LA BALO (11)
Ĉapitro 6 (2/3)

Rosine kunigis la manojn.

- Ho ! Dio mia ! Jen tio ekas ! ŝi flustris, kvazaŭ temus pri tertremo.

Ambaŭ impetis al la salonpordo, kies klapoj estis larĝe malfermitaj.

Post momento, Antoinette vidis ilin reveni flanke de Izabela, kiu tre laŭte parolis, per voĉo ankaŭ malsimila, nekutima, alta kaj akresona, kun etaj ekridoj, kiuj pikis ŝiajn frazojn kvazaŭ plumtufoj.

« Ho ! Mi forgesis tiun ĉi alian ! », ŝi pensis kun timego.

Nun ĝojradia, S-ino Kampf senĉese parolis ; ŝi retrovis sian pretendeman kaj feliĉan mienon. Ŝi petole okulsignis al sia edzo, ŝtelmontrante al li la flavan robon el tulo de Fraŭlino Izabela, kaj ĉirkaŭ ŝia longa maldika kolo, la boaon el plumoj, kiun ŝi fuŝpalpadis per ambaŭ manoj kvazaŭ la ventumilo de Célimène*. Nazpinĉa lorneto el arĝento pendis el ekstremaĵo de rubando el oranĝkolora veluro ĉe ŝia manartiko.

- Ĉu vi ne konis tiun ĉambron, Izabela ?
- Ne ! Ĝi estas vere beleta ; kiu mebligis ĝin por vi? Ho ! tiuj ĉi etaj porcelanvazoj estas ĉarmaj ! Nu, ĉu daŭre plaĉas al vi tiu japana stilo, Rosine ? Mi ĉiam pravigas ĝin ; ankoraŭ la lastan fojon, al la Bloch-Levy, la Salomon, vi certe konas ilin, ĉu ne ? .. kiuj, riproĉis ke tiu stilo estas straso kaj aspektas « de novriĉulo » (laŭ ilia dirmaniero), mi diris :
« Vi povas aserti kion vi volas, sed tio estas gaja, viva, kaj se ĝi malpli kostas ol la Ludviko XV, ekzemple, tio ne estas difekto, tute male... »
- Sed vi tute eraras, Izabela, tre vigle protestis Rosine. Antikvaj ĉinaĵoj aŭ japanaĵoj freneze multekostas !.. Tiel, ĉi tiu porcelanvazo kun birdoj...
- De ekfiniĝanta epoko...
- Por tio, mia edzo pagis dekmil frankojn ĉe la Hôtel Drouot** ... Sed, kion mi diris ? ne dekmil sed dekdumil frankojn, ĉu ne, Alfred ? Ho, mi admonis lin, sed ne longe ; mi mem ŝategas serĉesplori, aĉeti bagatelaĵojn, tio estas mia pasio.

Kampf sonorigis al servisto :

- Vi ja trinkos glason da portovino, ĉu ne, Sinjorinoj ? Alportu tri glasojn da portovino Sandeman, kaj sandviĉojn , kaviarsandviĉojn... , li diris al Georgo, kiu ĵus eniris.

Ĉar Fraŭlino Izabela iom malproksimiĝis por esplori per sia lorneto origitan Budaon sur kuseno el veluro, S-ino Kampf rapide flustris :

- Sandviĉojn ! sed vi freneziĝas ! Vi ne malaranĝu mian tutan tablon nur por ŝi ! Georgo, vi alportu keksojn en la korbo el porcelano de Saksio, nepre en tiu korbo, ĉu vi bone aŭdis ?
- Jes, Sinjorino.

Post momento, li revenis kun la pleto kaj la eta karafo el kristalo de Baccarat. La triopo silente trinkis. Kaj S-ino Kampf kaj F-ino Izabela sidiĝis sur la kanapo, malantaŭ kiu sin kaŝis Antoinette. Antaŭŝovante la manon, ŝi povus tuŝi la arĝentajn ŝuojn de sia patrino kaj la balŝuojn el flava sateno de sia instruistino. Kampf ire kaj reire paŝis kun ŝtelrigardoj al la pendhorloĝo.

- Nu, diru al mi, kiujn ni vidos ĉi vespere ? demandis F-ino Izabela.
- Ho ! respondis Rosine, kelkajn ĉarmajn personojn, ankaŭ kelkajn oldulojn, kiel la maljuna markizino de San Palacio, al kiu mi devas reciproki la inviton. Sed ŝi tiom ŝatas veni ĉi tien... Mi vidis ŝin hieraŭ, ŝi devis foriri kaj ŝi diris al mi : « Mia kara, mi prokrastis de unu semajno mian foriron al suda Francio pro via dancvespero : oni tiel multe amuziĝas ĉe vi... »
- Ha ! Ĉu vi jam organizis balojn ? demandis F-ino Izabela kun premitaj lipoj.
- Ne, ne, haste respondis S-ino Kampf, nur tekunvenojn. Mi ne invitis vin, ĉar mi scias, ke vi estas tre okupata dum la tago...
- Jes, prave ; fakte, mi intencas ludi en koncertoj venontan jaron...
- Ĉu vere ? ... Sed jen bonega ideo !

Ili silentis. F-ino Izabela denove observis la murojn de la ĉambro.

- Tio estas ĉarma, tutĉarma... Bona gusto...

Denove estis silento. La du virinoj tusetis. Rosine glatigis siajn harojn. F-ino Izabela zorgeme aranĝis sian jupon.

- Kian belan veteron ni havis dum la lastaj tagoj, ĉu ne ?

Kampf abrupte interparolis :

- Nu ! Ni ne plu restos kun krucitaj brakoj, ĉu ? Tamen, kiel malfrue alvenas la homoj ! Vi ja skribis je la deka horo sur viajn kartojn, ĉu ne, Rosine ?
- Mi komprenas, ke mi alvenis tre antaŭtempe.
- Ne, kara ! Kion vi diras ? Jen terura kutimo alveni tiom malfrue, tio estas bedaŭrinda...
- Mi proponas, ke ni ekdancu, diris Kampf gajeme kunfrapante siajn manojn.
- Sed kompreneble ! Jen tre bona ideo ! Vi ekludu ĉarlestonon, kriis S-ino Kampf al la orkestro.
- Ĉu vi dancas ĉarlestonon, Izabela ?
- Jes, iomete, same kiel ĉiuj...
- Nu, ne mankos al vi dancontojn. Ekzemple : la markizo de Icharra, unu nevo de la ambasadoro de Hispanio ; li gajnas ĉiujn premiojn en Deauville, ĉu ne Rosine ? Dum la atendo, ni malfermu la balon.

Ili malproksimiĝis kaj la orkestro ekmuĝis en la senhoma salono. Antoinette vidis, ke S-ino Kampf stariĝis, rapidiris al la fenestro kaj apogis (ankaŭ ŝi ! pensis Antoinette) sian vizaĝon kontraŭ la malvarmaj vitroj. La horloĝo sonis la dekan kaj duonon.

- Dio mia ! Dio mia ! Sed kion do ili faras ? flustris S-ino Kampf maltrankvile. La diablo foriru kun tiu olda frenezulino ! ŝi plu diris preskaŭ laŭtvoĉe, kaj tuj samtempe ŝi aplaŭdis kaj ridante kriis :
- Ha ! Ĉarme ! Ĉarme ! Mi ne sciis, ke vi tiele dancas, Izabela !
- Sed ŝi dancas kiel Joséphine Baker***, respondis Kampf el la fundo de la salono.

Kiam la danco finiĝis, Kampf vokis sian edzinon :

- Rosine, mi tuj iros al la bufedo kun Izabela ; ne estu ĵaluza !
- Sed ĉu vi mem ne venos kun ni, karulino ?
- Bonvolu iom atendi. Post kelkaj ordonoj al miaj servistoj, mi rekuniĝos kun vi...
- Mi amindumos kun Izabela dum la tuta vespero, ja sciu Rosine !

S-ino Kampf trovis la forton por ridi kaj ilin fingre minaci ; sed ŝi ne diris iun vorton, kaj tuj kiam ŝi estis sola, ŝi denove haste revenis kontraŭ la fenestro. Oni aŭdis la aŭtomobilojn, kiuj veturis laŭ la avenuo ; kelkaj el ili malakcelis antaŭ la domo ; tiam S-ino Kampf kliniĝis kaj avide rigardis la nigran vintran nokton, sed la aŭtoj malproksimiĝis, la motorbruo mallaŭtiĝis kaj perdiĝis en la ombro. Krom tio, samtempe kiel malfruiĝis, la aŭtoj fariĝis pli kaj pli raraj, kaj dum longaj minutoj, oni ne plu aŭdis iun ajn sonon sur la senhoma avenuo, same kiel en la provinco**** - nur la bruon de la tramveturilo en la apuda strato, kaj lontanajn dampitajn huposonojn, malfortigitajn pro la distanco...

La dentoj de Rosine klakis, kvazaŭ ŝi havus febron. Kvarono antaŭ la dekunua. Dek minutoj antaŭ la dekunua. En la senhoma salono, eta horloĝo sonis per rapidaj batetoj de tinta sonoro vigla kaj klara; tiu de la manĝoĉambro respondis, insistis, kaj de la alia stratoflanko, granda horloĝo ĉe la frontono de preĝejo malrapide kaj surde batis, pli kaj pli forte laŭmezure kiel pasis la tempo.

- Naŭ, dek, dekunu, kriis S-ino Kampf kun despero, levante al la ĉielo siajn brakojn plenajn de diamantoj. Nu, kio ? Sed kio ja okazis, mia dolĉa Jesuo ?

Alfred revenis kun Izabela. La triopo silente rigardis unu la alian.

S-ino Kampf nerve ridis :

- Tio estas iom stranga, ĉu ne ? Nur, ke nenio grava okazu...
- Ho, mia karulino, krom se okazus tertremo, diris Izabela per triumfa tono.

Sed S-ino Kampf ankoraŭ ne kapitulacis. Ŝi diris, ludante kun siaj perloj, sed per voĉo angore raŭkigita :

- Ho, tio signifas nenion; imagu, ke iam mi estis ĉe mia amikino la Grafino de Brunelleschi : la unuaj invititoj komencis alveni je kvarono antaŭ noktomezo. Tial...
- Tio estas ja malagrabla kaj nervoziga por la dommastrino, dolĉe flustris Izabela.
- Ho, jen ... jen kutimo, kiun oni ja devas akcepti, ĉu ne ?

Ĝuste tiam, eksonis la sonorilo. Alfred kaj Rosine impetis al la pordo.


*Célimène : verŝajne temas pri la dancistino en la filmo « Das Spielzeug von Paris » - en la franca « Célimène, la Poupée (=Pupo) de Montmartre » de Michael Curtiz (1925).
**Hôtel Drouot : la ĉefa aŭkciejo en Parizo.
***Joséphine Baker : fama kantistino, aktorino kaj dancistino. Vestita nur per banana jupo, ŝi dancis ĉarlestonon en Parizo en 1925 (poste ŝi fariĝis stelulino de « Folies Bergère » ). eo.wikipedia.org/wiki/Josephine_Baker
****La provinco = cetero de la lando, kontraste kun la ĉefurbo.

-------------------------------------------------------DAŬRIGOTE------------------------------------------------