LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 15 B

Tiun sabaton, kiel kutime, Silvano jam iris al Furnes. Li revenis relative malfrue vespere kaj, enirante la domon, li ne vidis Ĵermenan. Sen malkvieti, pensante, ke ŝi foriris por viziti najbarinon kiel ŝi fojfoje faris, li enlitiĝis.

Nur iom antaŭ noktomezo Ĵermena rehejmeniĝis. Ŝi ne respondis al la demando de Silvano, kiu estis malbone vekita el sia unua dormo. Cetere li reendormiĝis tuj poste.
La sekvantan matenon, li ellitiĝis kaj tuj malsupreniris en la kuirejon. Ĵermena jam estis tie. Tio estis nekutima. Ŝi estis malfruellitiĝema, precipe dimanĉon.

« Jam ellitiĝinta ! Vi ne ’stas malsana, ĉu ? »

Ĵermena nenion respondis.

- Kio ne ’stas glata denove ?
- Multaj aferoj.

La nekutima mieno de Ĵermena alarmis Silvanon.

- Kien v' iris hieraŭ ? pludiris Ĵermena.
- Promeni.
- Kien ?
- Kien plaĉis al mi.
- Ja ĝenus vin respondi al mi, ĉu ?
- Min ?
- Jes. Nu, ne indas. Kien v’ iris, mi mem povas diri. V’iris al Furnes por vidi vian ulinon.

Silvano treege paliĝis. Ŝajnis al li, kvazaŭ lia koro frostiĝas en la brusto. Li deziris paroli sed ne trovis eĉ unu vorton. Nenion plu regis lia konfuzita cerbo.

« Ha ha !.. Nenion vi povas respondi, ĉu ? rikanis Ĵermena. Mi ja konas vian afereton, mia ul’ ! M’ iris tien hieraŭ por vidi mem.»

Silvano ektremis sed daŭre silentis.

« Bonan guston vi havas ! pludiris Ĵermena, ĝuante sian venĝon. Beleta ulin’ ! Ŝi ’stis vere mirigita, kiam mi diris al ŝi, ke mi ’stas via edzin’. »

Silvano relevis la kapon :
- Vi faris tion , li murmuris. Vi aŭdacis ŝin alparoli...
- Nu ! ekkriis Ĵermena, ege ofendita. Mi ja valoras tiun pudorafektan piĉulinon ! Ne mi forprenas l’edzon de aliul’...

Kaj sur la puran bildon de Paskalina, kiun Silvano konservas en si, Ĵermena sputis torenton da abomenindaj insultoj. Ŝi senbridiĝis. Sian tutan galon, sian tutan ĵaluzon de koruptita kaj defalinta virino, ŝi elkraĉis kontraŭ tiun fraŭlinon, kiun ŝi malamegis, ĉar ŝi divenis ŝin netuŝita. Ŝi estis inteligenta en sia malboneco. Ŝi ja bone komprenis la ekaltiĝon de tenereco, kiu certe kreskis en la koro de Silvano, antaŭ tiu juna fraŭlino, kiu ankoraŭ estis tute simplanima kaj senmiksa. Kun feroca ĝojo ŝi malpurigis tiun freŝecon. Ŝi mokpikis Silvanon per vortoj, kiuj serĉfosis lian koron, nudigis kaj ruinigis la esperojn, la revojn, la tutan misteran kaj delikatan ekfloradon de tiu ankoraŭ ne konfesita amo. Ŝia kolerego kreskis kune kun sia parolfluo. La malespera ekkrio de Silvano : « Ĉu vi aŭdacis fari tion ? » profunde vundis ŝin en ŝiaj orgoljo kaj malamoplena envio. Kaj ŝi plu furioziĝis fronte al la sinteno de la viro.

Nenion li plu diris. Idiotigita, li ĉeestis tiun buĉadon, tiun masakron de siaj revoj. Pri frapi li eĉ ne pensis. Plori povus iom komforti lin, sed liaj okuloj daŭre estis senlarmaj kaj brulantaj.

Senspire, Ĵermena finfine ĉesis. Ekestis pezega silento. Silvano ne faris ian geston, ne moviĝis pli ol marmoro. Eĉ liaj okuloj restis neŝanĝeble fiksitaj sur io nevidebla. Tio fine timigis Ĵermenan, pli ol la plej fortimiga kolerego.

« Parolu ! Diru ion ! » ŝi fine ekkriis.

Silvano rektiĝis, ŝajnis rekonsciiĝi. Poste, li eliris kaj foriris sen iu vorto.

------------------

Nur la sekvantan mardon li revenis, ĉirkaŭ noktomezo. Ĵermena, kiu ne plu enlitiĝis de du noktoj, aŭdis tiam hezitantajn paŝojn sur la trotuaro antaŭ la domo. La paŝoj haltis ĉe la pordo.

Anhelante, Ĵermena leviĝis el la seĝo, kie ŝi vigilis. Kun lampo ĉemane, ŝi proksimiĝis al la pordo. Ŝi ne plu aŭdis ion.

« Ĉu ’stas vi, Silvan’ ? » ŝi angore demandis.

Kaj, ekstere, estiĝis lamento, ĝemado, kiu ŝajnis enhavi la tutan humanan mizeron, kaj kiu tremigus vin. Ĵermena malfermis la pordon. Silvanon ŝi rekonis antaŭ si.
Li fariĝis terura vidaĵo. Hontinda, malpurega, kun disŝiritaj , kotmakulitaj vestoj, grizaj pro polvo, li kunportis sur si la spurojn de ĉiuj fiaj lokoj, kien li vagadis dum tiuj du tagoj. Unu el liaj piedoj estis senŝua. Kaj la nuda piedo trapasis la truojn de lia eluzita ŝtrumpeto. Sed timigis Ĵermenan precipe lia vizaĝo. Ŝi retrovis tie la trajtojn de Silvano, kaj tamen ne plu estis li. Sur liaj stultigitaj trajtoj, en liaj okuloj, kiuj ne plu vidis, en la fieco de la tuta vizaĝo pro alkoholo kaj elĉerpiĝo, estis io, kiu atestis nedireblan suferadon, kvazaŭ la konscio daŭre memoras malgraŭ tia brutigo.

« Dio mia ! » ekkriis Ĵermena.

Ŝi enirigis kaj sidigis lin. Ŝi deprenis lian ŝuon, viŝis la kotajn manojn, la lipojn malpurigitajn de salivo, kaj la frunton, kiu sangis pro vundeto. Ŝi kompatis malgraŭ sia kolero. Ŝi sentis sin aflikta pro la vido de sia edzo en tia stato. Kaj ŝi forgesis sian rankoron ; ŝi provis lin konsoli kaj revigligi. Li lasis sin fari kvazaŭ infano. Fojfoje, li ellasis tiun plendon simila al stertoro, kiu timigis Ĵermenan. Kaj sen ia kuntiro nek ia ektremo de lia vizaĝo, la larmoj plu formiĝis en liaj okuloj, kroĉiĝis al la okulharoj kaj ruliĝis sur la vangojn. Ne farinte ian geston, li endormiĝis sur la seĝo. Malhumana doloro daŭrigis lian ploradon eĉ dum la dormo.


Silvano rekomencis sian profesion de fraŭdulo. Li denove vivis kiel antaŭe. Li ŝajne pardonis al Ĵermena. Sed li laborigis ŝin de nun. Ŝin li igis porti tabakon aŭ eĉ iri al Belgio por tion aĉeti.

Krom tio, li reiĝis la Silvano, kiun ŝi iam konis. Sed li ja sentis, ke li ne plu estis la sama homo. Estis io frosta, malvarma en li. Ŝajnis al li, kvazaŭ li estas kiel tiuj virinoj, kiuj portas en si senvivan infanon.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------