LA BALO (7) - Ĉapitro 4 (2/2)

Antaŭ la piano, Antoinette igis la pluŝan tabureton malrapide turni. Laŭmemore, ŝi povus desegni la makulojn kaj truojn de la teksaĵo... Ŝi komencis gamludi. Kun senĝoja diligenteco, ŝi fikse rigardis sur la kamenbreto flavfarbitan vazon, polvnigran interne... Neniam iu ajn floro... Kaj tiuj abomenindaj skatoletoj el konkaĵoj sur la bretoj !.. Kiel malbela kaj malĝoja estis tiu apartamenteto, kien oni trenis ŝin de jaroj !..

Dum Fraŭlino Izabela dispoziciis la partiturojn, ŝi ŝtelmovis la kapon direkte al la fenestro... (Estas certe belega vetero en la Bosko, krepuske, kun tiuj senfoliaj arboj, vintre fajnaj sub tiu perlblanka ĉielo ...) Tri fojojn semajne, ĉiusemajne, de ses jaroj... Ĉu tio daŭros ĝis ŝia morto ?

- Antoinette, Antoinette ! Nu, kiel do vi metas la manojn ? Bonvolu rekomenci tion, mi petas... Ĉu al via patrino venos multaj homoj ?
- Mi kredas, ke Panjo invitis ducent personojn...
- Ha ! Ĉu ŝi opinias, ke estos sufiĉe da spaco ? Ŝi ne timas, ke tro varmos, ke oni estos tro kunpremiĝintaj, ĉu ? Ludu pli forte, Antoinette ! Via maldekstra mano estas tro mola, etulino!.. Tiun ĉi gamon nun, kaj poste la ekzercon numero dek ok en la tria kajero de Czerny*...

Gamoj, ekzercoj... dum monatoj post monatoj : « La Morto de Oze »**, « La Senparolaj Kantoj » de Mendelssohn, La Barkarolo el « La Fabeloj de Hoffmann »... Kaj sub ŝiaj streĉaj fingroj de lernantino, ĉio tio miksiĝis en ia senforma kaj brua kriegado...

Per volvita notkajero en la mano, Fraŭlino Izabela vigle signis takton.

- Kial do vi tiom premas la fingrojn sur la klavojn ? .. Staccato, staccato... Ne kredu, ke mi eble ne vidas, kiel vi uzas la ring - kaj et-fingrojn ! ... Ducent personojn, vi diris... Ĉiujn vi konas ?
- Ne.
- Ĉu via patrino surmetos sian novan rozkoloran robon Premet***?
- ...
- Kio pri vi ? Mi supozas, ke vi ĉeestos la balon... Vi estas ja sufiĉe altkreska !
- Mi ne scias, murmuris Antoinette kun dolora ektremo.
- Pli rapide, pli rapide !.. jen en kia ritmo tio estas ludenda... unu, du, unu, du, unu, du... Nu, ĉu vi dormas, Antoinette ? ... La sekvon, mia etulin’...

La sekvo... tiu fragmento kvazaŭ barita per diesoj, kie oni ĉiufoje stumblas... En la najbara apartamento ploras infaneto... Fraŭlino Izabela ŝaltis la lampon... Ekstere la ĉielo malheliĝis, forviŝiĝis... La pendolhorloĝo sonas kvarfoje... Jen unu plia horo perdita, dronita, kiu forfluis inter la fingroj kiel akvo kaj neniam plu revenos... « Mi dezirus foriri tre malproksimen aŭ morti... »

- Vi estas jam laca, Antoinette, ĉu ? Samaĝe, mi ludis ses horojn ĉiutage... Nu, iomete atendu, ne tiom rapidu, ne urĝas al vi... Je kioma horo mi devos veni la 15an ?
- Estas skribite sur la karto. Je la deka.
- Bonege. Sed mi revidos vin antaŭe...
- Jes, Fraŭlino...

Ekstere, la strato estis senhoma. Starante tuj kontraŭ la muro, Antoinette atendis. Post momento, ŝi rekonis la paŝon de Miss Betty, kiu rapidegis brako en brako kun viro. Ŝi antaŭen impetis kaj stumblis kvazaŭ en la kruroj de la paro. Miss Betty eliris krieton.

- Ho, Miss ! Jam mi atendas vin de longa kvaronhoro...

Preskaŭ sub la okuloj, ŝi fulmrapide ekvidis la vizaĝon de Miss tiel ŝanĝitan, ke ŝi haltis, kvazaŭ ŝi hezitus rekoni ĝin. Sed ŝi ne vidis la kompatindan etan buŝon malfermitan, vundetitan kvazaŭ nenatura floro ; ŝi avide rigardis « la viron ».

Li estis tre juna fraŭlo. Studento. Eble gimnaziano, kun tiaj delikataj lipoj doloraj post la unuaj razadoj... beletaj senhontaj okuloj... Li estis fumanta. Dum Miss balbute petis pardonojn, li kviete laŭtvoĉe diris :

- Prezentu min, kuzino mia.
- My cousin, Ann-toinette, flustris Miss Betty.

Antoinette manpremis. La fraŭlo iom ridis, silentis ; kaj li ŝajne pripensis kaj finfine proponis :

- Mi akompanu vin, ĉu ne ?

Ĉiuj tri silente iris laŭ la senhoma kaj nigra strateto. Kontraŭ la vizaĝo de Antoinette la vento pelis aeron malvarmetan, malsekan pro pluvo kaj malklaran kvazaŭ pro larmoj. Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, rigardis la geamantojn, kiuj iris antaŭ ŝi, silentaj, premitaj unu kontraŭ la alia. Kiel rapide ili paŝadis !.. Ŝi haltis. Ili eĉ ne rigardis returne. « Se iu veturilo min renversus, ĉu ili almenaŭ aŭdus ? », ŝi pripensis kun stranga amareco. Iu pasanta viro koliziis kun ŝi ; ŝi timigite retromovis. Sed temis nur pri la lanternisto ; ŝi vidis kiel li tuŝis la stratlanternojn per sia longa stango, unu post la alia, kaj ili tuj eklumis en la nokto. Ĉiuj tiuj lumoj, kiuj trembrilis kaj flirtis, kiel kandeloj en la vento !.. Ŝi subite timis. Plenforte, ŝi antaŭen kuris.

La geamantojn ŝi reatingis antaŭ la ponto Aleksandro la III-a. Ili interparolis rapidege, tre mallaŭte, kun siaj vizaĝoj proksimaj. Ekvidante Antoinette-n, la fraŭlo malpacience gestis. Dum momento, Miss Betty konfuziĝis ; kaj, post subita inspiro, ŝi malfermis sian mansaketon kaj elŝovis la paketon da kovertoj.

- Prenu, karulino. Jen la invitkartoj de via patrino, kiujn mi ankoraŭ ne enpoŝtigis... Rapide kuru ĝis tiu eta tabakejo, tie, en la maldekstra strateto... Vi vidas ties lumon, ĉu ?.. Ĵetu ilin en la leterkeston. Ni atendos vin ĉi tie...

Ŝi ŝovis la preparitan paketon en la manon de Antoinette kaj haste malproksimiĝis. Antoinette vidis, ke ŝi haltas meze de la ponto ; poste, kun mallevita kapo, ŝi atendis la fraŭlon. Kaj ili apogis sin kontraŭ la parapeto.

Antoinette ne estis moviĝinta. Pro la mallumo, ŝi vidis nur du konfuzajn ombrojn, kaj ĉirkaŭe la Sejnon nigran kaj kovritan de rebriloj. Eĉ kiam ili kisis unu la alian, ŝi divenis pli ĝuste ol vidis la fleksiĝon, ian molan falon de ambaŭ vizaĝoj unu kontraŭ la alia ; sed ŝi subite premtordis la manojn kiel ĵaluza virino... Pro tiu movo, unu koverto eliris kaj terenfalis. Ŝi sentis timon kaj rapidege levprenis ĝin, sed, samtempe, ŝi hontis pri tiu timo : nu, kio ? ĉu ĉiam tremi kiel knabineto ? Ŝi ne meritis esti virino. Kaj tiuj du aliaj, kiuj daŭre reciproke kisas ! Ili eĉ ne disigis lipojn... Ŝin ekkaptis ia kapturniĝo, ia sovaĝa bezono de spitado kaj malbono. Kun premitaj dentoj, ŝi ekprenis ĉiujn kovertojn kaj ĉifis ilin en siaj manoj ; ŝi disŝiris ilin kaj ĵetis ĉiujn kune en la Sejnon. Dum longa tempo, kun dilatita koro, ŝi rigardis ilin, kiuj flosis kontraŭ unu arkaĵo de la ponto. Kaj finfine la vento kunportis ilin en la akvon.

*Czerny : pianisto kaj fama pedagogo eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Czerny
**Morto de Oze : el la muzika suito Peer Gynt de Edvard Grieg eo.wikipedia.org/wiki/Peer_Gynt





***Robo Premet kun antaŭa drapiraĵo (1927).
Longaj roboj revenas laŭmode en Parizo. Kompreneble ili ankoraŭ ne estas longaj ĉiuflanke. Tiu ĉi simple havas longan antaŭan faldon, kiu ŝajne daŭrigas la drapiraĵon de la korsaĵo kaj falas sufiĉe malsupren. Tiu tre gracia robo estas el helrozkolora sateno kun buko el straso ĉetalie.

----------------------------------------------------DAŬRIGOTE --------------------------------------------------