3 favorites     5 comments    4 924 visits

See also...

Fabelaj mondoj Fabelaj mondoj


Sonteatro Sonteatro


Tuta Mondo Tuta Mondo


Esperantlernolibroj Esperantlernolibroj


L'école de demain L'école de demain


Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

4 924 visits


Mia oktobra prelegturneo en Belgio, Francio kaj Ĉeĥio

Mia oktobra prelegturneo en Belgio, Francio kaj Ĉeĥio
En oktobro 2014 mi faros prelegturneon kaj gvidos rektmetodajn kursojn de Esperanto en Belgio, Francio kaj Ĉeĥio. Mi komencos en Bruselo (1-3), poste Antverpeno (3-6), Gérardmer (6-8), Dijon (8-11) Tours (11-14), Le Mans (14-17), Hérouville Saint Clair (17-20, kurso kaj prelegoj), Saint-Malo (20-22), Vannes (22-24), Grésillon (24-29, kurso kaj prelegoj), Bartošovice en Ĉeĥio (30 okt - 2 nov, kurso kaj prelegoj).

Kelkaj organizantoj petis min, ke mi ie publikigu temojn de miaj prelegoj, do jen ili:

Rektmetoda instruado de Esperanto
Ekzistas multaj metodoj por lerni/instrui lingvojn. Kiel la plej efika montriĝis la t.n. rekta metodo. Kio ĝi estas? Ĉu temas pri la metodo, per kiu nia patrino instruis al ni nian gepatran lingvon? Kiu sen tradukado kaj troa gramatiko instruis al ni rekte pensi en nia lingvo?
Mi prezentos mian riĉe ilustritan lernolibron „Esperanto per rekta metodo“, kiu aperis en 34 lingvoj, la didaktikan materialon, kiu akompanas la libron, kaj diskutos kun la ĉeestantoj pri tio, kiel rektmetode gvidi Esperanto-kursojn.


Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?
Lernantoj en niaj Esperanto-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se la kursgvidanto fine de la leciono prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al la kursanoj belajn Esperanto-kantojn, ili vigliĝas kaj lernas plu: per amuza kaj gaja maniero ili parkerigas tekstojn de la kantoj. Mi instruos, kun gitaro, dekon da Esperanto-kantoj, konvenajn por niaj kursoj, kaj montros al vi, kiel vigligi per kantado la instruadon.


Karaokeo kun Teamo
Karaokeo estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur ekrano la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas oportune uzi tion por instrui – aŭ almenaŭ por amuziĝi. Mi dum dek jaroj profesie laboris, kiel manaĝero, kun la rokmuzika grupo Teamo (dum pluraj jaroj, laŭ la oficialaj enketoj, la plej populara muzika grupo en la tiama Ĉeĥoslovakio): organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. En 1989 la grupo eldonis la albumon "Team en Esperanto" (Ora Team'). Dum la prezento oni povos ekscii ion pli pri la grupo Teamo, kaj "karaokee" kanti kun la grupo.


Krucenigmoj en Esperanto
„Instrua amuzo“ estis titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD, kun la solvoj). Mi konsilos kiel solvi (projekciante sur ekranon), kaj eĉ kiel mem verki krucenigmojn. Cetere: ĉu vi scias, ke krucenigmoj (kaj ankaŭ Esperanto mem) estas bona preventilo kontraŭ Alzheimer-malsano?


Sonlibroj en Esperanto
Sonlibroj (laŭtaj libroj, aŭdlibroj) lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni sur kompaktdisko aŭ DVD. Tiun oni povas aŭskulti antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj, romanoj aŭ poezio. Voĉlegitaj libroj ĝis antaŭ nelonge mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Mi decidis forigi tiun mankon kaj rakontos al vi pri la projekto (jam aperis kvindeko da diskoj).


Kiel verki artikolojn?
Verŝajne vi jam estis en situacio, ke vi volis verki artikolon por papera aŭ reta gazeto aŭ ĵurnalo. Kiel fari tion, por ke la redaktoro aŭ la retejo akceptu ĝin, por ke ĝi estu "bona"? Antaŭ ol verki la artikolon estus bone scii pri kiaspeca artikolo temos, havi klaran imagon pri tio, kion ni volas diri al la legantoj, kio estas la celo, kiu estu nia celgrupo, kiu estas la plej taŭga periodaĵo aŭ retejo por nia artikolo, ĉu gravas ilustraĵo, foto, la titolo kaj la subtitolo...

Ĉu vi ŝatas fungojn?
Ĉu vi ŝatas manĝi, sed eble ankaŭ mem kolekti manĝeblajn fungojn? Ĉu vi konas ilin? Pri diversaj specoj de boletoj, kserokomoj, ĉampinjonoj (agarikoj), laktarioj, ombrel-, tremol-, buter-, betul-, skvan- kaj fragil-fungoj, sed ankaŭ pri iamaj mikologiaj seminarioj de esperantistoj en Poprad mi volonte babilos kun la ĉeestantoj, prezentante fotojn sur ekrano.

Kuracaj plantoj
Ekde pratempoj la homo uzas plantojn por sin kuraci, ĉar per observado de la naturo li povis konstati iliajn pozitivajn efikojn al sia korpo. Dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj kuracrimedoj. Kiuj kuracaj plantoj povas helpi vin por preventi malsanojn, resp. venki ilin? Kiel konservi la plantojn, kiel fari infuzaĵojn, dekoktojn, maceraĵojn aŭ tinkturojn?

Plie mi povos prelegi pri la vivo kaj verkoj de Raymond Schwartz, la vivo kaj verkoj de Hans Christian Andersen kaj la fratoj Grimm..., se aperos tia deziro.
Translate into English

, , Elbertinum have particularly liked this photo


Comments
 Elbertinum
Elbertinum club
Vi estas agila kaj vojagxema homo :-)
9 years ago. Edited 9 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
Dum mia oktobra prelegturneo funkcios ankaŭ libroservo kun miaj eldonaĵoj (kun speciala rabato - kaj por ŝpari la sendokostojn :-).

El Greziljono venis peto, ke mi ie aperigu temojn de miaj prelegoj, por ke la ĉeestontoj povu mem elekti iujn. Pro tio tiu ĉi prezento.

Plie oni petis min pri ligoj al retpaĝoj, kie oni povus trovi pliajn informojn pri la rekta metodo, miaj lernolibroj kaj diskoj, fotojn, videojn... Jen kelkaj:

Edukado.net prezentas kelkajn filmojn pri mia instruado: www.ipernity.com/blog/edukado.net/133443,
www.ipernity.com/doc/edukado.net/4259935, www.ipernity.com/doc/edukado.net/4263442
www.ipernity.com/doc/stano.marcek/4777246

Libroj kaj diskoj de mia eldonejo:
www.ipernity.com/doc/stano.marcek/album/317851
www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009
katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

Mia prelego pri fabeloj: www.ipernity.com/doc/36894/7002135
Alia prelego: www.ipernity.com/doc/pajo.zlatko/10573490
Prelego dum la UK: www.ipernity.com/doc/kallekn/11109168

Mi kun miaj kursanoj kantas dum OSIEK-konferenco: www.ipernity.com/doc/181031/13600333

Mia prelego dum Malferma Tago en Roterdamo: www.ipernity.com/doc/markespero/4834044

Mi kantas kun miaj miaj kursanoj dum BET en Litovio:
www.youtube.com/watch?v=w8XOWnm4mSM

Prelego / bapto de la nederlanda eldono de mia lernolibro en Roterdamo:
www.youtube.com/watch?v=U9mJ0v8c7u8
9 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
Ho, dankon kara!

Kia mistajpo... Mi ĵus korektis tion.

Amike,

Stano
9 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
Karaj,

la vojaĝo estas vere granda, tre agrabla aventuro. Jam mi estas en Vannes, kie ni hieraŭ kun esperantistoj komune vespermanĝis kaj kantis kun gitaro. Hodiaŭ sekvos ekskursoj kaj vespere mia prelego pri kuracaj plantoj. Morgaŭ mi en la klubejo prezentos rektan metodon por instrui Esperanton - kaj pluveturos al Greziljono, kie mi pasigos semajnon...

Amikajn salutojn el la belega Bretonio!

Stano
9 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
Belega kaj tre bone organizita turneo. Koran dankon al la organizanto Yves Nicolas, al la gastigantoj, al la lokaj gvidantoj, al la atentemaj klubanoj kaj lernemaj kursanoj!

Ĵus mi ricevis jenan raporton pri la turneo de la organizanto Yves Nicolas:

Sinteza Raporto pri la turneo de Stano MARČEK

Stano Marček prelegvojaĝis en Belgio kaj en Francio de la 1a ĝis la 24a de oktobro kaj poste
gvidis kurson en Grésillon. Lia libroplena aùtomibilo veturigis lin ĝis Bruselo, Antverpeno, Gérardmer, Dijon, Tours, Le Mans, Hérouville­Saint­Clair, Saint­Malo, Vannes.
Bedaùrinde, mi ne povas sendi al vi kompletan sintezon ĉar mankas, se mi ne perdis retaĵojn, la raportoj de Bruselo, Le Mans, Dijon. Ĝenerale, la prelegintoj tre ŝatas legi la vidpunkton de la kluboj ĉar tio povas helpi ilin por ontaj intervenoj : kio okazis en tiuj urboj post la prelego aù la kurso? Ĉu plaĉis la temoj, ĉu venis novaj lernantoj post tiu interveno ? Ĉu la gazetaro raportis ?
La kritikoj ankaù utilas por la turnea organizanto por iom post iom pli efiki. Venontfoje, bonvolu
En Antverpeno, Vannes, Tours kaj Gérardmer, Stano prelegis pri kuracaj plantoj. Li prezentis sian Rektan Metodon en Saint­Malo, en Vannes, en Cornimont (apud Gérardmer) kaj prialudis ĝin post prezento de la filmo « Esperanto » de SAT en la urba biblioteko de Hérouville­Saint­Clair. En Saint­Malo, Stano prezentis sian landon, Slovakio.
Ĉeestis de 4 ĝis 40 homoj. Entute, proksimume 110 personoj, plej multaj esperantistaj. Sed ne venis ĵurnalistoj por raporti, krom en Hérouville kie Stano gvidis kurson por komencantoj dum lingva staĝo kadre de la prijubileaj aranĝoj de la loka klubo.
Kiel raportas Antverpeno, ĉie la prelegoj ege plaĉis. Revenas la samaj vortoj « interesa, afabla, serioza, tre pozitiva, korvarma, sperta, talenta ». « Li transdonis al mi multe da energio » bone esumas Ginette Martin. En ŝia urbo, Gérardmer, kaj en Saint­Malo, lia prelego estis tiom efika, ke homoj tuj anoncis, ke ili intencas lerni la lingvon per lia rekta metodo.
Elisabeth Le Dru, en Vannes, substrekas ke estis bone „ke Stano estis memstara pri la veturado“. Efektive, kunportado de tiom da surdiskaj kaj libraj lerniloj ne povus okazis per trajno.
Ĉiuj ankaù skribis, ke vi estis agrabla gasto, Stano. Ni ĉiuj kun plezuro denove aùskutos vian belan voĉon kaj kune kun vi kantos dolĉajn rimojn.

Dankon al ĉiuj kaj ĝis baldaù en Esperantujo !

Yves NICOLAS
9 years ago.

Sign-in to write a comment.