LA DOMO INTER LA DUNOJ – ĈAPITRO 10 (2/2)

Lurĵo levis la ŝultrojn.

- Mi opiniis vin pli inteligenta. Estas stulte tiel obstini. Vi devus tamen kompreni tion : se mi dezirus turmenti vin, mi ne amike avertus vin kiel mi faras nun. Ĉu utilas, ke vi agas kvazaŭ vi ne komprenas ? Estus tiel simple diri al mi : « Jes, kara Lurĵo, mi estas fraŭdulo ; ĉu mi povas helpi al vi ? ».
- Vi mokas min, ĉu? demandis l’alta Fernando, ne komprenante kion celas la tuta konversacio.
- Ne, tute male : mi estas tre serioza. Mian tempon, ne pli ol vi mi volas perdi. Ĉiuj tiuj petolaĵoj estis nur por diri al vi, ke mi scias pri via finegoco. Ĉu konsentite pri tio ?
- Nu, ni supozu, koncedis la fraŭdestro.
- Bone, daŭrigis Lurĵo, sen plue insisti. Nu, vi ne estas ruze lerta. Kiom da mono vi lukras per ĉiu kilogramo ?
- Kiom..? demandis Fernando, konfuzita. Kiom mi... ? Vi...
- Ĉu ok ? Naŭ frankojn ? Ni diru dek. Nu, sur via loko mi ja lukrus multe pli ol vi !
- Kiel do, he ?
- Tio interesas vin, ĉu ne ? mokpikis Lurĵo. Per la makleraĵoj, diable ! Vendu vian tabakon, honeste, je bona prezo, kontante pagitan. Samtempe avertu min, kiam oni venas por aĉeti ĝin. Kaj ni dividos la makleraĵon.
- Mi ne ’stas tia perfidul’ , Lurĵo, diris Fernando plu paliĝante.

Kaj li leviĝis, abrupte forpuŝis sian seĝon.
Lurĵo siaflanke daŭre sidis, konservante sian ironian kvieton. Li supren rigardis al Fernando :

- Vi malpravas, Fernando, vi malpravas. Tamen eblus al vi pli facile perlabori vian panon. Sed pro via rifuzo, sciu, ke mi ne plu povos indulgi vin. Lojala mi ja estas ĉar mi avertas vin. De nun eĉ tabakeron ne plu venigu ĉi tien. Malplenigu vian domon, purigu ĝin de subtegmento ĝis kelo, ne konservu eĉ unu cigaredon. Ĉar de hodiaŭ ne ĉesos la traserĉoj, vizitoj, enketoj kaj tiel plu. Kaj ne forgesu, tion mi diras al vi, Fernando la moralisto : se malfeliĉe vi havos en via butiko peceton da tabako tiel grandan kiel cigaredstumpo, nur unu cigaredon, tion mi scios. Kaj al vi tio multe kostos. Vi ja konas Lurĵon, ĉu ne ? Kiam li volas aresti iun, tion li faras. Ĉu vi komprenis ?

Estis peza silento.

- Kiom havos mi? finfine demandis Fernando.
- La duonon de mia gajno, krom via parto de la kaptaĵo.
- Bone, diris la fraŭdestro ree sidante.
- Ĉu konsentite ?
- Ne ’stas elekt’.
- Kion vi nuntempe preparis ?

Fernando plu hezitis.

- Ne estu stultega !.. ĉar ni ja interkonsentas.

Pene, Fernando decidiĝis paroli :
- Unu aŭto transpasos la limon morgaŭ, li diris.
- Kie ?
- En Hondschoote*, ĉe la Pont’ de l’ Cervo.
- Bone. Ni lasos ĝin pasi. Al kiu vi vendos la varon ?
- Al Parizanoj. Ili devos preni ĝin merkredon matene. ’Havas kamioneton.
Lurĵo ĉion skribis sur sia notlibreto.

- Pli bone, ke ili ne ’stu arestitaj tro proksime, diris Fernando. Tio povus noci al mi.
- Kompreneble. Oni sekvos ilin per aŭto. Nur pli fore oni arestos ilin, survoje. Kiel promesite, duono por mi kaj duono por vi. Ĉu estos ia danĝero ?
- Ne. Nur ’stos unu : tiu kiu stiros... L’ aliaj timos kaj lasos sin kapti senprotest’.
- Bone ! Sed ne sufiĉos.
- Jes, sufiĉos, asertis Fernando.
- Por vi sed ne por mi. Ĉu vi konas iun Silvanon ? Ne utilas nei, tion mi scias.
- Ĉu ’stas grave por vi ? Multe d’ aliaj mi konas.
- Pri la aliaj mi fajfas. Interesas min tiu Silvano.
- Kial ?
- Ĉar lin mi volas kapti.
- Ĉu li suferigis vin ?
- La kialojn mi konas... Nu, li venas ĉi tien, ĉu ne ?
- Kelkfoje.
- Li vendas tabakon, ĉu ?
- Jes.
- Ĉu li ne iras al Belgio ?
- Malofte. Li aĉetas precipe en Francio, ĉi tie kaj aliloke.
- Bone. Se vi lasos min kapti lin, mi donos al vi la tutan parton de mia premio.
- Ne plaĉas al mi, sciu. Afabla knab’ li ’stas, bon’ amiko. Ĉu ne prefereble alia, iu ajn ?
- Silvanon mi volas preni. Ne utilas serĉi evitilon. Sentimenton mi ne konas. Ĉu piede li venas ĉi tien?
- Aŭ bicikle.
- Li avertas vin, ĉu ?
- L’ antaŭtagon li petas, ĉu mi havas tabakon.
- Do vi ĉiufoje antaŭscias. Nu, bone. Kiam li avertos vin, ke li venos, tuj informigu min. Estu kvieta, mi scias silenti.
- Pli bone ’stas, ke oni ne kaptos lin ĉe mia pordo, ĉar certe l’ aliaj min turmentos. Mian vivon mi devas perlabori, ĉu ne ?
- Kompreneble. Sed trankviliĝu, vi trovos nur profiton de tiu afero.

Lurĵo leviĝis.

- Ĉu vi ne atendos mian edzinon ? demandis l’alta Fernando, pli komforta nun. Glason da bier’ vi trinkos.
- Dankon, sed post la supo, prefereble ne.

Lurĵo eliris enirante la korton. La fraŭdestro akompanis lin ĝis la strato. Sur la sojlo, ili manpremis.

- Vi ne forgesos, ĉu ? refoje demandis Lurĵo, kun rigardo kie vidiĝis malkaŝa minaco.
- Vi povas ’sti kvieta.

Kaj post tiu promeso, Lurĵo forlasis l’altan Fernandon, kiu sen bedaŭro vidis lin foriri.

* HONDSCHOOTE (prononcu ['onskot]) : franca urbeto tuj apud la landlimo kun Belgio, je proksimume 15 kilometroj de Bray-Dunes, 20 km de Dunkirko.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------