LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 19 (3/3)

« Bone ! Ekprenu la trabojn kaj kuŝigu ilin laŭlarĝe ! » ordonis Zidoro.

Ili levprenis kaj trametis la dikajn trabojn super la rojon. Sur tiujn, ili laŭlarĝe aranĝis la tabulojn. Ili tiom rapidegis, ke ĉiuj ŝvitis malgraŭ la nokta malvarmeto. Vestita per longa kapoto, la doganisto senmove kaj silente rigardis.

« Kia fiul’ ! Siajn mil frankojn li lukras pli facile ol ni ! » grumblis unu el la fraŭduloj.

Ĉiuj ridis.

Kiam la ponto estis preta, ili reiris al la kamioneto. Denove, ili manpuŝis kaj ruligis ĝin malrapide sur la tabulojn. La traboj ekĝemis sub la ŝarĝo. Sed post kiam ĝi transpasis la duonon de la ponto, ne estis plu romporisko. La malplipezigitaj traboj sin malrapide senkurbigis. Kaj la kamioneto atingis la francan bordon.

Tie, ili estis sur firma grundo, ia herbejo el malaltaj kreskaĵoj, sur malmola kampo, kie la aŭto facile veturos.

Ĉirkaŭrigardante, Silvano ekvidis iom pli fore straton, kiun ili povos atingi sen obstaklo. La plej malfacila parto estis farita.

Dekstre, je cent metroj, ankaŭ nigra maso atentigis lin.

- Kio estas, tie for ? li demandis.
- Nenio, tiam respondis la doganisto, kiu unuafoje parolis. Estas ŝirmejo por la bovinoj kiam pluvas.

Zidoro denove kunvenigis siajn homojn kaj diris :

« Vi ambaŭ levprenu kaj stakigu la tabulojn sur la belgan flankon. Oni venos repreni tiujn morgaŭ. Revenu post kiam vi finos tion. Silvan’ kun Ludvik’, dum momento vi helpos ilin. Ni atendos vin tie for, sur la bona vojo, pretaj por rapidege forveturi. La aliaj puŝu la aŭton ĉe ties postaĵo. Ni tuj metos ĝin sur la straton. »

Li iris preni la krankon en la kamioneto por startigi la motoron. Silvano jam estis transdononta tabulon al unu el la du fraŭduloj, kiuj atendis sur la alia bordo de la rojo. Ĝuste tiam, li aŭdis grandan rumoron. Li rigardis returne. Deko da homoj ĉirkaŭis la kamioneton. Ekestis furioza batalo.

Silvano tuj komprenis. Unu doganisto saltis sur lin – ĝuste tiu, kiu estis lasinta la aŭton transpasi, kaj kiu eble esperis nun simuli sian rolon en tiu afero fronte al la kamaradoj. De sube, Silvano frapis lian makzelon per hoko* supren, kiu laŭvorte lin levis el la grundo kaj ĵetis malantaŭen, svenigita per la bato. Liberigita, Silvano impetegis en la miksbatalon.

Estis ĉirkaŭ li konfuza kirliĝo de brakoj kaj levataj pugnoj. Sur la kapon li ricevis batojn, kiujn li redonis hazarde al aliaj. Proksime, li vidis Zidoron, kiu, per sia kranko, frapis la kranion de unu atakanto kaj kuris al la aŭto. Li ne plu vidis lin sed tuj poste la motoro ekbruis.

La batalo tiam fariĝis sovaĝa. Du kurtaj fulmoj kun pafoj. Unu homo ruliĝis teren tuj antaŭ Silvanon, kiu ne povis vidi ĉu temas pri amiko aŭ malamiko. Instinkte, ĉiuj fraŭduloj alproksimiĝis al la kamioneto, la sola espero por fuĝi. Zidoro certe sukcesis preni la stirilon ĉar ekestis forta grincado de dentradetoj violente endentigitaj. Unu homo dorse atakis Silvanon, alia kroĉis lian maldekstran brakon. Duonsvene batita de pugno pli peza ol martelo, li tamen eltenis la batojn kaj kroĉiĝis al sia predo. Tiam helpe alvenis tria homo. Neeblis reatingi la kamioneton.

Malgraŭ ĉio, Silvano provis fari tion. Li kunigis siajn fortojn, kuntrenante la tri homojn, kiuj kroĉiĝis al li. Li fortege pugnobatis ilin. La motoro pli laŭte bruis. La aŭto ekmovis. Dek brakoj vane etendiĝis por ĝin reteni. Ĝi estis veturonta.

Silvano terure eksaltis pro furiozo. Li ekprenis la orelon de tiu, kiu firme tenis lian maldekstran brakon, kaj li nerezisteble relevis lian kapon. Kaj, kun liaj falangostoj antaŭe, per frapo en kiun li metis sian plenforton, li pugnobate frakasis lian vizaĝon. La viro falegis. Hoko al hepato estigis strangan singulton el la dua homo kaj duonkurbigis lin, kvazaŭ li estus rompita ĉe la korpomezo. Silvano estis impetonta malantaŭ la veturilon, kiam la doganisto sur lia dorso ekkaptis lian kolon de malantaŭe kaj interrompis lian spiron.

Silvano haltiĝis, strebis enspiri la aeron, kiu mankis al li. Tiam la kamioneto startis kaj forveturis.

Plia fulmo ŝprucis el la aŭto. Unu korpo, kiu kroĉiĝis al ĝi, groteske rulfalis .

Ĉi tie, sur la landlimo, restis nur Silvano kaj du kamaradoj, kiuj daŭre bataladis. Silvano tuj estis ĉirkaŭita de kvar doganistoj. Malantaŭ li, tiu kiu firme tenis lin malstreĉigis sian ĉirkaŭpremon.

« Kapitulacu ! » diris unu el la viroj, irante al Silvano kun mankateno enmane.

Obeeme, Silvano etendis siajn manartikojn al la kateneto.

Sed iu flankenpuŝis la doganiston.

« ’Stas mi, kiu arestos lin ! »

Kaj Lurĵo stariĝis fronte al Silvano.

En la miksbatalo, lin ankoraŭ ne vidis Silvano. Lia sango refluis al lia koro, per brutala fluo. Nova furiozo subite ŝprucis en li. Li retropaŝis, rifuzante prezenti siajn manojn al la mankateno de Lurĵo.

« Ne vi ! », li ekkriis.

Lurĵo antaŭeniris kaj intencis perforte lin mankateni. Plenforte frapante per sia dekstra pugno, Silvano frakasis lian makzelon.

Lurĵo kriegis. Li retropaŝis kaj faris rapidan geston. Tiam Silvano vidis en lia mano la flamon de revolvero.

La kuglo rekte trafis lian ventron. Tiun momenton, Silvano nur sensis ian brulvundon. Sed li daŭre sentis sian tutan forton en la brakoj. En lia cerbo fulmrapide pasis tiu penso, ke li nepre tuj agu, kiam li ankoraŭ povas. Li impetis al Lurĵo. Lin trafis dua pafo, kiu trapasis lian hararon. Li elŝiris la pafilon el la mano de la viro kaj premis ĝin sur lian frunton. Kaj la kranio de Lurĵo malfermiĝis, fendiĝis, elŝprucante sangajn karnpecojn. Silvano rigardis lin subfali kvazaŭ malplena ĉifono.

Samtempe, kuglo ektranĉis lian orelon. Li rigardis returne, malplenigis sian pafilon hazarde kaj vidis ombrojn fali ĉirkaŭ li. Per eksalto, forlasante la batalon kaj la du kamaradojn, kiujn li ne povis plu helpi, li transiris la rojon kaj enprofundiĝis en la nokton.


*Hoko = pugnofrapo donita horizontale per fleksita brako.

----------------------------------------DAŬRIGOTE---------------------------------------------------