LA BALO (9) – Ĉapitro 5 (2/2)

Ili silente rigardis unu la alian. Rosine kapkline vespiris.

- Ho, Dio mia ! Oni sentas sin tiel konfuzita, ĉu ne ?
- Tio baldaŭ finiĝos ...
- Mi ja scias, sed intertempe...Ho ! Se vi scius, kiom mi timas ! Mi volus, ke ĉio estus jam finita...
- Ne nervoziĝu, malvigle rediris Kampf.

Kun distrita mieno, li mem turnis papertranĉilon en siaj manoj. Li avertis :

- Precipe, parolu kiel eble malplej... per kliŝoj... « Mi estas feliĉa renkonti vin... Bonvolu trinki glason... Varmas, malvarmas... »
- Plej terure estos fari la prezentadojn, zorgvoĉe diris Rosine... Imagu ĉiujn tiujn homojn, kiujn mi vidis nur unu fojon en mia tuta vivo ! Mi apenaŭ konas la vizaĝojn... Kaj ili ne konas unu la alian kaj havas nenion komunan inter si...
- Nu, Dio mia, vi balbutos ion ajn. Fakte, ĉiuj estas en la sama situacio : kiel ni, ĉiuj iam komencis.
- Ĉu vi memoras nian etan apartamenton de la strato Favart ? ŝi subite demandis. Kaj kiel ni hezitis antaŭ ol anstataŭigi nian malnovan divanon tute eluzitan, kiu estis en nia manĝoĉambro ? Tio okazis antaŭ kvar jaroj, kaj rigardu nun ... ŝi plu diris, montrante ĉirkaŭ ilin la meblojn pezajn pro ties bronzo.
- Vi volas diri, li demandis, ke, post kvar jaroj, ni gastos ambasadorojn, kaj tiam ni rememoros, ke ĉi-vespere ni estas tremantaj ĉi tie ĉar baldaŭ alvenos cento da bordelistoj kaj maljunaj diboĉulinoj ? Ĉu ?

Ridante, ŝi metis sian manon antaŭ lian buŝon.

- Nu, ja silentu !

Elirante, ŝi koliziis kun la ĉefkelnero, kiu venis atentigi ŝin pri la « moseroj »* - tiuj ĉi ne estis liveritaj kune kun la ĉampano ; la kelnero opiniis, ke mankos ĝino por la kokteloj.

Rosine prenis la kapon inter siaj manoj.

- Nu ! Jen la klimakso ! ŝi ekkris. Ĉu ne antaŭe vi povis min avizi ? Kie mi ja eltrovos ĝinon en tiu horo? Ĉiuj vendejoj estas fermitaj ! .. Kaj kio pri la moseroj ?..
- Sendu la ŝoforon, mia kara ! konsilis Kampf.
- La ŝoforo foriris vespermanĝi, diris Georgo.
- Kompreneble ! kolerege ekkriis Rosine. Kompreneble ! Li ja fajfas pri... – ŝi korektis sin : tio estas al li egala ĉu oni bezonas lin aŭ ne, tiu sinjoro foriras, tiu sinjoro iras vespermanĝi ! Jen unu pli, kiun mi forĵetos ekde morgaŭ matene, ŝi pludiris al Georgo per voĉo tiel kolera, ke la servisto tuj premis siajn longajn razitajn lipojn.
- Se la Sinjorino diras tion por mi... li ekrespondis.
- Ne, mia amiko, ne, vi estas freneza... tiuj vortoj elglitis el mia buŝo ; vi ja vidas, ke mi estas ekscitita, diris Rosine ŝultrumante. Voku taksion kaj tuj iru al Nicolas**... Donu al li monon, Alfred...

Ŝi rapidegis al sia dormoĉambro, survoje restarigis florojn kaj riproĉadmonis la servistojn :

- Tiu ĉi plado da keksoj ne estas en la taŭga loko... Plu restarigu la voston de tiu fazano... Kie estas la sandviĉoj kun freŝa kaviaro ? Ne metu tiujn tro antaŭe : ĉiuj tuj formanĝus ilin. Kie estas la tortetoj kun grashepataĵo ? Mi vetas, ke oni forgesis la grashepataĵon ! Se mi ne zorgus pri ĉio...
- Sed ni estas elpakantaj tiujn, Sinjorino, interrompis la ĉefkelnero.

Li rigardis ŝin kun malkaŝa ironio.

« Mi certe aspektas ridinda » subite pripensis Rosine, kiam ŝi ekvidis en la spegulo sian purpurigitan vizaĝon, siajn delirajn okulojn, siajn tremantajn lipojn. Sed, kiel trostreĉita infano, ŝi sentis, ke ŝi malsukcesos kvietiĝi malgraŭ ĉiuj siaj streboj ; ŝi estis elĉerpita kaj ploronta.

Ŝi eniris sian ĉambron.

La ĉambristino ĵus aranĝis sur la liton la baltualeton, teksitan el arĝentfadeno kaj ornamitan per dikaj franĝoj el perloj, la ŝuojn, kiuj brilis kiel juveloj , kaj la ŝtrumpojn el muslino.

- Ĉu la Sinjorino tuj vespermanĝos ? Oni verŝajne servos la manĝon ĉi tie por ne malordigi la tablojn, ĉu ?...
- Mi ne malsatas, kolere diris Rosine.
- Laŭ via volo, Sinjorino. Sed ĉu mi mem rajtas finfine vespermanĝi ? demandis Lucia kaj premis la lipojn, ĉar laŭ la ordoj de S-ino Kampf, dum kvar horoj ŝi jam rekudris la perlojn de ŝia robo, kiuj elfadeniĝis laŭlonge de la franĝoj. Mi atentigus la Sinjorinon, ke jam estas preskaŭ la oka, kaj homoj ne estas bestoj.
- Sed iru do, fraŭlin’ ! Iru ! Ĉu mi retenas vin ? ekkriis S-ino Kampf.

Kiam ŝi estis sola, ŝi ĵetis sin sur la divanon kaj fermis la okulojn. Sed la ĉambro estis malvarmega kiel kelo : ekde tiu mateno, la radiatoroj estis malŝaltitaj en la tuta apartamento. Ŝi stariĝis kaj alproksimiĝis al la tualetmeblo.

« Mi estas timinde malbela... »

Ŝi zorgeme ekŝminkis sian vizaĝon : unue, per dika tavolo da kremo, kiun ŝi knedis ambaŭmane ; poste per likva ruĝaĵo sur la vangojn ; nigraĵo sur la okulharojn ; la etaj delikataj linioj, kiuj plilongigis la palpebrojn ĝis la tempioj ; la pudro...
Ŝi ŝminkis sin ege malrapide kaj, de tempo al tempo, ŝi ĉesis, prenis la spegulon kaj avide observis sian bildon kun pasia kaj malkvieta zorgo, per rigardoj samtempe severaj, malfidemaj kaj ruzaj. Subite, inter siaj premitaj fingroj ŝi ekprenis unu blankan haron sur sia tempio ; ŝi eltiris ĝin kun granda grimaco. Ha ! La bonaj eventoj okazas en malĝusta momento de nia vivo!.. ŝia dudekjara vizaĝo... ŝiaj floraspektaj vangoj... kaj pec-ŝtopitaj ŝtrumpoj, flikitaj subvestoj... Kaj nuntempe la juveloj, la roboj, la unuaj sulkoj... ĉio tio iras kune... Dio mia ! kiel necesis rapidegi vivi, plaĉi al la viroj, ami... Mono, belaj tualetoj kaj belaj aŭtomobiloj : kial ĉio tio se en la vivo ne ekzistas iu viro, iu bela kaj juna amoranto ?.. Tiun amoranton... kiel longe ŝi jam atendis lin ! Ŝi estis aŭskultinta kaj sekvinta virojn, kiuj parolis al ŝi pri amo kiam ŝi estis ankoraŭ malriĉa knabino, ĉar ili estis bele vestitaj, havis belajn flegitajn manojn... Kiaj kruduloj, ĉiuj ili !.. Sed ŝi ne ĉesis daŭre atendi... Kaj nun estis ŝia lasta ŝanco, la lastaj jaroj antaŭ la maljuneco, la vera, nerebonigebla, neriparebla... Ŝi fermis la okulojn, imagis junajn lipojn, avidan kaj teneran rigardon plenan de deziroj ...

Haste, kvazaŭ ŝi kurus al amrendevuo, ŝi ĵetis sian negliĝon kaj ekvestiĝis. Ŝi surmetis siajn ŝtrumpojn, ŝuojn kaj robon, kun tia aparta lerteco de tiuj, kiuj la tutan vivon rezignis havi ĉambristinon. Da juveloj... ŝi havis plenan kofron !.. Laŭ Kampf, ili estas la plej senriskaj investadoj... Ŝi surmetis sian grandan kolieron kun du vicoj da perloj, ĉiujn siajn ringojn, kaj braceletojn kun grandegaj diamantoj, kiuj ĉirkaŭis ĉiun brakon de manradiko ĝis kubuto. Poste, ŝi alkroĉis al sia korsaĵo grandan pendjuvelon ornamitan per safiroj, rubenoj kaj smeraldoj. Ŝi brilegis, fulmetis kvazaŭ relikvujo. Ŝi kelkpaŝe retroiris, rigardis sin kun ĝoja rideto... Finfine la vivo komenciĝis !.. Tiun ĉi vesperon, kiu scias ?..


* « Mosero » : tre eta kirlilo, kiun oni turnmovis en la ĉampano por forigi ties aerveziketojn, kiuj - laŭ iuj virinoj- okazigis misdigeston.
** Nicolas : pariza vendejo specialigita pri vinoj (ekde 1822).

----------------------------------------------------DAŬRIGOTE--------------------------------------------------------