| may 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
|
| LA FLAGO DE E.U. |
| may 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Etan koncerton kun granda ŝanco mi povis ĉeesti dum la lanĉfesto de la nova albumo de Jacques Yvart, en la Kulturdomo de Dunkerque, en la Nordo de Francio, la 19-an de aprilo... Tiam mi faris ankaŭ mian unuan (sed tro mallongan) renkonton kun esperantistoj... Jen la tria parto de mia raporto.
… read more
Dek jaroj post sia unua albumo en esperanto, la franca kantisto de Dunkerque, Jacques Yvart, prezentis sian novan albumon: "Invito por Vojaĝo". Proksimume cent personoj ĉeetis la lanĉfeston, inter aliaj la deputito - urbestro de Dunkerque, eks-statministro S-ro Michel Delbarre... La grava kultura evento estis do ankaŭ tre taŭga por diskonigi la internacian lingvon !
Jacques Yvart estas mirinda ambasadoro ... kiel "transpasigisto de pacmesaĝoj" laŭ la vortoj de la "unua magistratano"...
… read more
Sabaton la dek-naŭan de aprilo 2008, en la belega Kulturdomo de Rosendaël en Dunkerque, okazis festo por la lanĉo de la nova albumo de Jacques Yvart, tute kantita esperante... Mi partoprenis tiun eventon kun granda feliĉo ... despli ke okazis ankaŭ mia unua renkonto kun esperantistoj! 
La Tera Flago - The Earth flag - Le drapeau de la Terre
Ekde 1970, la 22-an de aprilo okazas la Tutmonda Tera Tago por honori nian mirindan sed fragxilan planedon kaj pripensi ekologion. La neoficiala flago estas la NASA -fotaĵo "la Blua Globeto".
Depuis 1970, le 22 avril est la Journée internationale de la Terre afin de nous sensibiliser à la fragilité de notre merveilleuse planète. Le drapeau (non officiel) représenté ici est une photo de la NASA.
Since 1970, April 22nd is the International Earth Day celebrated to remind us how fragile our wonderful planet is. The non-official flag is a NASA photo.
DANKEGON !!!! MERCI BEAUCOUP !!!!
THANK YOU VERY MUCH!!!! MUCHAS GRACIAS!!!!
GRAZIE MILE!!!! VIELEN DANK !!!!
KÖZSÖNÖM !!!! DZENKUJE BARDZO !!!!
MUITO OBRIGADO !!!! DANK U WEL!!!!
SPASSIBA!!!! ALIGATO!!!! XIE XIE !!!!
|
| Aprilo 2008 - 10 000 VIZITOJ ! |
|
| FELIĈAN PASKON ! |
Mi tutkore kaj amike deziras al vi TRE BELAN KAJ FELIĈAN PASKON!!!! ![]()
Je te souhaite de tout coeur et bien amicalement de JOYEUSES fêtes de PÂQUES !!!
I wish you a HAPPY EASTER!!!
Ich wünsche dir ein FROHIGES OSTERFEST!!!
Te deseo un FELIZ PASCUA!!!
|
| Libereco kaj Paco en Tibeto ! |
|
| PACO |
La tre kuragxa popolo de Tibeto bezonas Pacon kaj Liberecon!
La tibeta popolo havas rajton kontraŭ forto...
Bonvolu subskribi la peticion al la ĉi malsupre ligilo :
http://www.avaaz.org/fr/tibet_end_the_violence/13.php?cl=64240854
|
| TAGO DE LA VIRINOJ |
Al ĉiuj la virinoj de Ipernity kelkajn florojn mi deziras sendi tutkore... sed tutkore mi deziras ĉefe, ke tre baldaŭ ne plu ekzistos tiel tago...
Tiam ekzistos vere EGALECO inter viroj kaj virinoj... Ĉiuj havos la samajn rajtojn... Ne plu ekzistos malsupraj salajroj por virinoj... Nenia virino estos batita... Nenia virino timos antaŭ sia edzo aŭ kunulo...
... Ekde la antikaj tempoj, la virinoj tre ofte estas malkonsiderataj ... Eĉ jam en la Biblio, ŝi estas "kulpa" de la elpelado el la paradizo... En multaj landoj, pretekste religiaj konsideroj, ŝi estas ankoraŭ persekutata hontinde...
Jes! ... Mi ege deziras, ke ne ekzistas plu la Tago de la Virinoj...
Mia afrika amiko José, kiu instruas francan en Kinŝasa en la Republiko de Kongo, skribis tiun ĉi leteron, kie li petas nian helpon... Se vi havas ideon por respondi laŭcele, bonvolu aldoni vian komenton... Mi pensas, ke sia laboro estas tre taŭga por siaj lernantoj, kiuj estas tro malriĉaj por daŭrigi iliajn lernadoj... Dum babilado, José klarigis, ke li gajnas nur cent dolarojn po monato (el kiu li bezonas kvardek por pagi sian domlupagon) - la studentgepatroj mem devas pagi iliajn instruistojn en tiu lando!!! Li havas kvindek lernantojn po klaso...
Oni povas legi plej komplete en la blogo de José.
Jen sia letero...
HELPO PRI LA NEFAVORITAJ LERNANTOJ
Tre kara amiko,
Saluton
Mi provis per la "chat" sed mi ne sukcesis. Jen la respondo al via demando pri nia asocio. Kiel instruisto, vidante ke multaj lernantoj forlasis la klason dum la jaro, mi decidis kun kvar instruistoj fondi tiun asocion por subteni kelkajn infanojn fini la jaroj. Dank'al tio, ni sukcesis alfabetigi kelkajn infanoj de du jaroj. La afero konsistas por chiu jaro helpi kelkajn infanojn. Konkrete, oni prenas iom da mono en nia salajro. Nun ni volas grandigi nian asocion kiu estas tre utila por la infanoj.
Ni utiligas ofte niajn moderajn salajron por alfabetigi kelkajn lernantojn.
Dum pasinta jaro, nia asocio alfabetigis dek lernantojn. Tial ke ni demandas la solidarecon de bonfarantoj kiuj volus helpi nian asocion .
Se oni helpas nin, nia asocio povas alfabetigi multe da lernantoj .
Do, se la asocio organizighas bone, certe tio povas farighi laboro ankaù por mi. Nun ni havas 15 lernantojn. Bonvolu klarigi tion kun viaj taùgaj vortoj.
Mi tre dankas vin.
Nia adreso:
Telefono: 00243818135322
B.P.:761 Kinshasa 11
République Démocratique du Congo
Mi ege bedaŭras, ke oni ne povas elŝuti la e-librojn, kiujn mi aldonis en mia retpagxaro (ekcepte la "Pro"- anoj de Ipernity...)
Eble, vi ankoraŭ ne scias, ke oni povas tre facile kaj senpage elŝuti multajn e-librojn (en PDF formato) ĉe la ĉi sube ligilo:
http://esperantujo.org/eLibrejo
(ekzemple : "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry...)
Tutkore, mi deziras al vi tre bonan legadon!
Mi tutkore dankegas vin pro viaj amikaj vizitoj !!!
Thanks very much for your nice visits!
Herzlichen Dank für deine freundliche Besuche!
Agradezco mucho a todos para vuestras simpaticas visitas!
Un très grand merci à tous pour vos visites amicales!
Tristegan novaĵon oni eklernis hieraŭ nokte ...
Oni povas skribi kondolencan mesagxon kaj legi memorpagxon pri Claude Piron ĉe
http://www.edukado.net:80/pagina/Memore+al+Claude+PIRON/20115//
Ĉi tie estas artikolo de "La Ondo de Esperanto":
Claude Piron (1931–2008)
La 22an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron.
Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969), poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.
Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis plurajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis t.n. “ĉu-romanoj”, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano, plurfoje reeldonita lernolibro Gerda malaperis, muzika kasedo Frandu Piron. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro La bona lingvo kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).
Ni funebras kaj kondolencas.
Ĉiam li vivos en nia memoro... Laŭ mi, Claude Piron estas ekzemplo de humanismo kaj toleremo en nia mondo sen gvidosignoj...Kaj kiel bone diris Sara el Meksiko
"Nun Dio esperantigxos"...
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Mike59