Explore
Sign up!
Sign in
Stano Marček
Photos
Albums
Articles
Docs
Groups
Contacts
Stano Marček's articles
Archives
May 2013
(1)
January 2013
(4)
September 2012
(1)
November 2011
(1)
January 2011
(1)
September 2010
(2)
February 2010
(2)
January 2010
(1)
December 2009
(1)
November 2009
(2)
August 2009
(1)
June 2009
(1)
voir plus
May 2009
(1)
April 2009
(1)
Latest published
Articles concerning specific people
Most appreciated
The most read
Most commented
Search by keywords
Search by date
See also...
Stano Marček's favorite articles
All articles concerning Stano Marček
Lernolibroj de Stano Marček en 34 lingvoj kaj didaktikaj materialoj
-
2 weeks ago
-
2 comments
Esperanto by Direct Method Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la anglan trad. Roy McCoy. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966745. € 7,50. L’espéranto par la méthode directe Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la francan trad. D. Luez. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966752. € 7,50. L’esperanto con il metodo diretto Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la italan trad. L. Oberrauch. 2-a eldono…
INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO
-
January 6, 2013
-
5 comments
Ankoraŭ mi ĉi tie ne prezentis mian praktikan metodika materialon – Instruajn bildojn por rektmetoda instruado. Musklaku la bildojn por grandigi ilin, resp. por ricevi pliajn informojn. Temas pri 500 ilustraĵoj A5 en du kartonaj kofretoj (en ĉiu kofreto 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22). La desegnaĵoj de mia filino Linda Marčeková apartenas al la lernolibro Esperanto per rekta metodo ( www.edukado.net/biblioteko/libroj/?iid=18181 ), kiu aperis en 32 lingvoj: www.iper…
Karaokeo kun Teamo
-
January 6, 2013
-
4 comments
Karaokeo estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo, komputila monitoro aŭ surmura ekrano la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas tre oportune uzi tion por instrui kaj/aŭ almenaŭ por amuziĝi (Vikipedio). Sur la sube indikitaj retpaĝoj vi povas aŭskulti la kantojn kaj vidi la tekstojn, do kanti kun la grupo TEAMO el Slovakio. Agrablan amuzon! Stano Marček http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/6638732 http://www.ipernity.…
KRUCENIGMOJ EN ESPERANTO
-
January 6, 2013
-
1 comment
„Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“, nun ankaŭ sur kompakta disko, kun la solvoj. Kompaktdisko kun 107 diversgranda…
Kristnaska donaco por viaj proksimuloj
-
January 6, 2013
-
2 comments
Lernolibroj de Esperanto en 32 lingvoj La riĉe ilustrita lernolibro de Esperanto por komencantoj Esperanto per rekta metodo de Stano Marček, taŭga por kursoj kaj memlernantoj, ĝis nun aperis en 32 lingvoj: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja kaj norvega. Baldaŭ apero…
LERNOLIBROJ, SONLIBROJ, DISKOJ KAJ ALIAJ ELDONAĴOJ de Stano Marček
-
September 22, 2012
-
1 comment
Jen aktuala oferto de mia eldonejo (musklaku la bildon por grandigi ĝin, sekve al la ikono de lupeo, se vi volas vidi ĝin ankoraŭ pli granda ). Nu, aktuala... Intertempe aperis taja eldono de mia lernolibro (la 31-a), vidu: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8780 kaj kompakta disko kun la vjetnama lernolibro katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8082 en formato pdf, kun voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3 (ĝi furoris en la Ko…
Esperantaj libro aŭ disko kiel donaco al via proksimulo
-
November 9, 2011
-
3 comments
Proksimiĝas la ĉi-jaraj Kristnaskaj (aŭ similaj jarfinaj) festoj kaj ni pripensas konvenajn donacojn por niaj proksimuloj. Ĉu eble Esperantaj libro aŭ disko (ekz. sonlibro kun fabeloj) agrable surprizus viajn karulojn? Jen oferto de mia eldonejo antaŭ la jarfino 2011. (Klaku al la bildetoj por grandigi ilin.) Esperanto per rekta metodo en 30 lingvoj Mia lernolibro "Esperanto per rekta metodo" travivas etan "jubileon" – ĝi jam aperis en 30 lingvoj. Mi invita…
Krucenigmoj en Esperanto
-
January 8, 2011
-
7 comments
„Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD). Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partopren…
Mia aktuala oferto: lernolibroj, didaktikaj helpiloj, sonlibroj, E-libroj kaj diskoj
-
September 20, 2010
-
10 comments
LERNOLIBROJ DE ESPERANTO Esperanto by Direct Method . Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la anglan trad. Roy McCoy. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966745. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por anglalingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50. L’espéranto par la méthode directe. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la francan trad. D. Luez. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966752. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por fran…
La grupo TEAM'
-
September 5, 2010
-
13 comments
Dek jarojn mi profesie laboris – kiel ĝia manaĝero – kun la rokmuzika grupo Team': organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. Tre interesa laboro – kaj belaj rememoroj. Jen kion skribas pri tio Esperanta Vikipedio: TEAM estis dum la 80-aj jaroj la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio . En 1989, 1990 kaj 1991, ĝi gajnis la unuan lokon en…
Didaktikaj materialoj por la lernolibroj de Stano Marček
-
February 24, 2010
-
3 comments
INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO: 500 ilustraĵoj A5 en du praktikaj kofretoj (po 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22). La desegnaĵoj de Linda Marčeková (filino de la aŭtoro) apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo, verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajnlingva versio de la libro. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro kaj eblas helpe de ili gvidi rektmetode Esperanto-kurson por komencantoj. La samaj bildoj troveblas ne nur en la libroj mem (malgrandigitaj), sed estas aĉeteblaj ankaŭ sur KD, de kie oni povas komputile projekcii la PDF-formatajn bildojn. Jen la enhavo kaj specimenoj de la bildokolekto. MODELA ELPAROLO: La flava KD sube estas didaktika helpilo kun sonregistraĵoj en MP3-formato. Ĝi apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo, verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajn-lingva versio de la libro. Ĝi enhavas ĉiujn Esperantajn tekstojn de la lernolibro. La tekstojn voĉlegis en kvalita studio la aŭtoro (3 horoj). Taŭga helpilo precipe por memlernantoj kaj korespondaj kursoj (vidu: kurso.esperanto.org.au/pages/our-courses/course-level-1.php) KD "ESPERANTO PER REKTA METODO" Sur la blua KD estas komputile projekciebla versio (en PDF-formato) de la samtitola Esperantolingva lernolibro de Stano Marček.
KRUCENIGMA KONKURSO KUN PREMIO
-
February 4, 2010
-
1 comment
Karaj geamikoj, antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681 ). Ĉe la adreso http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7255390 estas du el ili, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvar (2+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en…
Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?
-
January 17, 2010
-
11 comments
Lernantoj en niaj intensaj E-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se vi fine de la lecionoj prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al ili belan Esperanto-kanton, ili vigliĝas kaj lernas plu, kaj per amuza kaj gaja maniero parkerigas novajn vortojn, la tekstojn de la kantoj. Post instruado de E-kantoj dum la lasta Semajno de Kulturo kaj Turismo en Pineda de Mar apud Barcelono, kie mi gvidis E-kurson, venis al mi la kursanoj, kaj volis aĉeti kompaktdiskon kun la lernitaj…
Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?
-
December 9, 2009
-
5 comments
Verŝane ĉiu el ni, sed precipe niaj infanoj kaj genepoj, ŝatis, kaj eble ankoraŭ nun ŝatas aŭskulti fabelojn. Estas ja tre agrable foriri el la realo en la mirindan mondon de herooj kun supernaturaj kapabloj, kie la bono venkas la malbonon. Plej bele certe estis aŭskulti niajn proprajn patron aŭ patrinon, kiuj legis fabelojn ĉe nia lito... Feliĉe voĉlegatajn fabelojn eblas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni ilin sur kompaktdiskoj. Tiujn oni povas aŭskulti antaŭ ol (tre agrable) e…
Kristnaska donaco
-
November 26, 2009
Ĉu Esperanta (lerno)libro aŭ kompakt-disko kun fabeloj estas taŭga kristnaska donaco por viaj proksimuloj? Jen mia aktuala oferto: http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/6658903 Agrablajn festotagojn! Stano Marček
Mia aktuala oferto
-
November 13, 2009
-
1 comment
Eldonejo Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio. La titoloj estas konsulteblaj ekz. ĉe: Katalogo de edukado.net Libroservo de UEA Triona rabato ekde 3 (eĉ se diversaj) ekzempleroj! Transpago ebla al indikota slovaka konto, pere de UEA, aŭ per PayPal. Al la prezo aldoniĝos realaj sendokostoj. LERNOLIBROJ Esperanto by Direct Method . Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková.…
Korespondaj kursoj laŭ la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" en Slovakio, Pollando kaj Danio
-
August 6, 2009
-
1 comment
Por interesiĝantoj en Slovakio mi lanĉis "Korespondan kurson de Esperanto". Ĝi baziĝas sur mia lernolibro "Esperanto priamou metódou" (slovaka versio de "Esperanto per rekta metodo"). Post mia alvoko ekinteresiĝis pri la koresponda kurso kolegoj el Pollando kaj Danio. La rezulto estas ke ankaŭ en tiuj du landoj estas lanĉataj similaj korespondaj kursoj. Informo pri la kurso en Slovakio troviĝas sur la retpaĝaro de Slovaka Esperanto-Federacio: http://www.esperanto.sk , resp. http://esperan…
Tri novaj lernolibroj
-
June 15, 2009
-
4 comments
Jen tri novaj lernolibroj de mia eldonejo: Esperanto mat der direkter Method. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por luksemburglingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Aŭtoro Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la luksemburgan trad. Bernadette Fuchs, Pascale Karger, Charles Kerger, Toiny Theis, Albert Wickler. Martin: La aŭtoro, 2009. 114p. 25cm. ISBN 9788089312122. € 7,50. Eszperantó egyenesen és közvetlenül. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por hungarlingvanoj, kun…
previous
1
2
next
RSS feed
Latest articles
- Subscribe to the latest articles of Stano Marček
ipernity © 2007-2013
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct
|
Group guidelines
|
Privacy Policy
|
Terms of service
ipernity mobile
|
ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:
Language
English
Català
Čeština
中文
Deutsch
English
Español
Esperanto
Ελληνικά
Français
Galego
Italiano
Nederlands
Português
Polski
Svenska
Русский
More...
ipernity requires FLASH Player version 9 or above
Your browser seems too old or javascript is deactivated.
Please use a recent browser:
Mozilla Firefox
Google Chrome
Safari
Internet Explorer 9