LA BALO (6) - Ĉapitro 4 (1/2)

La postan tagon, S-ino Kampf ne parolis kun Antoinette pri la antaŭvespera sceno ; sed dum la tuta matenmanĝotempo, ŝi strebis sentigi sian malbonhumoron al sia filino per vico da mallongaj admonoj, kiujn ŝi primajstris kiam ŝi koleris.

- Pri kio vi sonĝas, kun tiu pendanta lipo? Fermu la buŝon kaj spiru per la nazo. Kiel agrable por la gepatroj estas filino, kiu ĉiam mense forvagas !.. Atentu ! Kiel do vi manĝas ? Mi vetas, ke vi makulis la tablotukon... Ĉu vi ne povas dece manĝi, je via aĝo ? Kaj mi petas, ke vi ne movu viajn naztruojn, mia filino... lernu aŭskulti la rimarkojn sen tiele paŭti... Ĉu vi ne degnas respondi ? ĉu vi englutis vian langon ? Bone... jen larmoj nun ! ŝi pludiris kaj stariĝis ĵetante sian buŝtukon sur la tablon. Nu, mi preferas foriri ol vidi tiun vizaĝon fronte al mi, eta stultulino !

Ŝi eliris, fortege puŝante la pordon. Antoinette kaj la anglino restis solaj antaŭ la flankenmetita manĝilaro.

- Nu, finmanĝu vian deserton, Antoinette, flustris Miss. Vi neakurate alvenos vian kurson de la germana lingvo.

Per tremanta mano, Antoinette metis en sian buŝon la kvaronon de la oranĝo, kiun ŝi ĵus senŝeligis. Ŝi klopodis manĝi malrapide, kviete, por ke la domservisto, senmova malantaŭ ŝia seĝo, povu kredi ŝin indiferenta kontraŭ tiuj kriaĉoj, kaj malestimanta « tiun virinon ». Sed kontraŭvole, larmoj eliris el ŝiaj ŝvelaj palpebroj kaj fluis, rondaj kaj brilaj sur ŝian robon.

Iom poste, S-ino Kampf eniris la lernoĉambron ; ŝi enmane tenis la paketon de preparitaj invitokartoj :

- Post la manĝeto, vi iros al via pianokurso, Antoinette, ĉu? Vi transdonos la koverton kun invito al Izabela ; kaj, Miss, vi enpoŝtigos la reston.
- Yes, Mrs. Kampf.

La poŝtoficejo estis plenŝtopita. Miss Betty rigardis, kioma horo estas :

- Ho, mankas al ni la tempo ! Estas malfrue. Mi iros al la poŝtoficejo dum via kurso, karulino, ŝi diris, deturnante sian rigardon, kun siaj vangoj eĉ pli ruĝaj ol kutime : tio... tio estas al vi egala, karulino, ĉu ne?
- Jes, murmuris Antoinette.

Ŝi nenion plu diris. Sed kiam, konsilinte ke ŝi rapidu, Miss Betty estis ŝin lasinta antaŭ la domo, kie loĝas Izabela, Antoinette iom atendis. Kaŝiĝante en la embrazuro de la portalo, ŝi ekvidis la anglinon, kiu rapidiris al taksio haltigita ĉe la stratangulo. La aŭto preterpasis tuj apud Antoinette, kiu staris sur la pintoj de la piedoj por scivoleme sed timeme enrigardi. Sed ŝi vidis nenion. Dum momento ŝi restis senmova, okulsekvante la forirantan taksion.

« Mi ja opiniis, ke ŝi havas amanton... ili eble kisas unu la alian same kiel en la libroj... Ĉu li diras al ŝi « Mi amas vin... » ? Kaj kio pri ŝi ? ... Ĉu ŝi estas lia amorantino ? ŝi plu demandis al si, kun ia honto kaj fortega naŭzo miksitaj kun malklara sufero : libera, sola kun viro... kiel feliĉa ŝi estas ! ...Ili eble iros al la Bosko*. Mi dezirus, ke Panjo vidu ilin... Ha ! mi dezirus, ŝi murmuris pugnigante la manojn : tamen ne ! la amantoj havas feliĉon... ili estas feliĉaj, ili estas kune, ili kisas unu la alian... La tuta mondo enhavas multegajn virojn kaj virinojn, kiuj amas unu la alian... Kial ne mi ? »

Per streĉitaj brakoj, ŝi balancis antaŭ si sian tekon de lernantino. Ŝi malame rigardis ĝin, sopirĝemis, malrapide sin turnis sur la kalkanoj kaj trairis la korton. Ŝi malfruis. Fraŭlino Izabela diros : « Ĉu oni ne instruas al vi, ke akurateco estas la unua devo de bonedukita infano rilate al la instruistoj, Antoinette ? »

« Ŝi estas stulta, maljuna, malbela... » ŝi opiniis, kun kolero.

Laŭtvoĉe, ŝi eldiris :

« Bonan tagon, Fraŭlino ! Min malfruigis Panjo, mi ne kulpas ; kaj ŝi diris, ke mi transdonu tion al vi... »

Dum ŝi transdonis la koverton, ŝi aldonis pro subita inspiro :

« ... kaj ŝi petis, ke vi lasu min foriri kvin minutojn pli frue ol kutime... »

Tiele, ŝi eble vidos Miss Betty-on reveni kun akompananto.

Sed Fraŭlino Izabela ne aŭskultis. Ŝi legis la invitkarton de S-ino Kampf.

- Kion ? Balon ? Ĉu via patrino aranĝos balon ?

Ŝi turnis kaj returnis la karton inter siaj fingroj, kaj ŝtele movis ĝin sur sian mandorson. Ĉu ĝi estis gravurita aŭ nur presita ? Estis prezdiferenco de almenaŭ kvardek frankoj... Tuj, ŝi tuŝe rekonis gravuron... Ŝi humore ŝultrumis. Tiuj gesinjoroj Kampf de ĉiam spertis frenezajn vantemon kaj malŝparemon. Iam, kiam Rosine laboris en la Banko de Parizo (kaj tio okazis antaŭ ne tiel longe, Dio mia !) ŝi elspezis sian tutan monatsalajron por tualetoj... ŝi surhavis tolaĵon el silko... ĉiusemajne novajn gantojn... Sed ŝi verŝajne vizitis amorrendevuejojn... nur tiaj virinoj havis feliĉon... La aliaj... ŝi amare murmuris :

- Via patrino ĉiam havis bonŝancon...

« Ŝi furiozas » Antoinette diris al si. Ŝi demandis kun malica grimaceto :

- Sed vi certe venos, ĉu ne ?
- Lasu min diri al vi, ke mi kiel eble plej klopodos iri ĉar mi vere deziras renkontiĝi kun via patrino, diris Fraŭlino Izabela. Sed aliflanke, mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi povos... Geamikoj, la gepatroj de eta lernantino, la gesinjoroj Gros, Aristide Gros, la eks-asistantarestro, pri kiu via patro certe aŭdis... mi jam konas ilin de jaroj ! – ili invitis min al teatro, kaj mi sendube promesis, vi ja komprenas, ĉu ?.. Tamen, mi penos aranĝi tion, ŝi konkludis sen plua klarigo. Ĉiuokaze, diru al via patrino, ke mi ĝojos kaj plezure pasigos momenton kun ŝi...

- Bone, Fraŭlino.
- Do, ni eklaboru... Nu, sidiĝu...

*La Bosko = le Bois de Boulogne

------------------------------------------DAŬRIGOTE------------------------------------------------