0 favorites     0 comments    1 694 visits

See also...

Esperantlernolibroj Esperantlernolibroj


L'école de demain L'école de demain



Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 694 visits


Krucenigmoj kotraŭ Alzheimer-malsano

Krucenigmoj kotraŭ Alzheimer-malsano
Malsano de Alzheimer estas speco de demenco, aperanta plej ofte post la aĝo de 60 jaroj. Studoj montras, ke homoj, kiuj emas aktive uzi la cerbon, estas pli imunaj kontraŭ tiu timiga malsano. Regula cerba gimnastiko, ekzemple solvado de krucenigmoj, aŭ lernado de fremdaj lingvoj, estas efika prevento kontraŭ Alzheimer-malsano. Laŭ la ĉeĥa psikiatro d-ro Max Kašparů ĝuste Esperanto estas unu el la plej taŭgaj preventiloj.
Ĉu eblas kunigi (obligi) la efikojn de krucenigmoj kaj Esperanto por preventi la malsanon? Jes! Ekzistas ja krucenigmoj ankaŭ en Esperanto! :-)
Unu el ili mi prezntas al vi. Ĝi aperis en la revuo Esperantisto Slovaka 4/2013 (krucenigmoj aperas en ĉiu numero). Por povi solvi ĝin, bv. unue elŝuti la foton (dekstre supre sur via ekrano, "pliaj opcioj", sekve "Elŝuti la foton"), printu ĝin, kaj prenu krajonon...
La solvon vi povas sendi al la aŭtoro: stano.marcek@gmail.com. Unu el la solvintoj (limdato la 30-a de marto 2014) ricevos donace la verkon "107 krucenigmoj en Esperanto". Vidu ankaŭ www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412652

KRUCENIGMO KUN TRI KAŜITAJ PROVERBOJ

HORIZONTALE: A – Muzika teatraĵo – elstara, ununura – adjektiva finaĵo. B – Muka elfluaĵ’ pro inflamo – interplektaĵo de ŝnuroj – aŭtosimbolo de Pollando. C – Granda tropika herb’ – rapida iro – propraforte. Ĉ – Denthava vestfermil’ – baril’ , stangar’ – duonbarelo. D – Futura finaĵo – aermoviĝ’ – hepatmalsan’ . E – Simbolo de fluoro – arde, fajre – parto de okulo. F – Duan, ne tiun ĉi – nead’ – plurala finaĵo. G – Ornamo por fingro – azia ŝtato – akuzativa finaĵo. Ĝ – Klorofilhava kriptogamo – amerika ŝtataro – nedifinita (komuna) prepozicio. H – Angla nobela titolo – forte klinita – en la tempo de. Ĥ – Nomo de la 23-a litero – ina individuo – farita el lina teksaĵo. I – Tuno – antaŭe pripensu – homsimila simi’. J – Adverba finaĵo – malsana pro hundmordo – korta bird’. Ĵ – Glando en la ventro – maltrovo, malgajno – infinitiva finaĵo. K – Neesperantaj literoj – ronĝi – sufikso (malboneco, naŭzeco). L – Facile fandebla metal’ – havi en la mano – numeralo. M – Muzika son’ – ofta manĝaĵo – manĝuj’ por brutoj. N – Bedaŭra interjekcio – toleri, ne malhelpi – plia, aparta. O – Simbolo de nitrogeno – estos surprizita – estis aŭdebla.

VERTIKALE: 1 – La unua kaŝita proverbo. 2 – Donis monon – ĝardena floro – subitaj malsaniĝoj. 3 – Part’ de konkuro – part’ de la mano – rilatan al presarto – metro. 4 – Entuziasma admir’ – ŝerca mensogo – germanan lanciston – virseksa pronomo. 5 – Valora metal’ – sekto, grupo – bastonaj armiloj – duop’. 6 – Ekster, escepte de – pisi – trinkvazo. 7 – La dua kaŝita proverbo. 8 – Mondopart’ – seksa impulso – universepoko. 9 – Infano – rilata al vaganta gento – ŝirmi kontraŭ iu – kaj simile. 10 – Nomo de la 15-a litero – kruela reganto – senigi la harojn – pli ol sufiĉe. 11 – La sesa tono – spica herbo – malantaŭaĵo – reĝa seĝ’. 12 – Strebos, klopodos – dum la sepa monato – delikate odori. 13 – La tria kaŝita proverbo.

Konkurso! La tri kaŝitajn proverbojn sendu al stano.marcek@gmail.com ĝis la 30-a de marto 2014. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos libropremion.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.