tiu speciala festo : www.ipernity.com/doc/mike59/14262261 ... Tutan semajnon, mi ne ĉeestos. Bonvolu pardoni mian venontan silenton ĉar verŝajne mi ne havos retkonekton. Ankoraŭfoje, mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj sed precipe pro via fidela amikeco, kiu ege kortuŝas min... Tre baldaŭ vi povos legi la sekvajn epizodojn de via felietono... Pasigu tre agrablan semajnfinon... kaj tre belan serenan semajnon! ĜIS!!!! ... kaj VIVU ESPERANTO !!!!!!!!!!!!!!!!! NB : Bonvolu ankaŭ subskribi kaj disvastigi la peticion koncerne nian karan lingvon!!! Antaŭdankon pro via helpo!... www.ipernity.com/blog/mike59/448614
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 2a ĈAPITRO (1/2)
Karaj geamikoj, Jen la dua ĉapitro (unua parto) de mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (Maxence Van der Meersch). Se vi ĵus malkovris tiun ĉi paĝon, la kompletan unuan ĉapitron vi povas jam legi ĉi tie : www.ipernity.com/blog/mike59/442987 Antaŭdankon pro viaj eventualaj rimarkoj kaj proponoj... Bonan legadon! ...
-
FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen
Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
-
Tre bela poemo de JULIO BAGHY : "Al nia Lingvo"
Plaĉas al mi tiu poemo rilate al nia bela lingvo ESPERANTO! ... ĉu ankaŭ al vi???
-
KER- EKZAMENO ... Mi sukcesis! Uf!!!
Jen la rezultoj, kiujn mi ĵus rete legis :
-
Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...
Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)
-
Tago de inoj... Journée des femmes...
Al ĉiuj miaj amikinoj de Ipernity, mi deziras feliĉan festotagon... sed precipe EGALECON !!! A toutes mes amies d'Ipernity, je souhaite une belle journée de fête... mais surtout l'EGALITE !!! NB : BONVOLU LEGI LA BELETAN POEMON, KIUN NIA AMIKO MIKAELO BRONŜTEJN SPECIALE SKRIBIS POR ĈIUJ VI !!! www.ipernity.com/blog/36860/379614
-
111 111 VIZITOJ ! ... DANKEGON !!!
111 111 vizitoj... 111 111 visites... Elkoran dankegon al ĉiuj geamikoj ĉe Ipernity !!! Vi estas vere amindaj !!! Un très grand merci à tous les ami(e)s d'Ipernity !!! Vous êtes vraiment sympas !!!