Esperanto-Muzeo en Svitavy's photos
Galerio de trideko da gravaj esperantistinoj el l…
|
|
Ĉu vi ekkonos ilin laŭvizaĝe?
Marie Hankel (1844-1929), la unua esp. poetino
Louise Høst (? -1941), ĉefdelegitino de UEA
Agnes Melchior (1883-1945), aktivulino de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj
Wilhelmine Løvgreen (1858 -?), propagandistino en Danio
Johanna Zschepank, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio
Emilie Hodler-Ruch (1880-1960), disponigintino pri la havaĵoj de la edzo
Marie Larroche (1854-1940), aktivulino de IKUE
Marie Strejčková-Šamlová (1891-1970), aktiva en radio
Margaret Lilly Blaise (1878-1935), instruistino kaj komitatanino
Paula Grave, dana esperantistino
Danica Bedeković (1872-1955), aŭtorino de la unuaj kroataj lernolibroj kaj vortaroj
Marija Pilepić (1871-1962), la unua kroata esperantistino
Madeleine Foing-Haudebine (1898-1978), Cseh-metoda instruistino
Julia C. Isbrücker (1887-1971), kunfondintino de Internacia Cseh-instituto
Wanda Zamenhof (1893-1954), varsovia kuracistino
Halina Weinstein (1902-1942), instruistino kaj verkistino
Anna Tuschinski (1841-1939), pionirino en Dancigo
Margrethe Noll (1874-1962), dana propagandistino
Julie Šupichová (1884-1970), ĉeĥoslovakia instruistino
Verda Majo (1912-1947), japana-ĉina aktivulino
Lizzie Morariu (1904-)?, sveda instruistino
Lidja Zamenhof (1904-1942), aktivulino de Bahaismo kaj Cseh-instruistino
Klara Zamenhof (1863-1924), la unua esperantistino
Tekla Essigman, pola aktivulino
Hilda Dresen (1896-1981), estona poetino
Rosa Junck (1850-1929), ĉeĥa aŭtorino
Helmi Dresen (1892-1941), estona aktivulino
Louise Briggs, angla instruistino, aŭtorino de teatraĵoj
Sofia Zamenhof (1889-1942), infankuracistino, helpantino de LLZ
Elisabet Pähn, Cseh-instruistino
Pliajn informojn vi povas esplori en
eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo
Fonto: Facebook, la grupo Historio de Esperanto
www.facebook.com/historiodeesperanto/photos/a.240729443270223/304533096889857
kantistino Valentina Cancino (Rumanio/Usono)
|
|
estas i.a. aŭtorino kaj interpretino
de la kanto "Ami", aprezita ĉe Belartaj konkursoj de UEA en 1999
- vi povas aŭskulti ĝin en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48218582
Funkciisma Vilao Tugendhat en Brno - parto de la M…
|
|
Arkitekturo en la la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj evoluis grandparte en la stilo de funkciismo. La deekstere neokulfrapa, sed interne inĝenie konceptita Vilao Tugendhat, projektita en 1928-1930 de la germana arkitekto Ludwig Mies van der Rohe por la riĉa juda familio Tugendhat (kiu ekloĝis tie nur en 1938), en 2002 fariĝis parto de la Monda Heredaĵo de Unesko.
Unu el la plej konataj verkoj de la tutmonda moderna arkitekturo.
Dum viaj vizitoj de Brno kaze de intereso necesas anticipe rezervi la lokon. La intereso estas granda!
Fonto de la fotaĵo:
upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/15/Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg/512px-Vila_Tugendhat_Brno_2016_6.jpg , aŭtoro: Karelj
Pli da informoj en la vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat
Propra retejo (ĉeĥ- kaj anglalingva)
www.tugendhat.eu/en/homepage.html
Pliaj fotaĵoj videblas en
eo.wikipedia.org/wiki/Vilao_Tugendhat
Rondokubisma arkitekturo en Prago
|
|
Jen specifa nacia arkitektura stilo, kreita baldaŭ post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918.
Maldekstre: Banko de ĉeĥoslovakaj legianoj en la str. Na Poříčí 1046/24, Praha 1
cs.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár#/media/File:Prague_Gocar_rondokubismus.jpg (fotis Petr Vilgus)
projektita en 1919 de la fondinto de la ĉeĥoslovaka moderna arkitekturo Josef Gočár
eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Gočár
Dekstre: Palaco Adria, angule en Jungmannova 36/31 kaj Národní 36/40, Praha 1
konstruita en 1923.-1924 de la itala asekurejo Riunione Adriatica di Sicurtà laŭ la projekto de Josef Zasch kunlabore kun arkitekto Pavel Janák Skulpte ornamis Otto Gutfreund, Jan Štursa, František Anýž, Karel Dvořák kaj Bohumil Kafka. Domo kun konata trapasejo, trovloko de populara kafejo (en la unua etaĝo), ĝis 2009 sidejo de la fama teatro Laterna Magica (ekde 2010 denove parto de la Nacia Teatro). Antaŭe sidejo de la Filma instituto kaj de la politika movado "Občanské fórum" (Civitana forumo), estiĝinta en novembro 1989 - tie okazis gravaj traktadoj dum la t.n. "velura revolucio" en Ĉeĥoslovakio. Pliaj fotaĵoj en commons.wikimedia.org/wiki/Category:Adria_Palace_(Prague)
Bondeziro okaze de la Internacia Virina Tago
|
|
Jen kelkaj aktualaĵoj en nia albumo
VIRINOJ EN LA ESPERANTO-MOVADO
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/album/302829
Éva Farkás-Tatár (1924-2018)
|
|
Hungara eminenta Ĉe-instruistino,
edzino de kvakera pastoro kaj mem diakonino, subteninta "ekumenismon de la koro".
Konata kaj populara en multaj landoj. Ne forgeseblas ŝia afabla voĉo
en Esperanta radio.
Radiointervjuo kun ŝi
www.radio-vatikana-esperanto.org/2007/0501/rv070501.mp3
eo.wikipedia.org/wiki/Éva_Farkas-Tatár
biografia artikolo de Ed Borsboom:
esperanto-ondo.ru/H-farkas.htm
Alŝutite okaze de la Internacia Virina Tago.
Verda Majo - Teru Hasegawa (1912-1947)
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Majo
Alŝutite okaze de la Internacia Virina Tago por la albumo "Virinoj en E-movado".
Spomenka Štimec - Virinoj en Esperanta kulturo
|
|
Konciza superrigardo pri kelkaj gravaj Esperantaj literaturistinoj
fonto: www.esperanto.hr/spomenka.htm#aliaj
Henryk Sienkiewicz (1846-1916) - Noveloj
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz
Tradukis Lidja Zamenhof.
1-a eldono: Ferdinand Hirt und Sohn, Lepciko 1925. Internacia Mondliteraturo 16, 64 paĝoj
2-a eldono: Varsovio, eldon-kleriga centro Ritmo 1985.
La teksto (5 mallongaj rakontoj kaj enkonduko pri la aŭtoro) legeblas en
miresperanto.com/biblioteko/sienkiewicz.htm
Lidja Zamenhof (1904-1942)
|
|
La plej juna filino de d-ro Zamenhof
eo.wikipedia.org/wiki/Lidja_Zamenhof
Lernis Esperanton kiel 9-jara,
fervora instruantino, tradukantino kaj pionirino de la bahaa kredo - pereis en la koncentrejo Treblinka.
Unu el ŝiaj tradukoj estas Noveloj de H. Sienkiewicz
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48218392 .
Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984)
|
|
eo.wikipedia.org/wiki/Clelia_Conterno_Guglielminetti
La poemaro aperis en La Laguna en la serio "Beletraj kajeroj" en 1969. 134 p. o
Rakontadon pri ŝi de Michela Lipari
vi povas aŭskulti en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48217486
Recenzo de D. Blanke pri la libro kaj unu poemo "Velŝipo" legeblas en esperanto.net/literaturo/pac/etvivrec.html
- publikigite okaze de la Internacia Virina Tago,
por la albumo Virinoj en E-movado
Michela Lipari
|
|
Inter 1992-2004 estraranino de UEA,
ekde 2014 prezidantino de Itala Esperanto-Federacio
redaktorino kaj tradukantino
eo.wikipedia.org/wiki/Michela_Lipari
Ŝian rakontadon pri Clelia Conterno Guglielminetti kadre de la prelego "Kaŝitaj (literaturaj) trezoroj" vi povas aŭskulti en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48217486
- publikigite okaze de la Internacia Virina Tago,
por la albumo Virinoj en E-movado
Biografia libro pri T. G. Masaryk en Esperanto-Muz…
|
|
"Malriĉa knabo, kiu gloriĝis" de Jan Herben en Esperanto-traduko de T. Mrázková kaj B.Pittner
(Moraviaj Esperanto Pioniroj, Olomouc 1930) - kun ekzemplero enhavanta aŭtografon de Jan Masaryk, la filo de TGM
- la libro legeblas en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48215194
por nemembroj de Ipernity
en www.esperanto.cz/soubory/herben-jan_malrica-knabo-kiu-glorigxis.pdf
Tomáš Garrigue Masaryk (1850-1937)
|
|
Filozofo, universitata profesoro, fondinto de Ĉeĥoslovakio kaj ĝia unua prezidento
surfote en 1925
eo.wikipedia.org/wiki/Tomáš_Garrigue_Masaryk
Okaze de lia nskiĝtago la 7-an de marto vidu aktualaĵon kun alirebligitaj Esperantlingvaj tekstoj kaj sonregistraĵoj de li aŭ pri li:
www.esperanto.cz/eo/aktuality/pri-t-g-masaryk-en-esperanto.html
En nia retejo ni nove alŝutis la biografian libron pri TGM - "Malriĉa knabo, kiu gloriĝis" de Jan Herben:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48215194
Věra Podhradská (13.8.1939-5.2.2019)
|
|
Honora membrino de ĈEA, en 1999-2005 ĈEA-prezidantino
Biografia vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/V%C4%9Bra_Podhradsk%C3%A1
Konciza Esperanta aŭtobiografio:
esperantobrno.cz/malnova/podhradska_mia-historio.pdf
Ŝia prelego pri la Bermuda Triangulo
elŝuteblas en:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48115392
fotis_Oldřich A. Fischer
G. E. Lessing - Natan la Saĝulo
|
|
|
La 22-an de januaro 1729 naskiĝis granda germana verkisto, ĵurnalisto kaj klerisma filozofo Gotthold Ephraim Lessing eo.wikipedia.org/wiki/Gotthold_Ephraim_Lessing ,
kies pluraj verkoj estis tradukitaj ankaŭ al Esperanto (vidu la vikipedian ligilon).
Lia ĉefverko "Natan la Saĝulo" estis eldonita en 1923 kaj prezentita kadre de la UKo en Nurnbergo
G. E. Lessing: Natan la Saĝulo. Drameca poemo en kvin aktoj, tradukita el la Germana lingvo de Karl Minor, L. K. – Berlin-Dresden, Ellersiek k. Borel, 1923, pp. 208; sv. fr. 2.40.
Lian faman parabolon "La fabelo de la tri ringoj" el tiu ĉi libro en traduko de Erns Aron
(aperis en 1909) ni disponigas en nia retejo en
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/48011966
fonto por nemembroj de Ipernity:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/22/gotthold-ephraim-lessing
Karel Čapek (9.1.1890-25.12.1938) - "Rakontoj el l…
|
|
Pri la aŭtoro: eo.wikipedia.org/wiki/Karel_Čapek
"Rakontoj el la unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo" de Karel Čapek en Esperanto-traduko de
Josef Vondroušek estis eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1981. Temas pri entute 48 filozofie aŭ psikologie konceptitaj detektivaj rakontoj, foje seriozaj, foje amuzaj aŭ iom misteraj, sed ĉiuj simpatie homecaj kaj verkitaj en belega kultivita lingvaĵo. Pro tio io ili plenrajte apartenas al pinto de la ĉeĥa moderna prozo kaj al la plej ŝatataj verkoj de la ĉeĥa literaturo.
Vladimír Türk meritas pri kompleta postulhava elektronika prilaboro (spegula ĉeĥa-Esperanta teksto) + registrado de plej multaj el la sonregistraĵoj. Temas pri plurjara sistema unika projekto.
Rete vi povas uzi senpage la dosierojn klakinte al:
1url.cz/0M1YC
Tie klaku al ENHAVO. Se vi volas nur aŭskulti, klaku al la dosierujo "Son-registraĵoj". Se vi volas nur legi, klaku al "Tekstoj". Se vi volas ambaŭ samtempe, unue elektu la tekston, poste sur la ekrano maldekstre klaku al "Karel Čapek - Hlavní stránka" (=Ĉefpaĝo).
Tie elektu kaj startigu la deziratan sonregistraĵon kaj sur la ekrano supre denove klaku al "Tekstoj - Texty". Tiel vi samtempe vidos kaj aŭdos la rakonton.
Se vi volas elŝuti la kompleton (kiel unu ZIP-dosieron) al via komputilo, iru al
uloz.to/!Iazs8wRfSNRC/posxrakontoj-zip
tie klaku al "Stáhnout pomalu", sekve tajpu 4 kontrolliterojn kaj klaku sube al "Stáhnout"
(ĉeĥlingve signifas "Elŝuti") - ĉio estas KOMPLETA SENPAGA, ne bezonatas registriĝo.
Tamen atentu, ke pro la sonregistraĵoj la dosiero ampleksas - 1,8 GB!!
Viaj komentoj kaj spertoj bonvenas. Kontaktadreso al Vladimír Türk: tuurql @ gmail.com
Baldur Ragnarsson - poemo "Mi ĵetas"
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter