DUA ĈAPITRO

La postan tagon, kiam Silvano tagmeze alvenis al la domo de sia amiko, Cezaro en blanka subĉemizo estis boksanta, en la kuirejo, kun la granda Julio, la policisto.

Afabla knabo, tiu Julio. Li loĝis en la tria domo pli fore. Kvankam li konis la suspektindan finegocon de Cezaro kaj Silvano, li tamen restis ilia amiko. Cezaro kaj li amikiĝis pro sia komuna amo al boksado kaj sportoj. Julio amatore praktikis la «noblan arton» dum sia juneco. Kiam lin rekaptis unu el liaj grandaj sopiroj al trejnado, Cezaro regule renkontiĝis kun Julio por kelkaj raŭndoj.

Granda, masiva, la membroj kaj torso rigidaj, Julio havis nek suplecon, nek facilan moveblecon. Tamen, dank'al siaj pezo kaj rezisto, la granda Julio sukcesis ĉiam venki sian kamaradon, pli maljunan kaj lacan precipe pro neregula vivo. Cezar furiozis, ĉiufoje eltrovis senkulpigojn pro sia malvenko, asertis, ke li gajnos revanĉon la venontan fojon. Tiel granda estis lia humiligo, ke, post tiuj krudaj lecionoj, li ofte ree ektrejnis ĉar li ege deziris retrovi «sian bonfarton». Kaj, dum kelkaj tagoj, oni vidis lin, frumatene, kuri sur la vojo, ekprovi kuradojn de kvarcent aŭ okcent metroj, levi pezmasojn el giso, ŝnursalti, kaj lanĉi longajn bastonojn kvazaŭ ĵetlancojn. Nur akvon li trinkis kaj li ĉesis fumi. Pro tio estis lia edzino mirigita kaj kontentega.

Sed tio neniam longe daŭris. Malgraŭ sia obstino, Cezaro rapide sentis, ke estas tro malfrue, ke oni ne revivigas maŝinon malpurigitan, rustigitan pro diboĉoj kaj malreguligo. Spiron li ne plu havis. En lia brusto, malespere la koro rapidege batis post cent metroj de piedkurado. Kramfoj kaj muskoldoloroj krakigis liajn membrojn kaj artikojn. Pri tio li ĝemis furioze, insultis sin, mokpikis sian propran ostaron, pritraktis sin insultmoke. Tiam, venkita, li rekomencis sian senenergian vivon, li diboĉis dum tri aŭ kvar sinsekvaj tagoj. Reaperis la Cezaro cinika kaj elrevigita.

Finiĝis la ludbatalo. Indiferente, sidante sur seĝo, Silvano rigardis la kontraŭstarantojn, kiuj haltis kaj grave manpremis laŭ la ritoj. Kaj Cezaro venis direkte al li, ekstreĉis siajn gantitajn pugnojn por ke Silvano malstreĉu la laĉojn. Li anhelis, li senspiriĝis.

- Tamen vi ne venkis min, ĉu ne? li diris al Julio.

- Tio okazos venontan fojon, respondis Julio sen emociiĝi.

Kvieta, li apenaŭ ŝvitis. Ĉar malpli ol Cezaro li strebis. Dum la « fraŭdanto », memorante la batalojn de sia juneco, provis retrovi siajn lertajn evitojn, siajn fintojn, sian krurludon, sian tutan antaŭan flekseblecon, Julio taksis ja neutile tiom klopodi por tiel ĉirkaŭdanci la kontraŭstaranton : firme staranta sur siaj kruroj, li kontentiĝis atendi la alproksimiĝon de Cezaro, por lin forte pugni.

Neniam plu boksis Silvano. Ĵermena tute ne ŝatis tion kaj ankaŭ li ne plu volis. Antaŭlonge, kiam li havis proksimume dudek jarojn, li estis tre forta. Belan karieron ĉiuj el lia rondo prognozis al li. Belajn batalojn li gajnis. Li estis ĉampiono de la departemento Nordo, kiam li rezignis ĉion. Nun estus por li tro malfrue, ĉar li ĉagreniĝus konstati sian defalon kaj memori pri la brila estonto, pri kiu li renoncis por sekvi Ĵermenan.

Estis ŝi, kiu delogis lin el lia vojo. Ŝin li ekkonis en sia dudeka jaro. Kaj li estis ŝin pasie aminta. Al ŝi, li estis foroferinta siajn forton kaj esperojn al gloro malgraŭ la konsiloj kaj avertoj de siaj geamikoj. Por ŝi, li estis ĉion rezigninta.

Cetere, ŝi bone kondutis. Nenion li riproĉu al ŝi. Ekde kiam ilia rilato fariĝis serioza, ŝi eliris el la suspektinda domo, en kiu ŝi allogis klientojn. Ŝi estis forgesinta sian antaŭan vivon, siajn kamaradinojn, sian tutan malvirtan ekzistadon. Kaj ŝi fariĝis rektanima, iĝinte bona hejmomastrino. Depost ilia geedziĝo, Silvano ne plu havis ian mallaŭdon por adresi al ŝi. Sed tamen, kelkfoje li havis bedaŭrojn, meditante pri kio li eble fariĝintus sen ŝi. Kaj tio dolorigis lin; male al Cezaro, li preferis forlasi ĉiujn siajn memorojn.

- Nu, ĉu vi vestiĝos? li petis al Cezaro.

-Jes.

- Ĉu vi tuj promenos? demandis la granda Julio.

- Ne, ni tuj "transpasigos" Tomon al Belgio. Ĉu vi ne venu kun ni? ironie demandis Cezaro.

Cezaro ne ŝatis la policon. Kaj, kvankam Julio estis lia amiko, la « fraŭdanto » ne perdis unu okazon por klare sentigi al li, sian opinion pri la tuta ĝendarmaro.

Julio, kiu estis pri tio kutimigita, ne kontraŭdiris.

- Estas granda enspezo, tia hundo, li simple diris.

- Jes, replikis Cezaro, sed ĉu vi opinias, ke kostas nenion por aĉeti kaj nutri lin? Ĉiutage li manĝas unu panon, tiu fortikulo!

Malfermante la kortopordon, li alvokis :

"Tom!"

Kaj, oscedante, hundo eliris el sia hundujo, streĉiĝante eniris la kuirejon. Ĝi estis granda ŝafhundo de Tervueren [ter'vyrən], tiom alta kiom la tablo, kun longa felo rufa kaj kapo maldika kun belaj okuloj brunaj. Ĝi priflaris Silvanon, kiun ĝi konis, kaj rondkuŝiĝis ĉe liaj piedoj.

- Tiu ĉi estas superlertulo, orgojle diris Cezaro.

- Ĉu vi ne timas iam perdi lin? demandis Julio.

- Estas metiorisko, respondis Cezaro.

Sed li silentis. Oni ja vidis, ke li ŝatas sian hundon pli ol li asertas : la paroloj de la policisto lin lasis meditema, kontraŭvole.

- Ĉu vi jam perdis iujn? plu demandis Julio.

- Kompreneble, diris Cezaro. Unufojon aŭ alian, ili estas murditaj de fusilpafo. Aŭ ili renkontas sian majstron : pli fortan hundon, kiu strangolas ilin. Ankaŭ la doganistoj tiucele havas siajn hundojn .

Tom, ankoraŭ kuŝanta, levis la okulojn al sia mastro, kvazaŭ ĝi aŭskultadas.

- Kion vi faras tiam? daŭrigis Julio.

- Mi aĉetas alian kaj dresas ĝin.

- Ĉu vi mem?

- Kompreneble! Ĉu vi neniam vidis? Estas grava afero. Komence oni aĉetas viandon; oni donas al la hundo tiom kiom ĝi deziras. Oni starigas por ĝi bonan hundejon. Oni manĝigas al ĝi sukeron, ostojn, ĉion kion ĝi ŝatas. Vi ja komprenas, ke la hundo kutimiĝas al tio; ĝi opinias, jen estas bona hejmo. Se alvenas iu kamarado, oni petas, ke li frapu la hundon, piedbatu ĝin, se ĝi alproksimiĝos. Kial? Por ke la besto iĝu malfidema. Necesas, ke ĝi havu nur unu mastron, ĉu vi komprenas?

- Sed Tom? Tamen vi permesas, ke oni lin karesu.

- Tiu ĉi estas maljuna, li estas dresita. Li konas la hejmon, nun.

- Kaj poste vi alportas ĝin al Belgio, ĉu?

- Ne tiel rapide. Unue, mi donas la hundon al kamarado, kiu kunprenas ĝin kun si. Je kvincent metroj de mia domo, li batadas la beston, kun bastono postkuras ĝin, ĵetas brikojn al ĝi. La hundo forkuras, rapidege revenas hejmen. Kaj ĝin mi estas atendanta. Ĵus reveninta, ĝi tuj ricevas bonan manĝaĵon, sufiĉe por plenigi sian ventron. Oni tiel daŭre rekomencas, plilongigante la distancojn.

- Same kiel oni faras por trejni kolombojn, komentis Silvano.

- Kaj finfine ĝi komprenas. Oni povas kunpreni la hundon tiom fore kiom oni deziras. Apenaŭ ellasita, tuj ĝi rapidegos por reveni.

- Estas strange, diris Julio.

- Jes, daŭrigis Cezaro. Ne ĉiam la hundoj havas belan vivon, kiam ili devas kuri kun du aŭ tricent paketoj da cigaredoj surdorse. Komence, ankaŭ tiucele oni devas ilin dresi.

- Ĉu ili ne volas iradi?

- Ne. Ili ne komprenas, kion oni volas ilin farigi.

- La unuajn fojojn, daŭrigis Cezaro, kiu ĵus finis sin lavi kaj pretigi, la dresado okazas ĉi tie. Sakon da pajlo oni metas sur iliajn lumbojn. Kaj se ili ne volas iri, oni lasas la bestojn tiel ŝarĝitajn. Iuj kvazaŭ freneziĝas. Ili sin trenas sur la postaĵo, sin rulas sur la dorso, ĝemas tutan tagon.

- Kaj finfine?

- Ili ja devas finfine iri. Oni ne plu nutras ilin tutan tagon; al ili oni poste proponas pecetojn da viando. La hundoj fine sin decidas antaŭeniri por ilin kapti. Iom post iom ili kutimiĝas. Tamen, la unuan tagon, kiam oni "transpasigas" ilin al Belgio, la bestoj estas ŝarĝitaj per fojno, ĉar neniam oni estas senduba...



.................................................DAŬRIGOTA.......... .............................................